Saltu al enhavo

Historio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alegorio de historio, de Nikolaos Gysis, 1892

Historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj kaj komunumoj. Ankaŭ la verkojn pri la okazaĵoj oni nomas "historio". La pasintecon de naturfenomenoj pritraktas natura historio.

Terminaj problemoj

Simile kiel en naciaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto la vorto "historio" rilatas al malsamaj aferoj

  • pasinteco, tio kio laŭ nuna scio vere okazis aŭ estis: la historio de Varsovio, la historio de UEA
  • la tuta okupiĝado pri pasinteco: mi studis historion, historio instruas al ni multon
  • verko k.s. kiu temas pri pasinteco: Historio de SAT, Historio de la lingvo Esperanto

Al tiu vorta tereno apartenas ankaŭ:

  • historiisto, persono kiu (fake, profesie) okupiĝas pri historio aŭ studis la fakon: Theodor Mommsen estis germana historiisto
  • historiografio, la verkado/verkaro pri historio: la historiografio pri la dua mondmilito, la angla historiografio de la 20-a jarcento, bona historiografio atentas la fontojn
  • historioscienco, la faknivela okupiĝado pri historio: historioscienco kaj sociologio estas malamikaj fratoj, la antikvaj grekoj faris historiografion, sed ankoraŭ ne historiosciencon

Krome, en pluraj lingvoj kaj ankaŭ Esperanto oni foje uzas la saman vorton aŭ vortradikon kiel historio en la senco "rakonto".

Difinoprovoj

Pri historio ekzistas kaj en filozofio kaj en historisienco serio da ĝeneralaj difinoprovoj, kiel ekzemple tiuj ĉi:

  • Johann Gustav Droysen: "Tio, kio okazas en ĝi ĉiutage, estas farita aŭ dezirita de neniu komprenkapablulo kiel historio. Nur aparta maniero rigardu denove okazintaĵon igas aferon historio"[2]
  • Karl Jaspers: "Ni ja parolas pri historio de naturo kaj historio de la homo. Ambaŭ kune estas ne retroirebla procedo de tempo. Sed ambaŭ malsamas pri senco kaj eco. La historio de naturo ne konscias pri si mem. Ĝi estas nura okazintaĵo, kiu ne scias pri si, sed pri kiu scias nur la homo. Konscio kaj intenco ne estas faktoro de tiu okazintaĵo. Temas do pri tento de nia penso, alkutimita al naturkategorioj, rigardi historion laŭ analogioj de naturokazintaĵoj."[4]
  • Golo Mann: "Ĉiam historio havas du komponantojn: tio, kio okazis, kaj tiu, kiu vidas la okazintaĵon de sia loko en la tempo kaj provas kompreni ĝin. Ne nur novaj fakaj konoj korektas la malnovajn; la konanto mem ŝanĝiĝas. La pasinteco vivas; ĝi fluktuas en la lumo de novaj spertoj kaj demandoj."[5]
  • Pri la tasko de historiografio : Leopold von Ranke: "Oni donis al la historio la taskon rektigi la pasintecon, instrui la kunvivuloj uzi ontajn jarojn; tiel altajn taskojn ne volas eskapi la nuna provo: ĝi volas nur esprimi, kiel fakte estis."[6]

Ekzistas multaj aliaj difinoj. Ili montras, ke ekzistas problemo difini ĝenerale kaj senescepte historion. Ĉiuj supraj difinoj montras ian ecan, sed ĉiuj havas ian subjektivan, de tiu kiu verkis ĝin.

Krome sekvas al la demando pri la difino de historio, tiu pri la taskoj de historiografio. Tre rapide evidentiĝas, ke historiografio dependas ankaŭ de politiko kaj tiel de politikaj interesoj. Tre videblas tio rilate al nacia historio. Ĉar tiu ŝanĝiĝis, ŝanĝiĝas kaj ŝanĝiĝos, ŝanĝas same la politika kadro rilate al historiografio. Tiel estiĝas la problemo de la historia vero. Ne ekzistas historia vero, sed nur interpretado de fontoj el diversaj perspektivoj (ejo, tempo, intereso, (mal)amiko, ...). En la jaro 5.000 verŝajne ekzistos alia bidldo de historio, kiel nuntempe.

