Saltu al enhavo

Aŭstralia dolaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstralia dolaro
lando: Aŭstralio
divido: 100 cendoj
kodo laŭ ISO 4217: AUD
mallongigo: $A, AU $
valuta kurzo:
(aprilo 2005)
1 EUR = 1,6598 AUD
1 AUD = 0,6 EUR

La aŭstralia dolaro estas la monunuo de Aŭstralio.

Dosiero:Australian 5note front.jpg
Antaŭa flanko de 5-dolara bileto
Dosiero:Australian 5note back.jpg
Malantaŭa flanko de 5-dolara bileto


Historio

Aŭstralio enkondukis en 1910 la aŭstralian pundon sterlingan kiel propran valuton, kiu estis komence ligita al la brita pundo kaj same estis dividita je 20 ŝilingoj kaj 240 pencoj. En 1966 oni dekumigis la valuton. Unu pundo estis ŝanĝita al 2 dolaroj kaj la dolaro estis dividata je 100 cendoj (la loĝantaro diris longtempe "ŝilingo" por la 10-cenda monero.)

Inter 1992 kaj 1996 oni ŝanĝis la paperajn banknotojn al polipropenaj. Aŭstralio estis tiel al unua lando – antaŭ Novzelando –, kiu enkondukis plastajn bankbiletojn.

La aŭstralia dolaro validas kiel oficiala pagilo – apud la lokaj – en Kiribato, Nauro kaj Tuvalo.

Etimologio

La vorto dolaro origine devenas de arĝenta monero, produktita en la ĉeĥa urbeto Sankt Joachimsthal (hodiaŭ Jáchymov), komence nomata "Joachimsthaler" poste "T(h)aler" (talero).

Vidu ankaŭ

  • la dispartigan artikolon Dolaro, kiu listigas, en kiuj aliaj landoj la nacia valuto ankaŭ nomiĝas tiel, kaj
  • la artikolon pri la nacia valuto de Slovenio, Tolaro, kiu havas la saman etimologion kiel la vorto dolaro kaj uziĝis de la ŝtata sendependiĝo dum la jaro 1991 ĝis la enkonduko de la eŭropa valuto Eŭro dum januaro 2007.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.rba.gov.au/CurrencyNotes/NotesInCirculation/index.html greke http://www.ramint.gov.au greke http://finance.yahoo.com/currency/convert?from=AUD&to=USD&amt=1&t=2y greke http://www.ramint.gov.au/making_coins/default.cfm?DefaultPage=coin_designs.cfm greke superrigardo (taga kaj semajna) pri la valuta merkato pri la aŭstralia dolaro (paĝoj anglaj)

Ŝablono:Aldonaj bildoj