Gyula Kajner
Gyula Kajner [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kajner Gyula estas hungara kajakisto, mondĉampiono, entreprenisto.
Gyula Kajner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1967 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kajakisto |
Gyula Kajner[1] naskiĝis la 4-an de januaro 1967 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyula Kajner depost fino de sia aktiva sporta kariero li estis komence produktoro de kajakoj, baldaŭ de kuirejaĵoj. Lia edzino naskis trifoje en Szeged.
Sporta kariero
redaktiGyula Kajner inter 1977-1989 estis kajakisto en ĉefurba sportklubo sur Danubo, pli poste en Szeged, kie li atingis jam sukcesojn ekde 1990. Li estis hungara ĉampiono 8-foje inter 1989-2000 ĉiam teame. Li estis la unua en mondĉampionumoj trifoje (1995, 1998, 1999) kvarope en distanco 200 m, krome li estis ankaŭ la unua en eŭropa ĉampionumo en 1997 same kvarope en distanco 200 m. Tio ne sufiĉis esti olimpiano.