Klaŭdo Roux
Etoso
Klaŭdo ROUX [Ru] estas franca scienculo kaj esperantisto. Li naskiĝis en 1945, kaj iĝis scienca esploristo pri likenoj. Li kunordigis la redaktadon de la scienca parto de la nova PIV, kaj estas vicprezidanto de Franca Esperanto-Instituto. Li ankaŭ estas ano kaj vicsenatano de AIS San Marino.
La verkaro de Klaŭdo (Claude) Roux pri likenoj estas konsiderata kiel preskaŭ norma.
Verkoj
- Kun Clauzade G., Likenoj de okcindenta Eŭropo. Ilustrita determinlibro, 1984
- Kun Clauzade G. kaj Diederich, P., Nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj. Ilustrita determinlibro, 1989
Rete legeblaj tekstoj
- La natursciencaj terminoj en la Nova PIV, prelego dum la kongreso de SAT, en Bratislavo, 2004