Saltu al enhavo

Monaĥvulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Birda specio

La MonaĥvulturoNigra vulturo (Aegypius monachus) estas la ununura birda specio de sia genro kaj unu el la malmultaj palearktaj vulturoj troveblaj en Eŭropo kune kun la gipo, la kadavrogrifo kaj la gipaeto. Ĉiu apartenas al familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel cirkuoj, milvoj, agloj, ktp. Tiu granda birdo estas Malnovmonda vulturo, kiu tute ne rilatas kun la Novmondaj vulturoj kiu estas en aparta familio Katartedoj, eĉ se en tiu membras ankaŭ la Amerika Nigra VulturoNigra katarto, (Coragyps atratus).

Disvastiĝo

Ties ĉefa zono estas azia ekde Turkio kaj la Kaŭkazo ĝis Manĉurio. En Eŭropo troveblas en Krimeo, Grekio kaj Balkanio, Mediteraneaj insuloj (Kipro, Kreto, Sicilio, Korsiko, Sardio kaj Majorko) kaj sudokcidento de la Iberia Duoninsulo. Vintre troveblas ankaŭ en la valo de rivero Nilo, Palestinio, Panĝabo kaj Koreio, kaj malofte ĝis Japanio. Temas pri minacata birdo en Eŭropo. Ĝi estas loĝanta escepte en regionoj kie tro malvarmaj vintroj malhelpas movadon. Ankaŭ junuloj migras.

Ili loĝas en rokejoj kaj ravinoj tre densaj. En la Iberia Duoninsulo preferas mediteraneajn arbarojn -kverkaro- kaj en Majorko pinarojn. Poste ili manĝas en proksimaj malfermaj zonoj kie estas ĉu brutaro ĉu kunikloj.

Aspekto

Mezaveraĝa enverguro de tiu specio estas de 250 cm, kvankam estas informo pri ekzempleroj de ĝis 3 m. Temas pri granda birdo kiu longas el 100 ĝis 115 cm. Maskloj pezas el 7 ĝis 11,5 kg kaj la inoj el 7,5 ĝis 12,5 kg.

Plumaro estas ĉefe nigra, makulita de malhela bruno ĉedorse. Kolo kaj parto de kapo estas nigraj kaj senplumaj, kvankam en vizaĝo kaj krono estas iom da nigra lanugo. Vizaĝo estas malhela sube kaj hela supre kaj malantaŭ okuloj. Beko elstaras pro ties helgriza -eĉ blueca- koloro, kvankam ankaŭ ties pinto estas nigra. Ĉe kolbazo estas brunaj plumoj kaj alia vico de pli helaj plumoj surbruste, kiel krispo simila al tiu de ansergrifo.

Ambaŭ seksoj havas saman plumaron. Junuloj estas eĉ pli malhelaj ol maljunuloj.

Kiel preskaŭ ĉiu vulturo, ankaŭ la nigra vulturo estas ŝvebanta birdo kiu malofte flugilfrapas. Dumfluge enmetas reen la kapon kaj malfermegas siajn grandegajn rektangulajn flugilojn, dum uzas la voston kiel ŝtirilo. Ĝi estas simila al ansergrifo, sed estas multe pli nigra, havas pli grandan kapon kaj bekon kaj voston pli kojnforman kaj ne tiom kvadratan.

Reproduktado

Tiu specio estas monogama, reproduktiĝas en montaroj kaj densaj arbaroj (ekzemple de kverkojanzinoj) kie nestas en arboj; maloftege en klifoj. Ĉiujare (kvankam ne ĉiun jaron ili bredas) la paro revenas al sama nesto uzita unu jaron post la alia, aldonante novan tavolon da materialo -bastonetoj kun interna hararo, lanaro, vomaĵoj kaj herboj; ili uzas ĝin ne nur kiel bredonesto sed ankaŭ kiel ofta dormejo kaj pli kutime ekde januaro, kiam seksumado ekoftiĝas. La ino demetas el februaro ĝis aprilo ununuran ovon, kiun ambaŭ gepatroj kovas laŭvice dum 55 aŭ 60 tagoj. Komence de majo la ido eloviĝas kaj la gepatroj manĝigas ĝin ĝis kiam ĝi povas elflugi tri monatojn poste aŭ iomete plie. Ĝis tiam ĉiam estos patro ĉe nesto, kion ne forlasas escepte se oni atakas ĝin perforte. Tiu specio maturiĝas je kvar, kvin aŭ ses vivjaroj. Ili estas kolonia specio, sed nestoj povas esti apartaj centojn da metroj. Oni ne scias kiom aĝaj povas vivi en libero; en kaptiveco ĝis 39.

Manĝado

Monaĥvulturoj estas pli skrupulaj ol ansergrifoj dum manĝado. Kiam ili alproksimiĝas al kadavron de granda mamulo -inter 1 kaj 90 kg, nek tro granda nek tro malgranda-, ili faras ĝin rapide por alveni antaŭ aliajn vulturojn. Per sia pli pova kaj akurata beko rompas la haŭton kaj manĝas muskolojn, klopodante ne engluti viscerojn. Se ili englutas ĉu haŭton aŭ harojn, ili vomas ĝin kiel egagropilo.

Monaĥvulturoj manĝas escepte ankaŭ bestetojn kiujn ili kaptas dumfluge kaj alportas en neston, kiel sciuroj, lagomorfoj, insektoj, lacertoj kaj testudoj. Monaĥvulturoj bezonas inter duonkilo kaj tri kvaronoj da manĝaĵo ĉiutage.

Kutimoj

Tiu birdo estas kutime soleca kaj migras malofte, ĉefe junuloj kiuj elnestiĝas. Plenkreskuloj estas loĝantaj kaj koloniaj, sed ili povas forlasi la kolonion dum tagoj, kiam ne okazas bredado. Ili povas elflugi 50 km por serĉi manĝaĵon. Sed junuloj povas forflugi ĝis 600 km al alia kolonio aŭ resti en la sama por dormi kaj manĝi komune. En komuna kadavromanĝado Monaĥvulturoj kunestas kun Ansergrifoj, Kadavrogrifoj, Milvoj, Korvedoj kaj ofte kun Gipaetoj. Ĉiujn regas Monaĥvulturo, kiu atakas ofte sian samspecianojn kaj Ansergrifojn.

Tiu specio estas ankaŭ silenta, krom pepado de ido petante manĝaĵon, kaj siblado de plenkreskulo dum bredado. Dum glitoflugado, la kruroj restas pendigitaj

Konservado

Monaĥvulturoj estas protektataj en kelkaj landoj, post terura persekutado dum jardekoj de ŝafistoj, kiuj erare kulpis ilin pro eventualaj atakoj al brutaroj. Ankoraŭ venenado estas ofta kaŭzo de mortigo aŭ malpliigo de la specio ĉefe en Eŭropo -preskaŭ tiom da mortintaj kiom da naskitoj en Hispanio ĉiujare pro tiu kialo-, kune kun malpliigo de arbaroj, malforlaso de kadavraĵoj kaj misuzo de montoj per troa vojokonstruado.

Oni kalkulas tutmondan nombron de paroj de la monaĥvulturoj je 7-10,000 el kiuj el 6,000 ĝis 8,000 en Azio kaj 2,000 paroj vivas en Eŭropo (ĉefe en Grekio, Makedonio, Hispanio -1,500 reproduktaj paroj en 2004, el kiuj 719 en sudokcidenta regiono Ekstremaduro-).

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligoj