Shun

legenda imperiestro de Ĉinio

Shun estis mitologia imperiestro de Ĉinio, kiun rekomendis tribestroj Yao. Oni taksis lin tre virta homo kiu bone traktas la rilatojn inter familianoj. Yao do decidis lin kontroli.

Shun
Persona informo
Naskiĝo
Morto
en Ŝanŝio
Familio
Patro Ku-szou (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ốc Đăng (ast) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Tượng (ast) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ehuang (en) Traduki
Nüying (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Sang-csün (en) Traduki
 ( Nüying (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Yao edzinigis siajn du filinojn al Shun por vidi, ĉu ĉi lasta povu bone administri la familion.

Yao ankaŭ rajtigis al Shun, ke li administru la oficistojn kaj traktu politikajn aferojn. Fine Yao ordonis, ke Shun sola iru al arbaro por ricevi provadon de la naturo.

Post 3-jara kontrolado, Yao decidis cedi la tronon al Shun.

Shun ege atentis pri disvolvo de produktado. En la periodo de Shun la agrikultura teknikado kaj industriaj teknikoj rapide progresis. La popolanoj ekhavis riĉan vivon kaj ne suferis pezan laboron, nek estis punataj pro kritiko al ŝtataj aferoj. Ili ĉiuj respektis kaj subtenis Shun. La periodo de Shun ja estis epoko, kiam pompas politiko, produktado kaj arto. Poste Shun cedis sian tronon al Yu, kiu gajnis grandajn meritojn en inundo-regado.

Shun forpasis en sia 110-a jar-aĝo pro malsano.

Eksteraj ligiloj

redakti