Saltu al enhavo

Vikipedio:Forigendaj artikoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Aŭtora portalo
vdr

Bonvolu ne aldoni proponojn tie ĉi. Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la ligilon Aldoni novan petonkape de tiu ĉi paĝo aŭ la suban butonon. Dankon.

Ne plu aktivaj

[redakti fonton]

Ne plu aktivajn erojn movu al /Arkivo, vidu la suprajn kestojn "Malnovaj diskutoj".

Aktivaj (2023)

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 27 oktobro 2023 21:47
Artikolo
Ŝablono:Lingv/Informkesto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
LMO, la Ŝablono:Lingv/Informkesto, ne plu ĝisdatigata dum pli ol dek jaroj, estas foriginda nun (ĝi estas entute orfa nun). Ni uzu la pli ĝisdatigatan Ŝablono:Informkesto lingvo-n anstataŭe, kiu ankaŭ kapablas elpreni informerojn el Vikidatumoj. La nura aŭtoro de {{Lingv/Informkesto}} estis ArnoLagrange, eksa administranto kiu malaktiviĝis.

Jen listo de forigindaj paĝoj:

Uzanto
Supernabla🪰 21:41, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Atendante pliajn komentojn Atendante pliajn komentojn
la forigo decidiĝis per kvar poraj kaj neniu kontraŭa voĉo, kaj nun nur {{Lingv}} kaj la ceteraj subpaĝoj devus esti prenataj el uzo. Super nabla bonvenas fari tion: Vi informu, kiam la sub/ŝablonoj povas esti forigataj. mi nur atendas plian juĝon de Agloforto, ĉu eblas sen difekto de la tuto eltranĉi Ŝablono:Lingv/Informkesto el la tuta ŝablonaro, aŭ kiel plej bone procedi. ThomasPusch (diskuto) 22:46, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
{ {por} } forigo de la 7 pagxoj. Taylor 49 (diskuto) 14:36, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Pri la {{Informkesto lingvo}} ankaŭ kunlaboris ArnoLagrange, kaj mi certas ke li kontentus pri ĝi nun. ThomasPusch (diskuto) 19:16, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. - Sed kiel ni traktu la ceterajn subŝablonojn de {{lingv}}? Ja temas pri aro de ŝablonoj el tempo, kiam Lua ankoraŭ ne estis uzata en Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 16:55, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas pri la forigo de la ceteraj paĝoj, sed {{Lingv}} ne estas ankoraŭ orfa, do ne povas esti forigata tuj tuj. Se vi konsentas pri tio, oni povus orfigi {{Lingv}}-on kaj poste proponi/diskuti la forigojn de la ceteraj subpaĝoj de {{Lingv}}. —Supernabla🪰 21:31, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La ŝablonaro kreita el {{lingv}} estas provo konstrui funkciojn bazitajn sur datumbazo kiu kolektas diversajn datumojn koncerne lingvojn. La tuto estas forigenda nur se oni provizas pli bonan sistemon anstataŭe. --Agloforto (diskuto) 09:38, 1 nov. 2023 (UTC) (AL)[Respondi]
Komento Komento @Agloforto: La propono pri forigo ja origine nur celis la ŝablonojn {{Lingv/Informkesto}} kaj {{Lingv/Informkesto_ĝermo}} de antaŭ la funkcio de vikidatumoj, kiujn efektive laŭ mia impreso bone anstataŭigas la pli noveca {{Informkesto lingvo}}. Ĉu ne??
Pri la "baza ŝablono" {{lingv}} eblas sendepende diskuti. Eble ni tro rapidis riski kunforĵeti ankaŭ ĝin. Sed laŭ mi la ĉefa uzo de lingvonomo estas la adverboj, ekzemple inter krampoj post ekstera ligilo, kaj tiam la signaro {{lingv|oc|e}} ŝajnas al mi simple pli komplika variaĵo de simple {{oc}}. Eble simple la pli vastaj uzoj ekster informkestoj pri lingvoj simple ne sufiĉe konatas inter la nunaj uzantoj. Sed mi ekzemple ne imagas, kie en esperanta teksto mi bezonus iun ŝablonon, kiu tradukus al mi esperantan lingvonomon al lingvonomo en tiu lingvo mem. Tia kazo ŝajnas al mi tiom malofta, ke mi senprebleme tiam pretas per du klavopremoj elkopii kaj enkopii la lingvonomon en la lingvo mem - eĉ se temas pri signoj de iu al mi nekonata ne-latina alfabeto, kiujn mi neniam povus pentri per peniko aŭ krajono sur paperon, sed elkopii kaj enkopii iun ajn signaron en komputilo ĉiam nur kostas du klavopremojn. Se vi bremsas, tute bone, tiam eble varbu ankoraŭ per cito de pliaj ekzemploj, en kiuj {{lingv}} donas valoran helpon en redaktado. ThomasPusch (diskuto) 22:46, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: la origina propono pri forigo nur de la subŝablonoj {{Lingv/Informkesto}} kaj {{Lingv/Informkesto_ĝermo}}, ne ĉion de {{lingv}}. Aidas (diskuto) 12:18, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
@Agloforto: Mi konscias ke la tuta ŝablonaro "lingv" estas kompleksa, kaj aprezus la juĝon de Agloforto, por certi kiuj eroj de la komplekso povus ne plu bezoniĝi. Ĉu laŭ vi senprobleme eblas forigi la subŝablonojn {{Lingv/Informkesto}} kaj {{Lingv/Informkesto_ĝermo}}?? Aŭ ĉu eblus forigi ĉiujn 7 paĝojn listigitan supre? Klare ni dekomence ne celis forigi ĉion de {{lingv}}, kaj mi facile bremsas mian proponon pridubi la tutan komplekson. Ni fakte nur diskutas pri forigo de la du subŝablonoj, eventuale kun teknikaj krompaĝoj pri sep subpaĝoj. Sed ĉar la diskuto endormiĝis antaŭ jam 6 semajnoj, necesas denove veki ĝin kaj decidi ĉu fari ion aŭ ĉu tute ne tuŝi ion. ThomasPusch (diskuto) 12:32, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
@Agloforto: Mi vidas ke vi lastfoje redaktis en la nokto de la 16-a al 17-a de januaro, tuj post kiam mi alskribis vin. Sed mi certas ke vi havas bonan scion pri la temo kaj tre malvolonte volus forĵeti ion sen via juĝo. Ĉi tie ne temas pri kalkuli verdajn kaj ruĝajn pilkojn kaj sekve reagi, sed temas pri trovi inteligentan kaj bonan solvon por ĉiuj flankoj. Tial mi petas vin enkroĉiĝi en la temon kiam vi venontfoje ensalutas! Ĝis tiam, ThomasPusch (diskuto) 00:55, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@Agloforto: daŭre lastfoje redaktis en la nokto de la 16-a al 17-a de januaro... do daŭre mi ne scias ĉu li/ŝi (agloforto ne en la preferoj precizigis sian sekson, laŭ mia kompreno temas pri li) havis okazon vidi mian peton kaj havis okazon pripensi planon kiom da oni sen damaĝo al la funkcio de la plena ŝablonaro eblos forpreni. Tial mi petas je plia atendotempo! Vere domaĝus, se pro malscio kaj senkomprena forigo de parto difektiĝus la tuta ŝablonaro, kiu jes ja kiel tuto estas valora helpilo. ThomasPusch (diskuto) 19:33, 9 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi fakte ne havas la energion por studi kaj decidi kio estas farenda. Mi nur laboris antaŭ iom da jaroj por konstrui ian sistemon por ligi tutan aron da datumoj rilataj al lingvoj. Se la interkonsento estas ke ĝi ne utilas, mi ne kontraŭstaros. Eble pro tio ke miajn antaŭajn penojn por kontribui en la konstruado de Vikipedio oni povas facile forbalai, mi nun ne plu emas multe kontribui krom pri kelkaj precizaj temoj (laste pri Stefan Zweig). --Agloforto (diskuto) 17:53, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Ĉio kion antaŭ jaroj prilaboris la eksa administranto ArnoLagrange estas daŭre alte aprezata ne nur de mi kaj ĉiuj tiamaj kunlaborantoj, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj kiuj kapablas legi la ŝaĝajn kontribuojn tiam kaj la bonajn kontribuojn en diskutpaĝoj. La sola impreso de Super nabla ĉi-tie estis ke la ŝablono {{Informkesto lingvo}} de ArnoLagrange bone povus roli anstataŭ la pli malnova ŝablono {{Lingv/Informkesto}} de ArnoLagrange, kaj sincere dirite la ŝablonaro de la serio "Lingv" estas tiom ellaborita, ke nefakulo malfacile povos regi ĉion. Ke oni post jardeko aŭ pli revizias, kiu ŝablono ankoraŭ estas aktuala, aŭ kiu ŝablono plej bone majstras difinitan taskon, estas natura fenomeno - jes ja ekzemple la tuta helpa sistemo de vikidatumoj nur ekzistas ekde iom pli ol 11 jaroj, kaj pli aĝaj ŝablonoj ne povis uzi tion: vidu ke mi mem sube voĉdonis por forigo de ŝablono mia de aŭgusto 2006, kiu vere ne plu estas bezonata, kaj mi tute kontentas pri la nova ŝablono de 2016, kiu bone transprenas ĝian rolon. Kaj mi eĉ ne scias ekde kiam ni uzas la programlingvon Lua en ŝablonoj de la e-lingva vikipedio, garantiite la ekuzo estis antaŭ malpli ol 11 jaroj. Mi foje renkontas la ŝablonaron de la serio "Lingv", plej kutime juĝas la ŝablonaron tute helpa, kvankam foje ĝi laboras tiom diskrete ke oni eĉ ne rimarkas ĝian helpon, kaj tial ni nepre ne volus forigi ĉion, jam pro tio ke almenaŭ mi tute ne havas superrigardon kio tiam ne plu funkcius. Mi citas de la 16-a de januaro: "Klare ni dekomence ne celis forigi ĉion de mankanta parametro por ŝablono {{Lingv}}: Ni fakte nur diskutas pri forigo de la du subŝablonoj, eventuale kun teknikaj krompaĝoj pri sep subpaĝoj." Kaj mi ĝojus havi fakan juĝon, ĉu eblas eltranĉi tiujn du subŝablonojn, sen ke la tuto ne plu funkcias. Kompreneble oni ankaŭ povas provi forpreni iujn partojn, vidi ĉu tio kreos iujn simptomojn, kaj se estas tiel restarigi la forigitaĵoojn. Sed tio estas la neprofesieca maniero agi... Fakte mi persone ekde 2013 atendas la revenon de ArnoLagrange al Vikipedio, kiun mi konsideris vera animo de la projekto - kompreneble nova uzanto, kiu kreas iujn paĝojn, ankaŭ estas bonvena, sed almenaŭ al mi mankas la "projekta animo Arno". Ĝuste tial ni ne volis pro nekompreno fari ion malsaĝan kaj ekde fino de oktobro atendas bonan konsilon ĉu aŭ kiel eblas juĝi iun je supraĵa vido ne plu uzatan ŝabloneron forprenebla kaj konsideri ĝin anstataŭigata per alia ŝablono de la sama ekskolego... ThomasPusch (diskuto) 17:18, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

@Agloforto kaj Super nabla: Agloforto en pli posta persona retpoŝta noto al mi konfirmis, ke la Ŝablono:Lingv/Informkesto devus esti forprenebla, sen ke aliaj eroj de la sistemo fiaskus. Tamen ni laŭ mia percepoto ankoraŭ nenion forigis, ĉu??? Tamen mi hodiaŭ vidis la paĝon pri la naŭatla lingvo, kie informkeste estas lingva klasifikado, kiu jam nun estas fuŝita, kaj mi ne kredas ke tiu fuŝo jam ĉiam estis - klare videble la baza ŝablono uzata por bona montro de la klasifiko, {{LingvaKlasifikado}}, ankoraŭ estas. Ĉu povas esti ke tamen jam iu ero estas forprenita??? Se ekestas fuŝoj kiel tiu ĉi, necesas restarigi la antaŭan staton. Mi esperas ke iu sukcesas malkovri kio ekmalfunkciis en la paĝo pri la naŭatla lingvo - se tie subite ekaperas paneo, la sama paneo povas ekaperi en centoj da aliaj paĝoj, tutegale ke ankoraŭ neniu rimarkis ion... ThomasPusch (diskuto) 00:47, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Temas pri nur 130 paĝoj: Specialaĵo:Indekso_de_prefiksoj/Ŝablono:Lingv/ kaj Kategorio:Ŝablono:Lingv. Paĝon naŭatla lingvo mi riparis, la fuŝo ne rilatis al "Ŝablono:Lingv/Informkesto". La ŝablono estas neuzata. Krom tio, ĝi estas terure kodumata. Por Por: forigo de tiuj el 130 ŝablonoj kiuj ne plu estas transkluzivigitaj. Uzenda estas {{Informkesto lingvo|}}. Taylor 49 (diskuto) 22:02, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Ekzemple, Ŝablono:Lingv/Kodo laŭ radiko Ŝablono:Lingv/kr estas neuzataj, dum ke Ŝablono:Lingv/r estas uzata. Krom tio Ŝablono:Lingv/landoj kaj Ŝablono:Lingv/lando estas dubindaj. Taylor 49 (diskuto) 22:19, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Ca 338 malplenaj katoj pri militoj

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-11-29
Artikolo
[[:]] ([[[:Ŝablono:Fullurl:]] historio] · ĉi tien · [[[:Ŝablono:Fullurl:]] forigu])
Kialo
malplenaj alidirektitaj kategorioj
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 19:19, 22 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
vetoo vetoo Tute aparte mi ankoraŭfoje decide ripetas mian demandon de la 29-a de novembro en VP:AA#"Dua_mondmilito": Vi vidis, en Kategorio-Diskuto:Dua_Mondmilito, ke mi en 2013 kun PaulP kaj Salatonbv decidis kontraŭ "Dua Mondmilito" kaj por "Dua mondmilito", do vi povas konjekti, eĉ sen voĉdono, ke mi ne entuziasmas pri la mala agado nun. Cetere, kie cetere okazis la voĉdono pri la ŝanĝo kaj komenciĝo de granda alinomiga kampanjo? (ĉiukaze ĝi ne plu aperas en tiu ĉi grandega paĝo, sed jam devus esti enpakita en arkivon... atente leginte mi trovis proponon pri eta ŝanĝo de "VP:AA#Kategorio:Sovetiaj militistoj de la..." per VladimirPF, sen konsento, kaj kun kritika demando de LiMr: ĉu tiu noteto estas tio, je kiu nun legitimiĝas la tuta kampanjo???). ThomasPusch (diskuto) 01:46, 29 nov. 2023 (UTC), kopiita je 03 12 2023[Respondi]
Tre probable ambaŭ estis malplenaj (sed kun intervikoj). Taylor 49 (diskuto) 21:12, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Per la noto en koncerna diskuto de VP:AA mi retiras mian vetoon, kvankam mi daŭre ne vidas klaran voĉdonon pri la kampanjo ĉi tie. Venontan fojon ni pli atentu vere diskuti pri tia relative granda kampanjo, ne simple antaŭsupozi ke "ĉiukaze ĉiuj subtenos la evidentan". ThomasPusch (diskuto) 09:15, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Post kiam mi notis mian proteston ke mi ĝis nun ne vidis kie estis klara diskuto de 2023 pri la nuna kampanjo, mi tamen ne volus ke la kampanjo nun stagnu survoje. Mi ĵus anstataŭigis iujn kategoriajn uzojn de "unua/dua mondmilito" per korespondaj uzoj de "Unua/Dua Mondmilito", sed baze estas tiom multaj kategorioj, ke bonas plu fari la anstataŭigojn per roboto, despli ke min ankaŭ atendas aliaj urĝaj administraj taskoj. Mi do petas, se ni jam faris parton de la projekto, ke vi finfaru ĝin. ThomasPusch (diskuto) 16:06, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Kiel progresas la kampanjo?? Mi vidas ke ekzemple en Kategorio:Unua mondmilito ĝis nun nur tre malmulto ŝoviĝis al Kategorio:Unua Mondmilito. Vi komprenis, ĉu ne, ke mi jam antaŭ dek semajnoj retiris mian komencan vetoon, do eblus ŝoveli la paĝojn de unu kesto al alia kaj fermi la temon. ThomasPusch (diskuto) 21:37, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch kaj VladimirPF: Estas kampanjo de VladimirPF, ne mia. [1] Taylor 49 (diskuto) 16:20, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Bone, komprenite. Pardonu, iel mi ankaŭ ligis vian nomon al la afero. ThomasPusch (diskuto) 16:48, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Jaro 2024

[redakti fonton]

366 listoj + ŝablono

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-05-29
Artikolo
Ŝablono:komento tagoj de la monato 2024 04 28 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Diskuto:1-a de januaro ... Diskuto:31-a de decembro + Ŝablono:komento tagoj de la monato 2024 04 28 Plendi pri certa uzanto eblas ĉe ria uzantodiskuta paĝo aŭ ĉe Vikipedio:Problemaj uzantoj, amaskreo de 366 diskpaĝoj kun sama enhavo estas tre malproduktiva metodo diskuti kiun oni nepre ne ripetu okaze de venonta konflikto. Taylor 49 (diskuto) 16:05, 29 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 16:05, 29 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Atendante pliajn komentojn Atendante pliajn komentojn
Por Por: La ŝablono superfluas, ĉar ekde hodiaŭ funkcias kombino el {{Dato-atentigo}} kaj skripto en MediaWiki:Common.js. --Tlustulimu (diskuto) 07:51, 3 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: IS Taylor 49 (diskuto) 18:31, 6 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo de ĉia tuj videbla noto pri la "neceso ne pli vastigi la paĝojn, sed kontraŭe ankoraŭ draste koncizigi ilin". En la listoj pri tagoj okazis multaj redaktomilitoj, en kiu nomata uzanto kaj pluraj anonimuloj insiste ignoris ĉiujn alvokojn teni la listojn ekvilibraj, kaj kontraŭe tre kriis pri laŭdira cenzuro. La vojo de Tlustulimu montri alvokon nun nur al redaktantoj estas eleganta, sed ĝi nur sufiĉos kiam ĉiuj listoj estos zorge reviziitaj. Laŭ mia kalkulo nun 9 el la 366 listoj estas komplete reviziitaj (de la 5-a ĝis 13-a de majo), mi traktis 2 listojn, la aliajn Thomas. Mi konfirmas (kaj ĉiu povas vidi en la paĝa historio), kiom pena kaj laborinvesta ago estas fari tiujn reviziojn. Se du uzantoj plu faros la reviziadon, ĝi daŭros unu jaron. Kompreneble, se 20 uzantoj kontribuas, la laboro povos esti finita pli frue. Sed dum la problemo ne estas el la mondo, mi insistas pri klara atentigo sur ĉiu el la 366 paĝoj, ĉar mi vidis kiom frustrige estis la ĝisnunaj provoj bremsi la patriotajn redaktojn. Kaj mi urĝe alvokas, ke pluraj administrantoj notu ĉiujn 366 paĝojn en sia atentaro. Ĉar mi vere ne volus, ke ankaŭ mia pena agado fine estos senrezulta, kiam mi provas revizii en junio kaj iu uzanto aŭ anonimulo nerimarkite de mi samtempe reŝtopas la liston en decembro. Aidas (diskuto) 08:43, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ forigo de ĉia Kontraŭ forigo de ĉia tuj videbla diskutpaĝa noto laŭ la pravaj argumentoj de Aidas. Baze vere la vojo "kaŝe montri alvokon nur dum redaktado estas eleganta, sed ĝi nur sufiĉos kiam ĉiuj listoj estos zorge reviziitaj". Krome forigi ĉiujn 366 diskutpaĝojn ĉiukaze ne eblus, ĉar pluraj havas aliajn antaŭajn komentojn. Mi aldonas ke Taylor 49 nur premis min fari saman ŝablonon por ĉiu diskutpaĝo - mi volis meti noton kaj juĝon pri ĉiu listo individue, sed tio ankoraŭ pli malplaĉis al Taylor. Kaj la "Komento IS" de Taylor 49 nur rilatas al personaj notoj al la du aliaj burokratoj kaj al 4 aliaj kunlaborantoj de la paĝoj, kiuj devis scii pri kio temas. Mi havis la impreson ke Taylor aparte incitiĝis pri mencio de uzanto en iuj el la individuaj notoj kaj juĝoj pri ĉiu listo individue, do mi komplete forigis ĉiujn spurojn de la individuaj notoj la 6-an de majo, nur por komplezi al Taylor. Sed en la paĝohistorioj videblas kiom frustriga redaktomilito tie okazis de 2021 ĝis aprilo 2024 - Aidas pravas, ke dum la lastaj du semajnoj bonŝance ne venis novaj kontraŭaj atakoj al la listoj, sed tio povas tuj ŝanĝiĝi, kaj ke nur 9 el la 366 listoj estas komplete reviziitaj. Estus tre bonvene, se 20 uzantoj kontribuus en kompleta revizio de la restaj 357 paĝoj, sed mi jam ĝojus se 20 uzantoj traktos po unu liston kaj ankoraŭ 337 restos. La laboro vere estas tre pena kaj malagrabla. Tial almenaŭ sencas laŭeble klare signi ke la misa konduto en la listoj ne rajtas daŭrigi, ankaŭ en diskutpaĝa noto, kion mi povas malprotekti, se ĝi restos. ThomasPusch (diskuto) 10:47, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi nun ne scias, ĉu entute sencas daŭrigi la penan revizion de la ne-ekvilibraj listoj. La listo pri hodiaŭ estas la lasta kontrolita paĝo, la morgaŭa listo ankoraŭ ne redaktiĝis, kaj mi ne scias ĉu la farota laboro estos sufiĉe protektata kontraŭ energia malfaro kun komentoj "cenzuro!!", se nur estos la ekster rekta redaktado nevidebla admono, kaj en la diskutpaĝo eble post fino de tiu diskuto oni komplete silentos pri ĉia alvoko de neŭtrala redaktado. Se estas la risko ke ĉiu komento kion necesas ekvilibrigi en la listo estus forigita, mi ne volus investi horojn de ne bone protektita laboro en la misajn listojn. Tiam mi (aŭ iu ajn alia uzanto) simple povus meti antaŭ ĉiu nereviziita teksto (nun ankoraŭ 357 paĝoj) ŝablonon {{malneŭtraleco}} - tio signife pli rapidas (!) ol mem tralabori ĉiujn listojn. Sed atentu, Taylor: ankaŭ la ŝablono {{malneŭtraleco}} antaŭvidas ke oni en la koncerna diskutpaĝo klarigas sian kritikon pri la paĝo. Mi povas elprovi la ŝablonon ĉe hazarde elektita listo 14-a de septembro, kiu ankoraŭ ne estas re-reviziita. Aidas (diskuto) 22:27, 13 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
La problemo estas tre reala kaj grava. Iuj malobservadas bazajn regulojn de vikipidumado laŭ kialo de fervoraj personaj emocioj pri iu temo aŭ tempperiodo. Oni devas ĉiel malhelpi ilin fari tion. Mi ne certas pri la mekanismo kiel precize fari, averto, strikta monitorado aŭ ŝlosigo, verŝajne kombino. La nuna situacio malfavoregas al la tuta vikipedio ĉar ĝi estas aĉe uzita. P.S. la samon veras pri ideologiaj redaktoj kiuj malobservas neŭtralecon de diskutado ĉar la temo estas konflikta kaj redaktantoj tute nature havas fortan emociojn laŭ iliaj konoj pri la temo. Sj1mor (diskuto) 08:55, 14 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Atendante Jam la limdato longe pasis. Kutime mi dirus ke en kazo de malsamopinia voĉdonado en tiu ĉi diskutpaĝo la rezulto estos en duba kazo simple nenion ŝanĝi. Sed ĉar mi mem estas opinianto, mi ne volas fari tion kaj ne volas "premi" mian opinion. Sed mi ĉiukaze pro la pendanta diskuto ĉesis plu ripari, koncizigi kaj ekvilibrili pliajn listojn post tiu de la 13-a de majo, same kiel faris Aidas, kaj certas ke ne redaktado de pli ol 350 dubindaj listoj pro principa volo de Taylor komplete ne voli iun aldonan komenton en la diskutpaĝo, nur havi la por simpla leganto plene nevideblan teknikan averton en redakta modo (je kiu mi dankemas), estos tre malbona solvo - fakte "la problemo estas tre reala kaj grava". Mi certas ke ŝablono {{malneŭtraleco}} krie antaŭ ĉiu malneŭtrala listo aspektos malbele, kaj mi certas ke Aidas mem ne volus tiun krian ŝablonon antaŭ 357 listoj, sed nur iom provokis proponi tion (en ĝis nun nur unu, modela paĝo). Ĉiukaze la temo, krom per simpla "rezulto en duba kazo simple nenion ŝanĝi", tutcerte ne estos finebla ĝis la 5-a de majo, kiu jam pasis antaŭ 12 tagoj. Tial mi proponas vastigi la pripensotempon de unu semajno al unu monato, kaj fiksi limdaton la 29-an de aprilo. Antaŭ tiu dato en pliaj 12 tagoj alvenos tre rapide, kaj la temo, se ne ĉiuj paĝoj estas vere detale redaktitaj kaj poste ankoraŭ daŭre monitorataj, sekvos vikipedion multe pli longe. ThomasPusch (diskuto) 22:02, 17 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto produkto

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-05-31
Artikolo
Ŝablono:Informkesto produkto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
neuzata, kaj oni ofte misuzas Ŝablono:Informkesto firmao por produktoj
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 14:44, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Proponas forigon plus alinomigon Ŝablono:Informkesto firmao -> Ŝablono:Informkesto firmao kaj produkto. Taylor 49 (diskuto) 14:44, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ĉu vere utilas subteni fiuzon (mi dirus "misuzon" aŭ "misan uzon") de ial preferata ŝablono anstataŭ la proponita je forigo? Tlustulimu (diskuto) 17:25, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ŝanĝis al "misuzas". Se oni efektivigas la alinomigon, tiam la misuzo malaperas. Taylor 49 (diskuto) 17:28, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu post la proponita alinomado la intervikiaj ligiloj ankoraŭ estas taŭgaj? Tlustulimu (diskuto) 17:31, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ili ne estos taŭgaj post alinomigo, kaj ili estas maltaŭgaj jam nu, ĉar oni ofte uzas la ŝablonon por ne-firmaoj kaj ne-organizaĵoj (du ekzemploj el multegaj: Asembla lingvo, Gluo). Vi certe scias kiel laborpostula estas bontenado de informkesta ŝablono, do multe pli bonas oficialigi pli vastan uzon de ekzistanta ŝablono, ol kreo de nova ŝablono kiel preskaŭ kopio de ekzistanta. Taylor 49 (diskuto) 17:50, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu vi eble trovis trajton en {{informkesto produkto}}, kiu povus esti aldonata al {{informkesto firmao}}? Tlustulimu (diskuto) 17:57, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
 | inventinto =     ... eble pli bone "kreinto" aŭ "enkondukinto"
 | lanĉojaro =
 | firmao     =     ... eble pli bone "produktanto"
 | havebla    =

preferinde el WikiData, alternative per parametro. Taylor 49 (diskuto) 18:08, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Tiel longe, kiel ĉiu rajtas fuŝi en Vikidatumoj, mi preferas inversan ordon, do unue per parametro kaj poste el Vikidatumoj. Tlustulimu (diskuto) 18:11, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi malŝatas la ideon miksi du evidente malsamajn ideojn per unu ŝablono. Sed Taylor pravas ke tio ĉiukaze jam okazas, kaj la Ŝablono:Informkesto produkto jam estas neuzata. Tial la propono ŝanĝi la firmaan informkeston al Ŝablono:Informkesto firmao kaj produkto estas bona elturniĝo el tre misa situacio, tial mi malgraŭ mia stomaka doloro estas por por la propono. Kaj mi dividas la preferon de Tlustulimu pri inversa ordo, "do unue per parametro kaj poste el Vikidatumoj". ThomasPusch (diskuto) 06:49, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vere estas "elturniĝo el tre misa situacio", sed iel oni devas elturniĝi. Aidas (diskuto) 10:02, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu eblus iomete longigi la limdaton, ĉar mi hodiaŭ ricevis miajn novajn okulvitrojn kaj ankoraŭ devus alkutimiĝi al la uzado? Mi ja emus transpreni la proponitajn parametrojn la la konservota ŝablono. Sed tio pli bone devus funkcii post iom da alkutimiĝo. Ĉu ne? Tlustulimu (diskuto) 18:18, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi havas nenion kontraŭ ampleksigo de la unusemajna periodo al pliaj unu aŭ du semajnoj. Se tio eble eĉ reduktos mian "stomakan doloron", mi tre estas por pli matura plano kiel estonte procedi: ja ni ĉiuj devos vivi kun la unuigita ŝablono... ThomasPusch (diskuto) 23:54, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Antaŭ du tagoj mi fakte volis demandi al Tlustulimo kiom da tempo li pensus bezoni. Sed ŝajne mi tamen nur notis la supran ĝeneralan subtenon pri plia atendado. Ĉar tamen bonas havi findaton, mi nun oficiale proponas vastigi la tempon de unu al tri semajnoj, do estos ĝis la 31-a de majo. Se estos fine bezonata malpli da tempo - despli bone. ThomasPusch (diskuto) 21:36, 17 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por "unue per parametro kaj poste el Vikidatumoj". Taylor 49 (diskuto) 16:43, 18 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @User:ThomasPusch Alinomigo efektivigita. Bv forigu Ŝablono:Informkesto produkto Ŝablono-Diskuto:Informkesto_produkto Ŝablono:Informkesto produkto/dokumentado Ŝablono:Informkesto firmao/dokumentado. Taylor 49 (diskuto) 17:38, 7 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ankoraŭ ne aldonis la proponitajn parametrojn, ĉar mi ne scias, kie mi envicigu ilin al la ŝablono. Ĉu eble vi havus proponon por tio? Tlustulimu (diskuto) 17:57, 7 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Ne prete. Mi devus esplori. Mi estis ekstere de vikioj dum pluraj semajnoj kaj havas amason da atentigoj el multaj vikioj. Taylor 49 (diskuto) 18:04, 7 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Ne gravas. Se nun iu alia tro frue forigus la ŝablonon, mi ja povus rigardi ĝin pro mia statuso kiel burokrato. Krome mi lastatempe ja cerbumis pri plibonigoj de {{informkesto gravulo}} surbaze de {{Wikidades}}. Ni ja devus danki al la kataluna Vikipedio, ke tie estas kelkaj lertuloj, kiuj kreis tian modulon. Mi hieraŭ finfine ektradukis eĉ ĝian dokumentadon, sed ankoraŭ devos daŭrigi tion. - Do, estas sufiĉe da taskoj. Ĉu ne? Tlustulimu (diskuto) 18:09, 7 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Bv. rigardi supre de mia diskutpaĝo pri noto... ThomasPusch (diskuto) 13:21, 8 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

