Saltu al enhavo

Januaro de 2012: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: my:ဇန်နဝါရီ ၂၀၁၂
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
Linio 127: Linio 127:


[[ar:ملحق:يناير 2012]]
[[ar:ملحق:يناير 2012]]
[[bg:Портал:Текущи събития/Януари 2012]]
[[cs:Leden 2012]]
[[cs:Leden 2012]]
[[de:Januar 2012]]
[[de:Januar 2012]]
Linio 136: Linio 135:
[[fr:Janvier 2012]]
[[fr:Janvier 2012]]
[[id:Januari 2012]]
[[id:Januari 2012]]
[[ja:Portal:最近の出来事/2012年1月]]
[[ka:იანვარი 2012]]
[[ka:იანვარი 2012]]
[[ko:2012년 1월]]
[[ko:2012년 1월]]

Kiel registrite je 19:24, 6 mar. 2013

januaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen estas listo de okazaĵoj en januaro 2012.

1-a de januaro

Ŝablono:Flagikono La nederlandantila guldeno en la insuloj Curaçao kaj Sint Maarten teorie hodiaŭ estu anstataŭata per la nova karibia guldeno, sed tamen provizore ankoraŭ pluvalidas.

Ŝablono:Flagikono Guimarães/Portugalio kaj Mariboro/Slovenio: Ambaŭ urboj estas Eŭropa Kultura Ĉefurbo en 2012.

7-a de januaro

Ŝablono:Flagikono Azerbajĝano, Gvatemalo, Maroko, Pakistano kaj Togo eniras la Konsilion de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj kiel provizoraj membroj.

Ŝablono:Flagikono Kraŝis varmaerbalono proksime al Carterton (Nov-Zelando), kaŭzante la morton de 11 homoj.

Ŝablono:Flagikono Christopher Loeak iĝas la nova prezidanto de la Marŝala Insularo.

8-a de januaro

Ŝablono:Flagikono Freŝdate malkovrita skeleto en Ebur-Bordo povus esti tiu de malaperinta franca ĵurnalisto Guy-André Kieffer.

Ŝablono:Flagikono Teherano bonvenigas la liberigon de 13 iranaj ŝipanoj el somalaj piratoj fare de la usona militŝiparo.

Ŝablono:Flagikono Alĝeria ĉefministro Ahmed Ouyahia implicis en parolado, ke kvara mandato de prezidanto Abdelaziz Bouteflika ne estus dezirinda.

9-a de januaro

Ŝablono:Flagikono Pro fortaj kritikoj anoncis la Araba Ligo, ke ĝi deziras daŭrigi kaj plifortigi sian kontrolkomision en Sirio.

Ŝablono:Flagikono Hugo Chavez ricevas la viziton de irana ŝtatestro Mahmud Ahmadineĵad, kaŭzante la koleron de Usono kaj la oficialan forpelon de la venezuela konsulo de Miamo.

Ŝablono:Flagikono Belgio konsentis bloki elspezon de 1 miliardo € pro kritikoj de la Eŭropa Komisiono rilate al sia federacia buĝeto 2012.

10-a de januaro

Ŝablono:Flagikono Jam mortis tri homoj en la unua tago de ĝenerala striko en Lagoso kaj Kano (Niĝerio), en kunteksto de violenta konflikto inter lokaj kristanoj kaj islamanoj.

Ŝablono:Flagikono Siria prezidanto Baŝar al-Asad anoncas baldaŭan referendumon pri nova konstitucio.

Ŝablono:Flagikono Prezidanto de la Svisa Centra Banko Philipp Hildebrand anoncis sian demision post financa skandalo implikante sian edzinon.

11-a de januaro

Ŝablono:Flagikono 18 jarojn post la Ruanda genocido esplorraporto en Parizo donis la rezulton: La raketo, kiu faligis la aviadilon de la tiama Ruanda prezidento Juvénal Habyarimana kaŭzanta ties morton kaj la eksplodon de la genocido, estis pafita de la propraj trupoj.

Ŝablono:Flagikono Mortis en Parizo Malam Bacai Sanhá, prezidanto de Gvineo-Bisaŭa, pro nedifinita malsano, kiu lin afliktis jam de pluraj jaroj. Lia morto certe pliakrigos politikajn rivalecojn en sia lando.

Ŝablono:Flagikono Potenca tertremo proksime al Sumatro, je magnitudo de 7.3 laŭ la skalo de Richter, kaŭzis neniun damaĝon sed panikon sur la indonezia insulo.

Ŝablono:Flagikono La korpoj de du serĉaditaj rusaj turistoj estis fine malkovritaj sur la franca flanko de la Monto Blanka.

12-a de januaro

Ŝablono:Flagikono Franca ĵurnalisto Gilles Jacquier mortis en Homs (Sirio) pro eksplodinta grenado, dum enketo pri la lokaj tumultoj. Pluraj aliaj internaciaj ĵurnalistoj estis vunditaj.

Ŝablono:Flagikono Venkis kandidato Mitt Romney en la unua primara baloto de la Respublikana Partio en Nov-Hampŝiro.

