János Waldstein-Wartenberg
Grafo János Waldstein-Wartenberg [jAnoŝ valdstejn-vartenberg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Waldstein-Wartenberg János estis hungara juristo, politikisto, ĉambelano, membro (direktora en 1868) de Hungara Scienca Akademio.
János Waldstein-Wartenberg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1809 en Veľký Meder |
Morto | 3-an de junio 1876 (66-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Várpalota |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Emanuel Johann Waldstein-Wartenberg (en) |
Frat(in)o | Albert Waldstein (en) |
Edz(in)o | Countess Maria Theresia Zichy (en) (1844–) Adelheid Kálnoky (en) |
Parencoj | Gusztáv Kálnoky (frato de edzino) Hugo Kálnoky (en) (frato de edzino) Béla Kálnoky (en) (frato de edzino) |
Okupo | |
Okupo | homsciencisto jurosciencisto politikisto |
János Waldstein-Wartenberg [1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1809 en Hungara reĝlando en Nagymegyer (nuntempa Veľký Meder en Slovakio). Li mortis la 3-an de junio 1876 en Vieno.
Biografio
redaktiJános Waldstein-Wartenberg post lernado ricevis diversajn postenojn en la ŝtata administrado ekde 1831. Tiutempe li aliĝis al politika rondo de István Széchenyi, sed post jaroj la kontakto interrompiĝis. En 1861 li estis elektita departementestro de Ung. Li ricevis diversajn premiojn.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Specimen. tentaminis ex jure ecclesiastico universo, item iure civili romano atque diplomatica ( 1819)
- Materia tentaminis ex iure patrio et criminali (1820)
- Assertiones ex universa iuris prudentia et scientiis politicis, pro consequenda... (1829)