Saltu al enhavo

Pamiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pamiro
Qullai Ismoili Somonī.
Qullai Ismoili Somonī.
montara sistemo
La plej alta punkto Kongur (7 649 m)
Longeco 500 km
Areo 120 000 km²
Supra tutaĵo Alpa-himalaja sistemo
Najbaraj tutaĵoj Hindukuŝo
Tjanŝano
Karakorumo
Subaj tutaĵoj Okcidenta Pamiro
Orienta Pamiro
Vaĥana Pamiro
Ĉina Pamiro
Kontinento Azio
Situo  Kirgizio
 Taĝikio
 Afganio
 Ĉinio
Geografia situo 38° 38′ N, 75° 20′ O (mapo)38.63333333333375.333333333333Koordinatoj: 38° 38′ N, 75° 20′ O (mapo) f1
Map
Pamiro
Akvejo Amudarjo
Tarim
vdr
mapo de la montaro Pamiro
montoj en la montaro Pamiro

Pamiro estas alta montaro en Centra Azio. La nomo laŭ indikoj de la germanlingva enciklopedio Der Große Brockhaus venu el la Tjurka lingvaro kun signifo "malvarma stepa paŝtejo", laŭ la anglalingva The Columbia Encyclopedia tamen malsamopinie el la persa lingvo kun signifo "monda tegmento".

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La montaro, kiu laŭ la nuna lingvouzo kune kun la Himalajo kaj la Tibeta Altebenaĵo nomatas la "Monda Tegmento", havas areon de proksimume 120.000 km², el kiuj 1.200 km² estas glaĉeroj. La pleja nordo de la geologie falda montaro apartenas al la ŝtato Kirgizio, la oriento al Ĉinio, la sudo al Afganio kaj la resto al Taĝikio. La montaro Pamiro ligas plurajn el la grandaj montaroĉenoj de Azio: Tjanŝano en la nordo, Karakorum en la sudo, Kunlun Ŝan (la supra parto de la rivero Jarkend estas la limo) en la sudoriento kaj Hindukuŝo en la sudokcidento. En la oriento la Pamira teritorio tuŝas la Tibetan Altebenaĵon.

La averaĝa alteco de la montaro estas inter 3.600 ĝis 4.400 m, kio plejparte estas super la limo de arba kreskado, kiu ĉi-tie troviĝas ĉe 3.700 metroj super la marnivelo. En la montaro Pamiro fontas interalie la samnoma rivero Pamiro, kiu poste enfluas la riveron Pjandaŝ. La plej granda lago en la montaro estas la lago Kara-Kul en Taĝikio.

Relative ofte okazas tertremoj, per unu el ili dum la jaro 1911 ekestis la lago Sares. La klimato estas malvarma, venta kaj seka. La loĝantoj plejparte bredas jakojn kaj ŝafojn.

Inter la montoj de la montaro Pamiro estas inter alie:

Noto: La montopintoj de la Kongur- kaj Muztagata-grupo en iuj fontoj kalkuliĝas al la najbara montaro Kunlun, kaj laŭ tiu kalkulo la Pik Ismoil Somoni estus la plej alta montopinto de la Pamiro.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Anonimo 1957 : Du konkeroj de ĉinaj montgrimpantoj, Geografia Revuo, 2(2), 18-19

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]