@Tlustulimu: Mi intertempe havis mian akcidenton, operacion, sed en tri monatoj resaniĝis. El la notoj mi konjektas ke Taylor klare pledas por forigo kaj por unuigo de la du, malsamspecaj ŝablonoj, vi petis pri pli da tempo kaj mi kaj Aidas dubeme ĝemis per nekonvinkita preteco toleri la forigon, kiu estis pli kritika sindeteno ol forta voĉdono. Se vi pretas pri la adaptoj, oni povus tamen forigi la eksan ŝablonon "produkto" ĉar por reuzigo de la ne-plu-uzata ŝablono necesus eĉ pli da fortostreĉo. Ĉu vi pretas? Jes jes, ne gravas ĉu vi aŭ ĉu mi aŭ aliulo plenumas la forigon. Nur diru. ThomasPusch (diskuto) 12:57, 11 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 22 julio 2024 12:20
Artikolo
Esteban Navarro Soriano (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi ne precize proponas nepran forigon, sed avertas, ke en la origina hispanlingva versio okazas tro longa kaj akra debato pri ebla forigo de la artikolo, kiel mempropagando. En Esperanto, ĝi estas fuŝa kaj ja ŝajnas mempropagando: verkisto kiu eldonas mem siajn verkojn kaj oni premias lin en propraj konkurencoj. Kreis ĝin anonimulo en sia nura kontribuaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:04, 15 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
per tri kontraŭaj voĉoj kaj neniu pora lasita. Vidu la komentojn. ThomasPusch (diskuto) 23:52, 30 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La artikolo estas malnova en kelkaj lingvoj. En multaj el ili la kreinto aŭ ofta partoprenanto estas la sama Kbemcap.--kani (diskuto) 21:35, 17 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi aldonis intervikiojn, ŝajne tiu ĉi artikolo ekzistas en pluraj lingvoj. Eble ni atendu kaj vidu ĉu aliaj vikioj forigos ĝin. Goren (diskuto) 14:57, 20 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉiukaze mi aldonis ke temas nur pri artikola ĝermo, ĉar la teksto ekzistas nur el 5 malgrandaj frazoj kaj krome nur el listo. Tiel ĉi eblus toleri ĝin, se la aliaj vikioj same plu toleros ĝin. ThomasPusch (diskuto) 09:47, 24 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi ne havas suspekton ke entute temus pri blufo, ĉar la referencoj konvinke pruvas la ĝustecon de la 5 frazoj de la artikola ĝermo. Ĝi estas lingve en ordo nun, ne enhavas dubindajn fanfaronaĵojn, kaj (reference al la supra propono de Goren) daŭre ekzistas en la alilingvaj versioj nun kiom antaŭ 4 semajnoj. Laŭ mi ne estus pruvigo buĉi la tekston. Aidas (diskuto) 16:33, 31 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi ne trovis kialon por forigo. La lingvaĵo estas en ordo kaj ekzistas diversaj alilingvaj artikoloj pri la temulo. Tlustulimu (diskuto) 08:16, 7 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Aliaj lingvoj daŭre havas la temon post ses semajnoj, vere la lingvaĵo estas en ordo kaj vere ne estas suspekto "ke entute temus pri blufo, ĉar la referencoj konvinke pruvas la ĝustecon de la 5 frazoj de la artikola ĝermo". ThomasPusch (diskuto) 23:52, 30 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 24 julio 2024 11:13
Artikolo
Beri Hanna (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Suspektinda artikolo de anonimulo, ŝajne mempropaganda. Ĝi ekzistas nek en angla nek en indonesia, sed ja en malaja, ŝajne same fuŝa. Estas nur listo de verkoj. Referenco markita kiel angla estas indonezia.
Uzanto
--kani (diskuto) 11:52, 17 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Komento Komento: Q127416492 Kreita kaj forigita en multaj vikioj. Taylor 49 (diskuto) 14:38, 23 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: En la luksemburga kaj nederlanda oni same diskutas la forigon, tiam nur restas artikola ĝermo en la malaja. Fakte ŝajnas suspektinda mempropaganda artikolo de anonimulo. Eĉ mi ne scias ĉu la pronomo "ŝi" ĝustas, sed manke de ĉiaj referencoj pri tio ne eblas kontroli eĉ tion... ThomasPusch (diskuto) 09:36, 24 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 29 julio 2024 8:33
Artikolo
Vatikana Futbala Ĉampioneco (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝega artikolo pri negrava fantoma futbala evento de loĝloko de malpli mil loĝantoj; ĉu ĉiu loka ligo de similgrandaj loĝlokoj ricevos similgrandan fuŝan artikolon?
Uzanto
--kani (diskuto) 08:57, 22 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
malunueca voĉdono: post prilaboro 3 voĉoj estas kontraŭ forigo, Taylor 49 mi ne scias kiel kalkuli post la prilaboro, kaj kani mi dirus daŭre estas por forigo - sed ĉiukaze en kazo de malunueca voĉdono eĉ kiam estus samaj voĉoj dubokaze okazus nenia forigo ThomasPusch (diskuto) 05:48, 10 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jes la teksto estas fuŝa, supozeble maŝintraduko. La argumento pri grandeco "malpli mil loĝantoj" ne funkcias, ĉar ĉi tiu vikio abundas je vilaĝetoj kun malpli ol 100 loĝantoj. Taylor 49 (diskuto) 14:33, 23 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Malforte kontraŭ Malforte kontraŭ: se iu zorgos poluri la tekston; Por Por: se ne.--Goren (diskuto) 18:55, 23 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tre bedaŭras ke ŝajne iuj groteskaj mikrotemoj tre pli altiras la atenton ol seriozaj temoj - ekzemple mi multe pli ĝojus pri teksto d:Q112597 pri Vatikano. Sed post kiam mi baze vikiigis la tekston, mi proponas toleri ĝin kiel negrandan temon. Cetere mi certas ke la lingvaĵo ne estis farita per maŝino, sed individue, sed nur tiu observo ne sufiĉas por defendi ĝin. Sed ni havas plurajn tekstojn pri mikroŝtatoj kiuj ŝajnas enscenigoj de absurdaj teatraĵoj, ofte ne havas eĉ unu loĝanton kaj ridindajn flagoj kaj "valutojn", kaj tamen ne forigas ilin, ĉar ili renkontas certan intereson. Tial mi pledas malforte kontraŭ malforte kontraŭ, nun kiam la teksto estas vikiigita. ThomasPusch (diskuto) 09:59, 24 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ne eksponis argumenton pri grandeco "malpli mil loĝantoj", sed pri negrava fantoma futbala evento de loĝloko de malpli mil loĝantoj. Ja en Vikipedio estas eble miloj da artikoloj pri vilaĝetoj kun malpli ol 100 loĝantoj, sed ne pri futbalaj eventoj en tiuj loĝlokoj. Tio povus esti ĉiuokaze temo por la redakto de la vilaĝa artikolo. kani (diskuto) 11:19, 29 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Jes, estas temo kiu ne konsidereblas vere serioza, sed la teksto jam estas plibonigita je tia grado ke ĝi ne plu nomeblas "fuŝa", kaj restas nur la argumento ke la ligo ne ludas esencan rolon de UEFA kaj FIFA, kaj ankaŭ laŭ kvanto de elstaraj futbalistoj ankŭbe kompareblas kun la kataluna aŭ eŭska naciaj teamoj de futbalo. Sed tian komparon la teksto ankaŭ ne disfanfaronas. Do mi aliĝas al la voĉdono malforte kontraŭ malforte kontraŭ, kaj esperas ke ĝi povas esti aldona stimulo ankoraŭ verki manplenon da tekstoj pri la organizado de Vatikano. Aidas (diskuto) 11:43, 31 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 4 aŭgusto 2024 15:18
Artikolo
Ajurveda medicino (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La artikolo havas averton, ĉar ĝi ne estas skribita per neŭtrala vidpunkto. Ankaŭ, ĝi estas duobla artikolo. Alia artikolo nomita Ajurvedo pritraktas la saman temon.
Uzanto
Alzinous (diskuto) 15:23, 28 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per kvin poraj voĉoj (kun la proponinto Alzinous) kaj neniu kontraŭa ThomasPusch (diskuto) 23:55, 30 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Savante materialon por Ajurvedo.--kani (diskuto) 11:21, 29 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Forigo aŭ alidirekto. Redundaĵo, reklamo. d:Q132325. Taylor 49 (diskuto) 14:21, 30 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Laŭ mia kompreno la titolo "ajurveda medicino" facile povas trakti specifan subfakon de "ajurvedo" kaj havi daŭran lokon kiel artikolo, same kiel ekz. "antropozofia medicino" estas specifa sub-temo de "antropozofio", sed mi same ne konvinkiĝas pri la nuna teksto kiu tro ripetas enhavon de la teksto "ajurvedo". Do mi subtenas la proponon de Kani savi materialon de la nuna teksto por enmeto en la artikolon "ajurvedo", kvankam mi NE samopinias ke la temoj principe identas, nur ke la nunaj tekstoj ne bone diferencigas la temojn. Aidas (diskuto) 11:32, 31 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Mi samopinias kun Aidas ke «la titolo "ajurveda medicino" facile povas trakti specifan subfakon de "ajurvedo" kaj havi daŭran lokon kiel artikolo». Sed tiu ĉi nuna teksteto "Ajurveda medicino" estas polemika tekstaĉo de subjektiva malŝatanto de la temo, kiu provas laŭeble miskreditigi kaj ofendi la temon (mi nomus ĝin "malreklamo", ne reklamo). Ĝi estas tute neakceptebla el groteske malneŭtrala vidpunkto. Krome ĝi estas nur mizera artikola ĝermo de ĉe mi nur 4 tekstolinioj, do forigi ĝin ne neniigos multan materialon. Ĝustas ke ekde oktobro 2012, ekde pli ol jardeko jam, ĝi ankaŭ citas neniun fonton, sed tio eĉ estas malpli grava kritiko ol la forta malneŭtraleco. Mi ĝojus se iam ekestus deca kaj konvinka teksto pri Ajurveda medicino aldone al la teksto Ajurvedo, sed la nuna teksto certe ne estas bazo de tia konvinka teksto. For! ThomasPusch (diskuto) 23:43, 30 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 5 aŭgusto 2024 11:18
Artikolo
Dialekto castellanés (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝlingva artikolo eĉ el la titolo, kun vorto el la hispana, dum en la hispana Vikio oni pridubas la enciklopediecon de la artikolo. La titolo mem estas dubinda, ĉar eĉ ne koincidas la itala nomo kun la sarda nomo, kiuj kun la ebla esperantigo estus tri ebloj (aŭ eĉ pliaj) por la titolo de artikolo de dubinda enciklopedieco, kies enhavo eble estus temo por la redakto de artikolo pri la loko, distrikto ktp.
Uzanto
--kani (diskuto) 11:32, 29 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Por Por: malbona lingva stilo kun multe da netradukitaj vortoj. Tlustulimu (diskuto) 15:06, 29 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aidas (diskuto) 11:33, 31 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

Xxxxxxxxxxxxxxxxxx

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 12 aŭgusto 2024 15:10
Artikolo
Xxxxxxxxxxxxxxxxxx (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
evidenta sensencaĵo, forigebla tuj
Uzanto
Moldur (diskuto) 15:29, 5 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar ja estas evidenta vandalaĵo kaj ne utilis atendi ĝis la limdato, mi ĵus forigis la maltaŭgan "artikolon". --Tlustulimu (diskuto) 08:23, 7 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 19 aŭgusto 2024 22:06
Artikolo
La Casa sul Lago di Como (V Trienalo de Milano) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Denove la fantomo de la Lago Komo; fuŝa artikolo, sen referencoj kaj sen ligo al iu ajn lingvo; ŝajne ne ekzistas eĉ en itala. Se iu akceptas solvi la misojn oni devus alinomi al Casa sul Lago, sed eble ne meritas la penon.
Uzanto
--kani (diskuto) 22:06, 12 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 19 aŭgusto 2024 22:45
Artikolo
Guy Spier (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Aŭtomata tradukaĵo postulanta tro grandan korektotaskon
Uzanto
--kani (diskuto) 22:38, 12 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 20 aŭgusto 2024 11:56
Artikolo
2024 Wayanad terfalaĵoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Kvankam la temo ja povas esti enciklopedieca la lingvonivelo estas terura aŭtomata tradukaĵo kaj la fotoklarigo estas ĉiuj en la angla. Estas nura kontribuaĵo de ĵusalveninto. Se neniu pretas solvi ĉiujn misojn, oni devus forigi la artikolon.
Uzanto
--kani (diskuto) 11:14, 13 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
per kvar kontraŭaj voĉoj kaj neniu pora ThomasPusch (diskuto) 00:03, 10 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ni iom poluris la tekston. (Sed la bildnotoj ankoraŭ anglas.) - Moldur (diskuto) 11:44, 13 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La nuna artikolo estas en komprenebla lingvaĵo kaj eĉ enhavas kelkajn bildojn. Mi ne scias, kial nun mankas piednotoj. Sed certe iuj piednotoj resp. referencoj iom post iom estas aldoneblaj. Tlustulimu (diskuto) 09:37, 30 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Same Kontraŭ Kontraŭ: La lingvaĵo nun tre kompreneblas. Ĝustas ke mankas referencoj, sed la angla teksto kun eĉ 351 (!) referencoj distancas nur unu klikon. Mi tamen opinias la titolon "2024 Wayanad terfalaĵoj" forte maleleganta, ĵus ŝanĝis ĝin al titolo terglitoj de distrikto Wayanad en 2024, pli esperantlingva, metis ŝablonon ke temas pri artikola ĝermo, kaj krome aldonis artikolan ĝermon pri la distrikto Wayanad. 8 aktualaj fotoj jam estas forigitaj el la komunejo, mi esperas ke la restaj povos resti, ĉar sen fotoj la teksto aspektus tre povra... ThomasPusch (diskuto) 23:23, 30 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: - kaj parenteze: jam eblus fermi la diskuton, ĉu? Kion oni ankoraŭ atendas? Aidas (diskuto) 21:53, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Palazzo Galmanini Portaluppi (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi ne povas trovi informojn pri tiu konstruaĵo ekster Vikipedio. Ekzistas nur unu alia artikolo en la hispana, kreita de la sama uzanto antaŭ du tagoj. La referencita fonto en la artikolo neniam mencias la palacon. Fine samtema artikolo estis forigita el la "simpla" anglalingva Vikipedio en junio (vidu tie).
Uzanto
Thomas Guibal (diskuto) 04:32, 19 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Komento Komento: ekzistas ĉe 6 vikioj. Taylor 49 (diskuto) 19:20, 21 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
La artikolo estis kreita dum la lastaj tagoj en almenaŭ 4 el tiuj 6 vikioj, fare de la sama uzanto denove. La hispana versio, dumtempe, ankaŭ estis forigita.
Laŭ Google Earth estas nenio interesa je la adreso 23 Viale Beatrice d'Este en Milano : nur banalaj ĉirkaŭurbaj domegoj. La tuta afero ŝajnas al mi falsaĵo kaj malica entrepreno. Thomas Guibal (diskuto) 03:59, 22 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Memorigas pri simila blufo antaŭ du jaroj pri neekzistantaj italaj palacoj kaj familianoj de Napoli kaj Polli. Supozeble sama falsulo. - Moldur (diskuto) 05:59, 22 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 29 aŭgusto 2024 8:11
Artikolo
Phelan (Kalifornio) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas aŭtomata traduko nepolurita kun fuŝaj referencoj
Uzanto
--kani (diskuto) 08:52, 22 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per tri poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa post paso de du tagoj post la semajna limdato ThomasPusch (diskuto) 23:58, 30 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Thomas Guibal (diskuto) 09:10, 22 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: "nekorpigita komunumo" de 13000 homoj ne estas unu el 5 plej gravaj urboj de la Kantono San Bernardino, sed ne pravigeblus la grandega laborinvesto necesa por malfuŝigi la lingve tre povran tekston. ThomasPusch (diskuto) 22:52, 30 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 2 septembro 2024 3:24
Artikolo
Villa Plinii (Lago de Como) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen denove ege dubinda artikolo rilate al italaj konstruaĵoj kaj al la arkitekto Gualtiero Galmanini, fare de anonima uzanto. Ŝajnas, ke ne ekzistas vilao kun tiu preciza nomo en la areo. Freŝdate la sama artikolo estis forigita de la hispana vikipedio. Cetere alia artikolo pri la "racionalismo de la lago de Como", evidente de la sama uzanto, estis forigita en fr, kaj ties kreinto forbarita.
Uzanto
Thomas Guibal (diskuto) 03:38, 26 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Komento Komento: Kaj la fuŝulo forbarita por unu jaro, ĉar li jam faris tiaĵojn ofte. --sen subskribo Kani 09:36, 26 aŭg. 2024 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 16 sep. 2024
Artikolo
Hamidreza Ghorbani (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Suspektinda artikolo, kiun ununura aŭtoro metis dum malmultaj lastaj tagoj en ĉiuj minoritataj lingvoj. Suspektinde, la artikolo ekzistas nek en angla, nek en franca, itala, germana, hispana, ĉina, japana, araba aŭ eĉ persa, kiam temas precize pri supozebla persa kantisto. Kelkaj referencoj estas mensogaj kaj kelka eĉ kondukas al malicaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 07:43, 26 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ŝajnas, ke tiu kantisto almenaŭ vere ekzistas. Li havas pli ol dek mil sekvantoj ĉe Instagram (do ne tiom multaj) kaj liaj kantoj estas disponeblaj ekzemple ĉe Deezer aŭ Apple Music. Tamen necesas determini, ĉu li estas enciklopediece grava aŭ ne. Tia amasa kreado de artikoloj evidente estas oportuna reklamo... Thomas Guibal (diskuto) 07:55, 26 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Oni petas forigon en ĉiu lingvo kaj same en la esperanta versio.--kani (diskuto) 08:02, 28 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi dubas pri la menciindeco, precipe se referencoj estas mensogaj. Eĉ la foto ŝajnas al mi iel stranga, kvazaŭ AI kreis ĝin. Tlustulimu (diskuto) 09:43, 30 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Malforte por Malforte por: Mi dubas pri la menciindeco, precipe ĉar tia "amasa kreado de artikoloj evidente estas oportuna reklamo" kaj suspektigas. Klaras ke preskaŭ ĉiuj novaj paĝoj jam estas tujforigitaj, ankaŭ tio kontribuas al tendenco je forigo. Se referencoj estas mensogaj, tio estas forta kialo por forigo: tamen mi ankoraŭ ne vidis mensogon en referenco. @Kani: se vi povas nomi mensogon en referenco, kiun vi vidis, tiam la argumentado por forigo perfektas... ThomasPusch (diskuto) 22:39, 30 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Nun mi ne trovas tion, nur (itala) Artikolo en la źarabaźa estas vere itala sed kio estas zarabaza? kani (diskuto) 08:44, 31 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Pri ekzisto de la kantisto mi ne dubas, sed pri lia atingoj en muziko mi dubas. Inter tri referencoj en ĉi artikolo du estas reklamaj. Sed unu estas normala rakonto pri muzikisto. Tamen, por montri lian menciindecon mi bezonas ion pli vastan ol nura biografio.
Mi estas Por Por: VladimirPF (diskuto) 13:55, 5 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: (vidu sube) Aidas (diskuto) 21:51, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
@Kani: responde al via demando de 2024-08-31: "zarabaza.it" estas simple la retejo en kiu montriĝas la dua artikolo. La angla paĝeto estas konvinka referenco, la pli ampleksa itala artikolo eĉ pli, kaj la tri sondosieroj en la angla paĝeto ankaŭ estas konvinkaj. Do la referencoj kiuj "estas mensogaj kaj kelkaj eĉ kondukas al malicaĵo" ne plu troveblas kaj al la postulo de Vladimir, ke li "bezonas ion pli vastan ol ununura persa biografio" ankaŭ estas respondo ke ankoraŭ estas angla kaj itala referenco, kvankam la fontoj estas pakitaj en la rubrikon "eksteraj ligiloj". Nun mankis ĉiu biografia informo kaj la informkesto estis tute malplena, sed tio nur ĉar iu misiema foriganto jam konsideris la esperantan paĝon mortinta samkiel ĉiujn aliajn paĝojn kaj jam antaŭ kvin tagoj trorapide forstrekis la esperantan artikolon el vikidatumoj, kaj foto ankaŭ ne plu haveblas ĉar ĝi jam estis buĉita el la komunejo: "it has been deleted from Commons by Túrelio because crosswiki spam". Tre stranga konduto, tiel energie saboti temon, ripete kriante 'en Esperanto' "It's crosswiki spam!! Speedy delete it already, you morons!!" Sed kvankam la e-lingva teksto ankaŭ ĉiam estis lingve tute en ordo, ne eblas bone juĝi "ĉu li estas enciklopediece grava aŭ ne": la teksto estas tute orfa, kaj neniu teksto pri la laŭaserte multaj kunmuzikistoj en Esperanto jam kreiĝis, ĉiuj nomoj estas ruĝaj. Sed vidante la multan energion en kiu la temo fare de iuj kontraŭuloj volas esti komplete forigita el Vikipedio, mia malforta voĉo por forigo iĝas ĉiam pli malforta kaj mi ĉiam pli dubas ĉu ni kunkriu "It's crosswiki spam!! Of course, it's evil: Every sign of it has to be deleted!!"... Rezulte mi proponas vastigi la atendotempon al 3 semajnoj, enmeti en la tekston la eksteran referencon pri instagram-konto, petus al @Thomas Guibal: ankaŭ enmeti ligilojn al lia kantaro en Deezer aŭ Apple Music, kaj petus al ĉiuj peni ĉu ne eblus ankoraŭ bluigi iujn tekstojn pri la laŭdiraj kunmuzikistoj. Se (plu) neniuj "referencoj estas mensogaj" kaj "eĉ kondukas al malicaĵo, kaj la alilingvaj paĝoj kiuj onidire kiel pandemio malice kreskis ĉie tiel ke oni devis averti pri "crosswiki spam" eble estas tiom sufokitaj kiel oni en vikidatumoj jam volis deklari la esperantan tekston sufokita la 5-an de septembro, tiam eble ni mem infektiĝis de la histerio voli forigi ĉion pri la nedezirata muzikisto el Vikipedio...ThomasPusch (diskuto) 00:00, 10 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi sukcesis ripari ligilon pri la serio The Young and the Restless kaj ĵus kreis novan artikolon pri Peter Baltes. Pri la menciitaj aliaj ruĝaj ligiloj estos senŝance baze de vikipedio fari artikolojn: ili ŝajne tute nekonatas en la diverslingvaj vikipediaj branĉoj kaj en vikidatumaro. Tamen eĉ du pliaj bluaj ligiloj ankoraŭ ne signifas savon kaj pli altan renomon de la muzikisto "Hamidreza Ghorbani". ThomasPusch (diskuto) 23:25, 10 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi ŝatas revizii mian juĝon. Kompreneble ankaŭ min persaj referencoj impresas malpli ol fontoj en lingvoj kiujn mi bone regas, sed la referencoj kaj eksteraj ligiloj tamen sume konvinkas, kaj kiel indikis Thomas, la lingvaĵo kaj enpaĝigo de la paĝo estas senriproĉaj. Min komence ĉefe forpuŝis la multaj ruĝaj ligiloj, kaj mi pensis "kiel li povas esti menciinda, se li kunlaboras nur kun subjektoj same menciindaj kiel li". Nun tamen montriĝis ke kvar el la ruĝaj ligiloj jam estas bluaj, kaj kvankam pri la aliaj ligiloj ne estas tekstoj en la angla vikipedio, tio ne signifas ke la homoj estas muzike sensignifaj. Ekzemple pri la gitaristo "Klaus Luchs" mi jam trovis konvinkajn referencojn en la reto - el ili eblus ankaŭ "beki" estontan vikipedian artikolon. Resume mi ne vidas mensogojn en la referencoj, vidas almenaŭ tri el ili el diversaj, diverslingvaj, neŭtralaj fontoj, kaj pensas ke ni ĉiuj (ankaŭ mi) simple blindiĝas kiam iuj homoj samtempe verkas novajn, similspecajn artikolojn en pluraj lingvoj. Aidas (diskuto) 09:52, 11 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Kaj al @ThomasPusch: Vi pravas ke "pri la menciitaj aliaj ruĝaj ligiloj estos senŝance (nur) baze de vikipedio fari artikolojn", sed via propra nova artikolo pri la kantoverkisto Shay Watson de hodiaŭ (gratulon) montras ke en iuj kazoj tute ne estas senŝance fari vikipediajn artikolojn kaj ampleksigi vikidatumaron. Pri multaj temoj (ekzemple pri biografioj de hungaroj pro la senlaca esplorado de Crosstor) ni estas pioniraj kaj antaŭ ĉiuj nacilingvaj Vikipedioj. Tio kompreneble pli penas kaj bezonas pli fortan esploradon ol nur kopii pretajn tekstojn de la oficialaj lingvoj de UN, sed aliflanke estas kerna vikipedia agado, pli ol nur enkopii anglajn bildo priskribojn kaj anglalingvajn referencajn ŝablonojn. Aidas (diskuto) 10:08, 11 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Konvinkite de la argumentado de Aidas, ankaŭ mi retiras mian voĉdonon por forigo de la teksto (ankaŭ mi kompreneble estis influita pri la forta anglalingva kriado pri "crosswiki spam") kaj nun voĉdonas Kontraŭ Kontraŭ: @Tlustulimu: Ĉu vi ankoraŭ vidas mensogojn en la referencoj??? Mi ne trovis iujn, sed mi ĝojus pri atentigoj kie mi eble preterlegis ion. Pri la foto, kiu ankaŭ al mi ŝajnis iom nekutima, ne plu necesas mediti ĉar "it has been deleted from Commons by Túrelio because crosswiki spam". Sed se iu homo alŝutus AI-faritan foton pri mi aŭ Tlustulimu al la komunejo, eblus protesti pri tiu foto kaj mi certe farus, sed tia alŝuto tamen ne estus pruvo ke mi aŭ Tlustulimu tute ne ekzistas kiel homoj. ThomasPusch (diskuto) 12:18, 11 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Intertempe mi ankoraŭ faris novan tekston pri Klaus Luchs kaj adaptis la alilingvan tekston pri Naser Ĉeŝmazar al nia vikio. Tiel la teksto pli kaj pli estas enplektita kaj ne plu estas tute orfega. ThomasPusch (diskuto) 13:14, 12 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 28 septembro 2024 8:00
Artikolo
Behzad Qasemi (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Denove iom suspektinda artikolo el Irano. Ĝi ekzistas nur en rumana, kie ĝi aspektas pli zorgita. La du nurajn referencojn en latina alfabeto mia navigilo ne akceptas malfermi. Krome la temo estas sekreta ret-pirato, ĉu oni kreas artikolon pri sekretulo?
Uzanto
--kani (diskuto) 08:00, 28 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Atendante pliajn komentojn Atendante pliajn komentojn
vidu sube: tri voĉdonoj kontraŭ forigo, kaj unu hezite dubanta (kani), kvankam ankaŭ la aliaj voĉdonintoj inkluzive de mi esprimis dubojn, signifus malunuecan diskuton sen ke sufiĉas la argumentoj por klara forigo, do la artikolo devus resti. Tamen mi proponas pli vastan observotempon, ĝis la 28-a de septembro. ThomasPusch (diskuto) 12:07, 11 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La du referencoj bone funkcias por mi. Q129792340. User:Taylor 49 19:46, 28 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Malforte kontraŭ Malforte kontraŭ: La du latinliteraj referencoj ankaŭ ĉe mi bone funkcias, kaj konvinke pruvas ekziston de signifa komputila fakulo/krimulo (laŭ subjektiva juĝo). Mi legas ke li estas retpirato, kaj ne legas ion en la teksto ke li estus sekretulo. Mi persone ne simpatias al retpiratoj, kiuj provas detrui komputilajn sistemojn, kaj en la linioj de li ankaŭ legis certan ideologian kontraŭjudismon, kiun mi same malŝatas kiel mi bedaŭras la suferantajn civilulojn en Gazao. Sed tiu nesimpatio de individua vikipediisto laŭ mi ne pravigas forigon de paĝo, tute negrave ke ĝi ne ekzistas en la angla, franca aŭ alia oficiala lingvo de UN. El vikidatumaro mi nur ĉerpas la informon ke azerlingva paĝo pri la temo estis dufoje forigita, mi ne sufiĉe konas tiun vikipedion aŭ la azeran lingvon por juĝi la kialojn. Ŝajnas ke en la angla, franca, hispana, germana aŭ simile oni neniam provis krei paĝon kaj do ankaŭ ne forigis ion ajn - do ne eblas kaŝlegi la argumentojn pri forigo. Lingve la teksto ŝajnas esti en ordo, eblus nur kritiki ke ĝi estas tute orfa artikolo en vikipedio (nun ĝi pene ligiĝas el du aliaj paĝoj)... ThomasPusch (diskuto) 06:47, 31 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Certe Kontraŭ Kontraŭ: . Se legi informon, prezentitan laŭ perslingvaj ligiloj, eblas trovi diversan informon pri la retpirato: li studis en Nov-Jorko, laboris en Guglo, atakis Charlie Hebdo kaj tiel plu. Asianewsiran.com titolas lin plej potenca kodrompisto de Irano.
La artikolon certe necesas plibonigi, sed tutcerte ĝi indas resti en vikio. VladimirPF (diskuto) 13:45, 5 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Du el la iranaj paĝoj de la retejo Asia News mi ankoraŭ sukesis vidi antaŭ semajno, nun ili estas difektitaj, sed eblis meti arkivigojn. Mi traduke esperantigis la 5 referencojn. ✔ Farite [@VladimirPF:] Se vi jam penis deĉifri la iranlingvajn informojn, ĉu vi povus noti la "diversan informon pri la retpirato: li studis en Nov-Jorko, laboris en Guglo, atakis Charlie Hebdo". Paĝeton pri la atako de Charlie Hebdo en septembro 2012 mi jam metis el la rumana teksto, kun aldona duonfrazo pri la cirkonstancoj, sed bonus ankoraŭ plikonkretigi ankaŭ tiun ĉi informon. @Kani kaj Taylor 49: Aldone al viaj notoj de la 28-a de aŭgusto, kiel vi nun juĝus la tekston? Klaras ke iu teksto kiu ne vikipedie ekzistas en la loka lingvo (jen la persa) nek en iu ajn el la lingvoj de UN ĉiam aspektas iom dubinda, ĉar se ĉiuj vikipedianoj de tiuj lingvoj kritike juĝas referencojn kaj alportas pliajn informojn, estas pli da homfortoj. Sed se ne estas tiel, tio ne signifas ke temo estas mensoga fabelo, falsa novaĵo, ĉar ankaŭ la anglalingva vikipedio estas nur libertempa projekto kaj ne havas ĉiujn informojn... ThomasPusch (diskuto) 18:50, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Kolego, mi tutcerte ne posedas ian lingvon krom esperanto kaj rusa. Tamen mi posedas krozilon, kiu kapablas traduki diverslingvajn tekstojn. Mi nepre aldonos la informojn. VladimirPF (diskuto) 06:17, 10 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite. Tamen mi trovis retpaĝon [2] kiun mi ne sukcesis bone traduki: tie estas liaj libroj, mencio pri lia instruado kaj alio. Estus bone uzi ankaŭ tian informon, sed mi ne povas. VladimirPF (diskuto) 08:40, 10 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tutklare ke neniu el niaj regulaj e-lingvaj vikipedianoj flue legas la persan, kvankam kompreneble ekzistas multaj iranaj e-istoj sed ili estas tro for de la projekto. Temas nur pri divido de la labortaskoj. Tial dankon. Mi vidos ĉu mi komprenas ion plian pri la 6-a referenco. ThomasPusch (diskuto) 09:32, 10 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Laŭ aspekto, la artikolo ŝajnas akceptebleta, sed mi persone nature suspektemas, pro kio mi ankoraŭ dubas. Mi preferas pli kolektivan decidon.--kani (diskuto) 18:56, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: mi ankoraŭ dubemas. Eĉ se persa intervjuo notas ke li mem asertas ke li en 2012 pirate akaparis la retejon de Charlie Hebdo, povas esti ke li simple mensogas, se ĉiuj okcidentaj fontoj nur mencias la unuan akaparon de la turka pirata grupo de 2011. Sed dum ne estas klaraj pruvoj pri mensogoj, la 3 persaj kaj 2 anglaj referencoj daŭre atingeblas (arkivo kalkuliĝas), kaj esperinde ankaŭ povos esti pliaj kiuj troveblos, mi provizore estas por plia evoluo de la teksto kaj kontraŭ forigo kontraŭ forigo. Aidas (diskuto) 21:47, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