Ŝablono:Flagikono Homo dum sia proceso pafmortigis la prokuroron meze de la tribunalo en Dachau (Germanio) kaj estis arestita antaŭ ol fari pliajn viktimojn.

13-a de januaro

Ŝablono:Flagikono Ĉefministro Vladimir Putin anoncas sian programon por la venonta prezidanta baloto de marto 2012 en Rusio, sed rifuzas televidan debaton kun siaj kontraŭuloj.

Ŝablono:Flagikono Video de kvar membroj de la marista infanterio de Usono urinante sur la kadavroj de talibanoj en Afganio kaŭzas tutmondan skandalon.

Ŝablono:Flagikono Prezidantino de IMF Christine Lagarde petis al Hungario "konkretajn pruvojn" de ekonomia rigoreco antaŭ ol konsenti prunton de 15 ĝis 20 miliardoj €.

14-a de januaro

Ŝablono:Flagikono Itala pasaĝerŝipo Costa Concordia rompiĝis proksime al la itala insuleto Isola del Giglio. Laŭ provizora raporto estas 5 mortintoj kaj 17 malaperintoj.

Ŝablono:Flagikono Agentejo Standard & Poor's malbonigis la financan noton de Francio (de AAA ĝis AA+) sed ankaŭ tiujn de Aŭstrio, Kipro, Portugalio, Italio, Hispanio, Slovakio, Slovenio kaj Malto.

Ŝablono:Flagikono Danke al amnestio 302 politikaj malliberuloj estis hodiaŭ liberigitaj en Birmo, inkluzive de eksa ĉefministro Khin Nyunt.

15-a de januaro

Ŝablono:Flagikono Mortas Manuel Fraga, eksa ministro de Hispanio dum la reĝimo de Franco kaj unuaj jaroj de demokratio, eks-prezidanto de la aŭtonoma regiono Galegio kaj fondinto de la nun reganta Popola Partio.

Ŝablono:Flagikono Kreskas polemiko pri la ŝiprompo de Costa Concordia pro anonco, ke la ŝipestro forfuĝis la ŝipon longtempe antaŭ la lastaj pasaĝeroj. Li kaj lia vicŝipestro estis arestitaj.

Ŝablono:Flagikono Oficianta prezidanto de Tajvano Ma Ying-jeou, kiu multe klopodis por la plibonigo de ĉinaj-tajvanaj rilatoj, estis denove elektita por nova mandato. Pekino esprimis sian kontenton.

Ŝablono:Flagikono La zoologia parko de Beauval en Francio ekde hodiaŭ gastigas du grandajn pandojn pruntatajn de Ĉinio.

16-a de januaro

Ŝablono:Flagikono Laŭ rusa oficiala fonto, malfunkcianta kosmosondilo Fobos-Grunt kraŝis en la Pacifikan Oceanon, 1 250 kilometrojn okcidente de la insulo de Velingtono.

Ŝablono:Flagikono Birma opoziciulino Aung San Suu Kyi ricevis la viziton de franca ministro pri eksteraj aferoj Alain Juppé, kiu al ŝi atribuis medalon de la franca Honora Legio.

Ŝablono:Flagikono Laŭ niĝeriaj sindikatoj devas hodiaŭ rekomenciĝi la ĝenerala striko, tamen sen stratmanifestacioj.

17-a de januaro

Ŝablono:Flagikono Prezidantino de Liberio Ellen Johnson-Sirleaf, kiu sukcese estis reelektita por dua mandato la 8-an de novembro 2011, estis oficiale enoficigita.

Ŝablono:Flagikono Batalantoj de Al-Kaida senreziste ekokupas la jemenan urbon Radah kaj tiel proksimiĝas al la ĉefurbo Sanao.

Ŝablono:Flagikono Politikaj opoziciuloj en Kazaĥio planas grandskalajn manifestaciojn en la tuta lando por protesti kontraŭ la rezultoj de la ĵus okazinta parlamenta baloto, kiun suspektinde venkis la oficiala partio de prezidanto Nursultan Nazarbajev.

18-a de januaro

Ŝablono:Flagikono Prezidanto de Hungario Viktor Orbán estas hodiaŭ atendata antaŭ la Eŭropa Parlamento en Strasburgo por klarigi la kialojn de siaj lastaj, polemikaj reformoj.

Vikipedio Jimmy Wales anoncis, ke aliro al la anglalingva Vikipedio estas hodiaŭ blokata por protesti la nunan ekzamenon de kontraŭpirateca leĝo fare de la Usona Kongreso.

Ŝablono:Flagikono Kvin pliaj korpoj estis retrovitaj en la ŝipruino de la Costa Concordia, proksime al Isola del Giglio, tiel atingante ankoraŭ provizoran nombron de 11 mortintoj en la katastrofo.

29-a de januaro

Ŝablono:Flagikono Novaj atakoj kontraŭ policaj instalaĵoj en la niĝeria urbo Kano; oni suspektas pri la respondeco de la islamista sekto Boko Haram.

Ŝablono:Flagikono La registaro de Grekio rifuzas proponojn de germanaj politikistoj pri rekta mastrumado de ĝiaj financoj fare de eŭropuniaj instancoj.