Fako historio

Oni povas dividi la fakon laŭ diversaj vidpunktoj:

Kelkajn historiojn oni ĉefe priumas en aliaj sciencoj, ekzemple lingvan historion en lingvistiko. Fakte ĉiu scienco povas havi historian dimension: la historio de medicino, la historio de juro, la historio de arto k.t.p. Tiel ebliĝas kaj necesas multe da kunlaboro inter historioscienco kaj aliaj sciencoj.

Institucioj

Domo de la Historio en Bonn, Germanio; muzeo pri la historio de la Federacia Respubliko

Pri historio okupiĝas diversaj institucioj, je la plej alta nivelo (scienca) precipe fakultatoj aŭ seminarioj en universitatoj, sed ankaŭ aliaj institutoj, ekz. esplorinstitutoj.

Ĉefe prezentas, sed ankaŭ esploras, historion la tre diversspecaj kaj diverstemaj muzeoj. Konservan taskon havas ankaŭ arkivoj. Cetere instruas pri historio ankaŭ la ordinaraj baz- kaj precipe mezlernejoj.

Historio de Esperanto

Ankaŭ Esperanto kaj la Esperanto-movado havas sian historion. Vidu ankaŭ: Verkoj pri Esperanto-historio; Historio de Esperanto. Malsame ol rilate al la lingvo (Akademio de Esperanto) ne ekzistas simila institucio pri la historio de Esperanto.

Referencoj

  1. Germane: „Das Ziel der Geschichte kann nur die Verwirklichung der durch die Menschheit darzustellenden Idee sein.“
  2. Germane: „Was in ihr täglich geschieht, wird von keinem Verständigen als Geschichte getan oder gewollt. Erst eine gewisse Art, das Geschehene nochmals zu betrachten, macht aus Geschäften Geschichte".
  3. Germane: Geschichte ist „Fortschritt im Bewusstsein der Freiheit“ – „die Entfaltung der Natur Gottes in einem besonderen, bestimmten Element“.
  4. Germane: „Wir sprechen zwar von Geschichte der Natur und von Geschichte der Menschen. Beiden gemeinsam ist ein unumkehrbarer Prozess der Zeit. Aber beide sind in Sinn und Wesen verschieden. Die Geschichte der Natur ist ihrer selbst nicht bewusst. Sie ist ein bloßes Geschehen, das sich nicht weiß, sondern von dem erst der Mensch weiß. Bewusstsein und Absicht ist nicht ein Faktor dieses Geschehens. Es ist daher eine Verführung unseres in Kategorien der Natur gewohnten Denkens, die Geschichte selber noch nach Analogie von Naturgeschehen zu betrachten.“
  5. Germane: „Immer hat Geschichte zwei Komponenten: das, was geschehen ist, und den, der das Geschehene von seinem Orte in der Zeit sieht und zu verstehen sucht. Nicht nur korrigieren neue sachliche Erkenntnisse die alten; der Erkennende selber wandelt sich. Die Vergangenheit lebt; sie schwankt im Lichte neuer Erfahrungen und Fragestellungen.“
  6. Germane: „Man hat der Historie das Amt, die Vergangenheit zu richten, die Mitwelt zum Nutzen zukünftiger Jahre zu belehren, beigemessen; so hoher Ämter unterwindet sich gegenwärtiger Versuch nicht: er will bloß sagen, wie es eigentlich gewesen.“

Eksteraj ligiloj

greke http://timelines.ws greke http://www.b17.com/family/lwp/frameset/frameset.html greke http://www.simaqianstudio.com

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda