Saltu al enhavo

La Militarto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: ur:فن حرب; cosmetic changes
JackieBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota modifo de: uk:Мистецтво війни
Linio 167: Linio 167:
[[th:ตำราพิชัยสงครามของซุนวู]]
[[th:ตำราพิชัยสงครามของซุนวู]]
[[tr:Savaş Sanatı]]
[[tr:Savaş Sanatı]]
[[uk:Закони війни]]
[[uk:Мистецтво війни]]
[[ur:فن حرب]]
[[ur:فن حرب]]
[[vi:Binh pháp Tôn Tử]]
[[vi:Binh pháp Tôn Tử]]

Kiel registrite je 00:27, 8 jul. 2012

Bambuaj rolaĵoj kun la teksto de "La Militarto"

La Militarto (angle "The Art of War") estas antikva ĉina armea traktaĵo, kies aŭtoreco estas atribuita al Sun Tzu (konata ankaŭ sub la nomoj "Sunzi" kaj "Sun Wu"), prominenta armea generalo kaj strategiisto dum la malfrua Periode de Printempo kaj Aŭtuno (ekzistas opinioj, ke la traktaĵo ne estis kompletigita antaŭ la Milittempa periodo) [1]. Havante 13 ĉapitrojn, ĉiu el kiuj estas dediĉita al unu aspekto de militado, la traktaĵo estas laŭdire la plej plena definitiva verko pri armeaj strategioj kaj taktikoj de sia tempo, kaj estas plu valora dank al siaj unikaj militaj informoj.

"La Militarto" estas unu el la plej malnovaj kaj samtempe la plej sukcesaj libroj pri armea strategio en la mondo. Ĝi estis la plej fama kaj influa el la serio de sep klasikaj libroj pri milito: "dum la lastaj du mil jaroj ĝi restis la plej grava armea traktaĵo en Azio, kie eĉ la ordinaraj homoj konis ĝian nomon." [2] Ĝi havis influon sur la orienta militistara pensmaniero, negoca taktiko kaj al aliaj sferoj de homa vivo.

Sun Tzu emfazis la gravecon de pozicio en la armea strategio, kaj ke la decido kiel trovi ĝustan pozicion por armeo devas esti bazita kaj sur la objektivaj kondiĉoj de la ĉirkaŭo, kaj sur la subjektivaj kredoj de alia, konkurencaj agantoj en tiu ĉirkaŭo. Li opiniis, ke strategio ne estas planado laŭ la antaŭdefinita listo de agoj, male ĝi postulas rapidajn kaj konvenajn respondojn al ŝanĝemaj kondiĉoj. Planado estas ago io povas okazi sub antaŭvideblaj sekvoj, sed milita strategio devas agi en ŝanĝemaj kondiĉoj, kiam planoj kolizias unu kun la alia kio rezultas en neatenditaj situacioj.

La libro estis unue tradukita en la francan lingvon en 1772 pere de la franca jezuito Tiu de Jean Joseph Marie Amiot, kaj en la anglan de brita oficiro Everard Ferguson Calthrop en 1905. Tiom diversaj gvidantoj kiel Mao Zedong, la generalo Vo Nguyen Giap, la barono Antoine-Henri Jomini, la generalo Douglas MacArthur kaj la gvidantoj de la Imperia Japanio ĉerpis siajn inspirojn de tiu verko. La Militarto estis ankaŭ uzata komerco kaj manaĝeraj strategiaj ludoj.[2][3]

La 13 ĉapitroj

Komenco de La Militarto, en la formo de klasika bambua libro el la rego-tempo de Qianlong.

La Militarto konsistas el 13 ĉapitroj (piān), kaj la tuta kolekto de la ĉapitroj estas nomata [unu] chuán ("la tuto" aŭ en alia traduko "la kroniko"). Diversaj tradukoj enhavas malsamajn titolojn por la ĉaptiroj, sube estas prezentita la kompilaĵo el la plej konataj titoloj.

Ĉapitro Lionel Giles (1910) R.L. Wing (1988) Ralph D. Sawyer (1996) Chow-Hou Wee (2003)
I Ek al la planoj La kalkuloj Komencaj pritaksoj Pritakso de la detaloj kaj planado
(ĉine: 始計,始计)
II Militado La Edifo Militado Militado
(ĉine: 作戰,作战)
III Atako de stratego La plano de atako Planado de atakoj Strategiaj atakoj
(ĉine: 謀攻,谋攻)
IV Taktika lokigo Poziciigo Milita lokigo Lokigo de la armeo
(ĉine: 軍形,军形)
V Energio Direktado Strategia milita potenco Armeoj
(ĉine: 兵勢,兵势)
VI Malfortaj kaj fortaj flankoj Iluzio kaj realo Vakeco kaj substanco Malfortoj kaj Potencoj
(Chinese: 虛實,虚实)
VII Manovrado Apliko de la forto Milita batalo Militaj manovroj
(ĉine: 軍爭,军争)
VIII Variaĵoj de Taktiko Naŭ variantoj Naŭ ŝanĝoj Variado kaj Adaptado
(ĉine: 九變,九变)
IX Armej dum marŝado Movado de Armeoj Manovrante la Armeon Movado kaj progresigo de armeaj taĉmentoj
(ĉine: 行軍,行军)
X Grundo Situacia poziciigo Tipoj de grundo Grundo
(ĉine: 地形)
XI La naŭ situacioj La naŭ situacioj Naŭ grundo-tipoj Naŭ diversaj batalkampoj
(Chinese: 九地)
XII Atako per fajro Fiera atako Incendia atako Atakado per fajro
(ĉine: 火攻)
XIII Uzo de spionoj Uzo de milita esploro Dungado de spionoj Esploroj kaj Spionado
(ĉine: 用間,用间)

Resumoj de ĉiu unuopa ĉapitro

Referencoj

  1. Griffith, Illustrated Art of War, p. 17–18
  2. 2,0 2,1 Sawyer, Ralph D. The Seven Military Classics of Ancient China. New York: Basic Books. 2007. p. 149.
  3. Floyd, Raymond E.http://www.allbusiness.com/management/benchmarking-strategic-planning/338250-1.html