Malé Lednice
Malé Lednice, hungare Kislednic [kiŝlednic] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Malé kaj kis signifas: malgranda. La hungaroj uzas ankaŭ formon Besztercelednic.
Malé Lednice | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Považská Bystrica | ||
Poŝtkodo | 018 16 | ||
Aŭtokodo | PB | ||
Telefonkodo | ++421-42-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 514 (en 2 006) | ||
Loĝdenso | 32 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 49°04′07″N 18°34′20″O / 49.06861°N, 18.57222°O (mapo) Koordinatoj: 49°04′07″N 18°34′20″O / 49.06861°N, 18.57222°O (mapo) | ||
Alto | 418 m s.m. | ||
Areo | 15 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Malé Lednice [+] | |||
Situo
Malé Lednice situas sub monto 704 m-ojn alta laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Považská Bystrica troviĝas je 15 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1339 en latina formo "terra Lednicz". En 1784 loĝis tie 483 vilaĝanoj (88 familioj) en 76 domoj, en 1828 411 vilaĝanoj en 48 domoj. En 1866 pro ĥolero 27 loĝantoj mortis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kislednic 476 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Vágbeszterce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Malé Lednice 537 homoj, (ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika novklasikisma preĝejo el la 19-a jarcento
Rete
Fontoj
- Hungara Vikipedio