Saltu al enhavo

Boholo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bohol, aŭ en Esperanto Boholo, estas insula provinco de Filipinoj situantaj en la Centraj Bisajoj nome regiono konsistanta je la insulo Boholo kaj 75 pli malgrandaj ĉirkaŭaj insuloj.[1] Ties ĉefurbo estas Tagbilaran. Kun areo de 4,117.26 km² kaj marbordo 261 km longa, Bohol estas la deka plej granda insulo de Filipinoj.[2] Okcidente de Boholo estas Cebuo, nordoriente estas la insulo Lejteo kaj sude, tra la Bohola Maro estas Mindanao.

La provinco estas populara turista allogo pro siaj strandoj kaj turismejoj.[3] La Ĉokolado-montetoj, multnombraj amasoj de kalkoŝtona formiĝo, estas la plej populara allogo. La insulo Panglao, sudokcidente de Tagbilaran City, famas pro sia lokoj por subnaĝado kaj kutime estas listata kiel unu el plej famaj dek subnaĝejoj en la mondo. La Filipina karlito, konsiderata la dua plej malgranda primato en la mondo, estas indiĝena de tiu insulo.

Boholanoj aludas sain hejminsulon kiel "Respubliko Bohol" kun kaj konvinko kaj fiero.[4] Mallarĝas markolo separas la insulojn Cebuo kaj Boholo kaj ambaŭ kunhavas komunan lingvon, sed Boholanoj pluhavas konscian distingon el la Cebuanoj. La klimato de Bohol estas ĝenerale seka, kun maksimuma pluvokvanto inter Junio kaj Oktobro. La interno estas pli freŝa ol la marbordo.

Tiu insulo estas hejmprovinco de Carlos P. Garcia, oka Prezidento de Filipinoj (1957–1961) kiu naskiĝis en Talibon, Boholo.[5]

Historio

Geografio

Rivero Lobok en Boholo, Filipinoj.

Infrastrukturo

Ekonomio

Notoj

  1. Bohol Island Philippines. bohol-philippines.com. Alirita 2009-02-20.
  2. The Island-Province of Bohol www. bohol.gov.ph Konsultita la 15an de novembro, 2006.
  3. Socio-economic Profile www.bohol.gov.ph
  4. Press Release (2002-09-10) Bohol: Growth rate made a sudden leap to TO 2.95 percent. Philippines National Statistics Office. Alirita 2009-06-11.
  5. Bountiful Bohol www.aenet.org Konsultita la 15an de novembro, 2006.

Bildaro

Bibliografio

Eksteraj ligiloj