El la nuna stato de tri voĉdonoj kontraŭ forigo, kaj unu hezite dubanta (kani), kvankam ankaŭ la aliaj voĉdonintoj inkluzive de mi esprimis dubojn, necesus konjekti ke en malunueca diskuto ne sufiĉas la argumentoj por klara forigo, do la artikolo restas. Sed ni ne forgesu ke la teksto ankoraŭ bezonas prizorgon kaj kritikan observon. Ankaŭ mi preferas pli kolektivan decidon, tial mi ne jam fermas la diskuton, sed proponas decidi pri tenado de la teksto nur post unumonata observotempo, do je la 28-a de septembro. ThomasPusch (diskuto) 12:04, 11 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 6 septembro 2024 9:26
Artikolo
Vincenzo Cinque (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Denove suspektinda artikolo pri italo, kiu ekzistas nek en itala nek en angla ktp. Kurioze en la anglalingva List of sculptors estas miloj da artikoloj pri skulptistoj, ĉiuj bluaj, tio estas ekzistantaj, kaj nur Vincenzo Cinque (1852-1992), Italy, aperas ruĝe (kun nur unu alia italo) kaj eĉ fuŝa mortodato (li mortis en 1929).
Uzanto
--kani (diskuto) 09:12, 30 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per tri poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa. ThomasPusch (diskuto) 22:43, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi per rapida serĉo trovis multajn bildojn de liaj skulptaĵoj kaj emas kredi la aserton ke li "estis grava itala skulptisto". Mi kritikas ke ĝis nun ne estas iuj eksteraj referencoj - kun 2-3 konvinkaj referencoj mi juĝus la temon savinda, sen tio, ne. ThomasPusch (diskuto) 22:24, 30 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Nun estas nur unu kontrolebla referenco de la retejo de iu galerio, do arta vendejo "Wolfs" Biografio ĉe paĝaro de WOLFS galerio]. Ke vendejo reklamas la vendatajn varojn, estas ĝia tasko, sed la "biografio", kiu estas malpli ol tipa esperanta artikola ĝermo, estas mizere mallonga. Kaj se daŭre estas la sola kontrolebla referenco, mia antaŭa juĝo "kun 2-3 konvinkaj referencoj mi juĝus la temon savinda, sen tio, ne" devas rezulti en voĉdono por forigo. Mi ĝojus por nia vikipedio, se ni almenaŭ havus tekston pri la Akademio de Belaj Artoj de Napolo (Accademia di Belle Arti di Napoli, en vikidatumoj). Sed tiu ĉi artikolo, pri tio pravas kani, vere ankaŭ post 10 tagoj en kio eblus savi ĝin aspektas same dubinda kiel komence. ThomasPusch (diskuto) 17:31, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi samkiel Thomas en Guglo trovis multaj unuopajn fotojn de belaj statuoj pri la artisto, sed ne trovis retejojn taŭgajn kiel referencoj. Tiel ĉi la teksto iru for. Aidas (diskuto) 21:38, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 7 septembro 2024 8:06
Artikolo
Cyclos (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Aŭtomate tradukita artikolo ege fuŝlingve. Fuŝa referencsistemo.
Uzanto
--kani (diskuto) 08:49, 31 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
per kvar kontraŭaj voĉoj kaj neniu pora ThomasPusch (diskuto) 00:01, 10 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Kompreneble la teksto estis tre lingve kaj teknike senespere fuŝa, la referencsistemo ankaŭ tute difektita, en tiu Kani plene pravis, sed la temo ŝajnas al mi inda je artikolo (tute ne fokusante pri la fuŝoj de la povra komenca teksto), kaj vidinte la fuŝaĵon mi pensis ke relative facile eblas levi la fuŝan tekston al bona nivelo de artikola ĝermo: jen mi jam riparis la bazajn fuŝojn, ekzemple riparis la referencsistemon. Tiel ĉi mi opinias la tekston jam je sufiĉa grado levita al kontentiga minimuma nivelo, ke laŭ mi eblas faligi la proponon de forigo. Kompreneble, la teksto videbligas ke ni ankoraŭ ne havas tekstojn pri "mikrofinanco" (d:Q926217), "komplementa valuto" (d:Q153564) kaj eĉ tute banale "punkto de vendo" (d:Q386147), sed tio ne estas kialo por neniigi la tekston. Mi havas impreson ke la temo povas esti bonvena ero en la temaro "ekonomio de evoluigantaj landoj", kiun mi opinias subteninda temaro. ThomasPusch (diskuto) 22:45, 31 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: nuna stato de ĉi artikolo estas ne brila, sed taŭga por resti en vikio. VladimirPF (diskuto) 13:34, 5 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Nun estas modesta artikola ĝermo, kiel multaj aliaj, sed nun la teksto estas lingve kaj teknike en ordo, la referencoj ankaŭ estas riparitaj, kaj vere la pravaj kritikoj de Kani estas forlaboritaj. Plenigi la 3 dezirindajn temojn je enhavo estos pli da peno... sed tio jam estas alia diskuto. Aidas (diskuto) 22:53, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
@Kani: Mi volus fermi la diskuton, sed mi pensus de kalkuli 3 voĉojn kontraŭajn al via pora propono estus maltaŭga resumo de la baloto - ĉiuj 3 konsentas ke vi pravis per via kritiko fine de aŭgusto! Ĉu vi eble volos revizii la juĝon de antaŭ 10 tagoj, tiel kiel la teksteto aspektas intertempe? ThomasPusch (diskuto) 22:58, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch: Nun mi opinias, ke la artikolo povas resti.--kani (diskuto) 23:05, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Rusoj en Inguŝio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Malneŭtrala artikolo, verkita laŭ la malaŭtoritataj fontoj. Por Por: forigo
Uzanto
--Fenikals (diskuto) 11:10, 31 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Forigo. Sensenca listo kun multegaj laŭraportaj unuopaj murdoj. Vikipedio ne estas vikio pri murdoj, eĉ malpli vikio selektive kolektanta aŭ mencianta murdojn de rusoj far nerusoj. Taylor 49 (diskuto) 13:34, 31 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi tute samopinias kun Taylor ke plenda listo kun multegaj laŭraportaj unuopaj murdoj sensencas en enciklopedio, aparte ne bonvenas listo en propaganda maniero akuze selektive kolektanta murdojn de unu etna grupo fare de anoj de alia etna grupo (egale kiuj estas la du etnaj grupoj). Sed se oni tute eltranĉas la plendan liston, kaj la plej nigrablankajn, plej retorikajn teksterojn, do ĉion ekde la frazokomenco "Komence de 2006 ĉeĉenaj teroristoj...", la supra parto jam aspektas multe pli balancita. Kaj baze mi pensas, ke la temo estas signifa mortiga interetna konflikto, kiel ankaŭ aliaj mortigaj interetnaj konfliktoj, kiuj tute havas artikolojn en vikipedio. Se eblas neŭtraligi la tekston, kaj la forpreno de la tuta suba parto jam estas signifa paŝo direkte al tio, tiam laŭ mi ĉiuj viktimoj de interetna teroro havas rajton je sama enciklopedia traktado kiel la jezidoj buĉitaj de la "Islama Ŝtato" kaj viktimoj de Boko Haram en Niĝerio kaj siriaj kaj ukrainaj civiluloj mortigitaj per bomboj el rusiaj militaviadiloj, sed ankaŭ israelaj kaj gazaaj civilaj viktimoj de agreso - kaj ankaŭ rusaj civiluloj en perforta interetna konflikto. Tial mi pledas pri kritika juĝo de la tranĉita supra parto de la teksto, kaj alvokas ankoraŭ pri serĉo ĉu vere nenio estas skribita pri la temo en alilingvaj vikipediaj branĉoj. Iel mi ne povas kredi tion. Tial provizore kontraŭ kontraŭ forigo de la tuta teksto kaj por kritika provo savi ĝin (vidu sube). Parolante pri viktimoj: la teksto Deporto de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj en Sovetunio ekde 1944 bone prilumas alian flankon de la temo, nome la historian etnan agreson kontraŭ inguŝoj. ThomasPusch (diskuto) 23:15, 31 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Deporto de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj en Sovetunio en 1944 estis ago de ŝtato kaj ne montras rilatojn inter inguŝoj kaj rusoj. Ve, Soveta Unio realigis multajn deportojn, sed neniam ĝi deklaris ilin ago de rusoj. Male de nuna politiko de Rusio, kiu aktive puŝas kontraŭ ukrainian politikon de nomo de rusa popolo. VladimirPF (diskuto) 13:26, 5 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Cetere, Vladimir, mi ne kondamnis "la rusojn" pri la malgajaj eventoj de ekde 1944, mi nur aludis "la historian etnan agreson kontraŭ inguŝoj". Ke la eventoj ekde 1944 estis "historia etna agreso" kontraŭ tiu grupo, kaj ke ĝi estis farita en la nomo de la totalisma Sovetunio, estas ekster diskuto. Kompreneble ĉiam atentindas diferencigi inter la historia "Sovetunio" kaj la historia "Rusia SFSR", kaj despli necesas distingi "Rusio"n ĝenerale, sed tio ne ĉiam facilas, pro la forta hegemonieco de rusoj en la malnova ŝtato sed ankaŭ pro la eksterlande sentita klopodo de la rusia registaro de la 21-a jarcento miksi simbolojn de Sovetunio kaj Rusio... ekzemple al ĉiu ekstreme malfacilas distingi instrumentajn versiojn de la ŝtata himno de Sovetunio (1944-1991) kaj de la Nacia Himno de la Rusia Federacio ekde 2000... Kaj Vikipedio kunagas en tiu mikso - komparu la dubindan ŝablonon {{naciaj himnoj de Rusio}}.ThomasPusch (diskuto) 13:09, 12 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Malforte por Malforte por: Tipa artikolo far RG72. Estas mirinde kiel dum tiom longa tempo en vikipedio kunlaboris persono tiom nekapabla ne nur verki artikolojn de politike neŭtrala vidpunkto, sed eĉ argumenti sen speciale elekti anekdotojn kiuj subtenas lian narativon. Pli ol ĉio, ekzisto de tiaj artikoloj pruvas, ke Esperanta vikipedio bezonas plialtigi normojn de neŭtraleco kaj de fidindeco de fontoj, kaj de enhavkontrolo, aparte por tiuj artikoloj, kiuj temas pri potence ne neŭtralaj temoj. La artikolo mem, laŭ mi, saveblas, se iu zorgas sufiĉe pri la temo por preskaŭ tute reverki ĝin. Kaj la saman kontrolon (kun rezulta forigo aŭ reverko) oni bezonos apliki al ĉiuj aliaj artikoloj, kiujn RG72 aŭ kreis, aŭ signife kreskigis. Tiaj artikoloj multegas, kaj la kontrolo postulos grandan laboron, kiu estus tute evitebla se oni dekomence estus haltigita lian aktivisman arbitran redaktadon.--Goren (diskuto) 12:28, 1 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Tiu ĉi forigpropono estas tipa ago de la iniciatinto, kies propraj kontribuioj estas ekstreme partiecaj kaj korektendaj se ni vere kreas la enciklopedion, ne propagandilon de certa ideologio, kiun, kio estas aparte rimarkinde, sekvas nur eta parto de la esperantistaro, preskaŭ sole el Eŭropo kaj Nordameriko, kio apenaŭ estas bona vojo por la enciklopedio en la Internacia Lingvo.

