Saltu al enhavo

Portalo:Homoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Portalo:Biografio)
HOMOJ
Biografia portalo

red.

Estu bonvenata en portalo pri homoj.
Naciaj enciklopedioj
Naciaj enciklopedioj

Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.


Nomtagoj en landoj

red.

Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.

Hodiaŭ, la 24-a de julio festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:




Hodiaŭ okazis
Artikoloj
Informoj

red.

Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky

Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝos

Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:


Artikolo de la monato

red.

Ludoviko BETOVENO
Ludoviko BETOVENO

Ludwig van BEETHOVEN [LUDvig van BEThoven], ankaŭ nomata Ludoviko BETOVENOBetoveno (naskiĝis la 17-an de decembro, 1770, mortis la 26-an de marto, 1827), estis nederlandadevena germana komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantikisma epokoj. Li estas vaste rigardata unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris — kaj en kelkaj okazoj timigis — komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantarojn, kiuj venis post li.

Etnoj

red.

Korovajo grimpanta en domon sur arbo
Korovajo grimpanta en domon sur arbo

Korowai estas etna grupo de indiĝenoj vivanta en Indonezio, en Nov-Gvineo.

Korowai (ankaŭ arbaj homoj) estas neatingeblaj, ili vivas en pluvpraarbaro tiel, kiel dioj kreis ilin. Ili ne volas veni en kontakton kun civilizo nek kun aliaj triboj. Povas esti da ili eble kvindek diversaj klanoj. Ilia ĉasejo en blinda parto de insulo plena de marĉoj ne kaŝas malkovritajn trezorojn. Parto de korovanoj vivas malantaŭ nevidebla limo, kiun registaro nomas Pacification Line. Ĝi estas desegnita en nenia mapo, ties proksimecon oni ekkonos laŭ fortiĝanta silento kaj kreskanta rezisto de homoj kontraŭ entruduloj. Sajakhoj kaj pluaj triboj ankoraŭ ne havas sperton kun fremduloj. La ĝangalo konas nenian pli rapidan tempon de movado ol irado. Rado ĉi tie ankoraŭ ne estis inventita. Por kio ĝi estus ĉi tie?

Listo de biografioj
Refreŝigu la paĝon por ekvidi alian biografion !
Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiuminute

red.

Rolf Wanka
Rolf Wanka

Rolf WANKA naskiĝis la 14-an de februaro de 1901 en Aŭstrio en Vieno kaj mortis la 28-an de novembro de 1982 en Munkeno en Germanio.

Post siaj antaŭuloj li havis ĉeĥan-francan-germanan devenon. Studadon en universitato en Innsbruck li finis per doktoreco.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiusemajne

red.

Portreto de Mendelejev fare de Ilja Repin, 1885
Portreto de Mendelejev fare de Ilja Repin, 1885

Dmitrij Ivanoviĉ MENDELEJEV (ruse Дмитрій Ивановичъ Менделѣевъ, nuntempa rusa ortografio: Дмитрий Иванович Менделеев) (8-a de februaro 1834, Tobolsk2-a de februaro 1907, Sankt-Peterburgo), eminenta rusia kemiisto, la plej konata lia eltrovaĵo estas Periodeca leĝo de kemiaj elementoj, laŭ kiu li kompilis periodecan sistemon de kemiaj elementoj. Poste, sciencistoj povis antaŭdiri la ekziston de aliaj elementoj en la perioda tabelo.

Dmitrij Ivanoviĉ Mendelejev naskiĝis la 8-an de februaro 1834 (la 27-an de januaro, laŭ la tiam uzata kalendaro) en Tobolsk. Li estis la dektria infano en la familio de direktoro de Tobolska gimnazio — Ivan Pavloviĉ Mendelejev. Kiam li estis 13-jaraĝa, Dmitrij ekstudis en Tobolska gimnazio.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiutage

red.

Fjodor Dostojevskij
Fjodor Dostojevskij

Fjodor Miĥajloviĉ DOSTOJEVSKIJ (ruse Фёдор Миха́йлович Достое́вский; naskiĝis la 11-an de novembro 1821 en Moskvo; mortis la 9-an de februaro 1881 en Sankt-Peterburgo) estis rusa verkisto, konsiderata de multaj kiel la plej granda romanverkisto en la historio pro profunda psikologio de la figuroj.

Dostojevskij estis filo de kuracisto. Li studis en gimnazio kaj milita altlernejo. Unu jaron li laboris ĉe ministerio de defendo. La literaturon li eniris je la aĝo de 23 jaroj per traduko de Eugénia Grandet de Balzac. En aprilo 1849 li estis arestita pro siaj socialismaj aktivecoj, kondamnita al morto, sed en la lasta sekundo li ricevis pardonon.

Aliaj portaloj