Klostro estas kovrita promenejo ĉirkaŭ interna korto de monaĥejo, katedralo, ks (PIV 2005). Ĝi havas muron ĉe la ekstera flanko kaj kolonaronfenestraron ĉe la interna flanko. Foje oni nomas ankaŭ klostro monaĥejon kun tia promenejo.[1]

Parta vido de la klostro de la Kolegiato de Santillana del Mar (Kantabrio), de romanika stilo.
Klostro de la Monto Sankta Mikaelo.

Etimologio

redakti

La vorto klostro devenas de la latina "claustrum" (fermita ejo). Enklostrigi signifas enirigi en monaĥ(in)ejon. Klostrofobioklaŭstrofobio estas timo de malvasta aŭ ferma spaco.

Francisko Azorín registras la varianton klaŭstro[2] kiel Korto ĉirkaŭita de arkaraj galerioj en religia edifico.[3] Li indikas etimologion el la greka kleis, kleidos (fermaĵo) kaj de tie la latina claustrum.[4]

"Klostr-o" kaj "klaŭstr-o" ne estas oficialaj radikoj. Peristil-o estas oficiala aldono kun simila signifo.[5]

Arkitekturo

redakti

Meze de la klostro troviĝas ofte akvofonto aŭ puto. En multaj klostroj, kiel ĉefaj arkitekturaj eroj, elstaras la kapiteloj, ekzemple en la romanika arkitekturo, kie ofte tiuj montras tre ampleksan bildaron kaj konceptaron.

Eŭropaj monaĥejoj havas kutime nur unu klostron. En Latin-Ameriko urbomonaĥejoj havas ofte multajn klostrojn. Tiu strukturo spegulas malsimplan, urbecan strukturon de la latinamerika urboklostro.

Kune kun la interna korto, klostroj foje utilis kiel tombejoj. Hodiaŭ la tomboŝtonoj utilas kiel ornamaĵoj.

Bildaro

redakti
  1. Rimarku ke la vorto KLOSTRO ĉe PIV 2005 alternative proponatas por monaĥejo.
  2. Kiu aperas kiel alternativo en NPIV.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
  4. Azorín, samloke.
  5. Vidu Reta Vortaro: Klostro