Nun mi transiras al la artikolo mem:

  1. En Inguŝio ne okazis, nek okazas interetna konflikto. Deportado de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj estis ordonita de kartvelo Stalin kaj plenumita de kartvelo Lavrentij Berija, surloke ĝin aranĝis NKVD-anoj, inter kiuj tradicie abundis ukrainoj kaj judoj. Nomi tion persekutado fare de la rusa popolo estas evidenta falsaĵo de la scienca vidpunkto. Tiukaze necesus diri ke atakoj islamistoj en Parizo kaj Bruselo estis parto de interetna konflikto de la francoj kaj araboj.
  2. Forigi la parton dediĉitan al la islamista teroro estas evidenta kaj hontinda cenzuro, ĉar temas ne pri anekdotojapartaj murdoj sed pri laŭplana, celkonscia teroro kontraŭ la rusoj, ukrainoj, koreoj kaj la aliaj ne-islamanoj, kion klare deklaris la teroristoj mem. Multaj amaskomunikiloj estas blokataj kaj cenzurataj nun tutmonde. Ĉu ni ne povus lasi sen cenzuro almenaŭ la Esperanto-enciklopedion?
  3. Aserto pri "manko de fontoj" estas ridinda, ĉar ĉiu fakto en la artikolo estas konfirmita de ligilo al la respektiva fonto. Eĉ pli ridinde estus aserti ke temas pri rusa propagando, ĉar preskaŭ ĉiuj ĉi fontoj estas listigitaj kiel "eksterlandaj agentoj" (ekz. Kavkazskij Uzel) aŭ rekte malpermesitaj (kiel la islamista "Kavkaz Centr"), do temas pri la fontoj kiujn la rusia registaro ne ŝatas kaj foje rekte subpremas. Ne indus kaŝi cenzuron per fantazioj pri "malneŭtraleco".

Resume: antaŭjare, kiam la samaj uloj lanĉis sian unuan kampanjon kontraŭ mi, malkaŝe dirinte ke ili celas silentigi la disidenton kies politika vidpunkto ne plaĉas al ili, mi avertis ke kaze de sukceso ili daŭrigos sian agreson ĝis ili komplete akaparos Vikipedion kaj transformos la enciklopedion je sia propagandilo. Nun ĉiuj vidas kiel tiu prognozo efektiviĝas. En 1933 Hitlero atakis la komunistojn kaj ne multaj defendis ilin, ĉar iliaj vidpunktoj estis konsiderataj ekstremismaj. Fine li subpremis ĉiujn germanojn kaj jardekon poste ili koste pagis sian stultecon. Ĉu la historio nenion instruas al la eŭropanoj? Plorinde. RG72 (diskuto) 05:28, 3 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi estas edukita en ruslingva vikio kaj mi certe scias, ke propono forigi artikolon devas esti apogata per faktoj kaj fontoj. Ve, en ĉi diskuto neniu prezentis faktojn. La artikolo havas bonan faktan bazon: estas uzataj diversaj fontoj inter kiuj estas kaj porŝtataj (Izvestija kaj aliaj), kontraŭŝtataj (Kaŭkazia Nodo) - kune ili formigas neŭtralecon.
Sed nek unu kontraŭulo de la teksto (do voĉdonoj por forigo de la teksto) prezentis eĉ unu fonton - kaj en tio mi vidas ian strangaĵon.
Mi denove vidas diskuton ne pri artikoloj, sed pri aŭtoro. Tamen nek unu partoprenanto prezentis faktajn mankojn de la artikolo. VladimirPF (diskuto) 13:14, 5 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi daŭre estas kontraŭ forigo de la teksto, kaj verdire ne eblas diri ke "mankas pliaj fontoj": Estas kompare multaj referencoj, kaj mi konsentas ke ili estas el por- kaj kontraŭŝtataj fontoj, do mi akceptas ke "kune ili formigas" ian "neŭtralecon". Ke senescepte ĉiuj estas en la rusa lingvo, probable estas pro la temo - kvankam ekzemple la citita retejo Kaŭkazia Nodo (Kavkazkij Uzel) en Moskvo laŭ la e-lingva artikolo teorie "kovras la regionon Kaŭkazio en la angla kaj la rusa", sed ĉi tie ŝajne tute ne en la angla. Kompreneble daŭre tre bonvenus alilingvaj vikipediaj tekstoj kaj alilingvaj eksteraj referencoj pri la temo, sed se ili neniel troveblas, restas iu dubinda demandosigno, sed ne pli - evidente la angla vikipedio kaj ankaŭ anglalingvaj retejoj ne kovras ĉiujn informojn. Mi opinias, tute subjektive, ke la longa listo de unuopaj mortigoj en la dua duono de la teksto estas ĵurnalisme pene legebla, tre neelegante verkita, kaj al leganto donas impreson, kiun mi en mia unua noto nomis "plenda listo". Tial mi ĵurnalisme ne kontentas pri la stilo aparte de la dua duono. Sed pri unuopaj mortigoj de senkulpaj civiluloj eventuale malfacilas verki pli elegante. Damne, ke neniel troveblis iu ajn alilingva referenco restas dubiga kritiko: mi daŭre ne povas kredi ke ne estas iu! ThomasPusch (diskuto) 19:25, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Klaras ke serĉatas ne-rusaj referencoj pri terorismo kontraŭ neislamanoj en Inguŝio inter 2006 kaj 2010, ne unuavice el la lastaj jaroj, kvankam la titolo "rusoj en Inguŝio" ne donas iun limigon de la jaroj 2006 kaj 2010. Miaj serĉoj inter okcidenteŭroplingvaj fontoj pri terorimo en Inguŝio inter 2006 kaj 2010 ne klare diferencigas inter terorismo de islamismaj grupoj kontraŭ civilaj rusoj kaj terorismo de ŝtataj milicoj kontraŭ civilaj inguŝoj, ekzemple la jena germanlingva raporto de junio 2010 (paĝoj 15-18 pri Inguŝio) de engaĝita kontraŭ-terorisma asocio provas balancigi ambaŭ terorismojn, sed poste, estante civitana iniciato, tamen aparte detaligas terorismon de ŝtataj milicoj kontraŭ civilaj inguŝoj. Kaj efektive probable tute ne sencas havi apartan vikipedian temon nur pri "terorismo kontraŭ neislamanoj en Inguŝio inter 2006 kaj 2010", dirante "se aliaj volas ili povas ankaŭ fari tekston pri terorismo de ŝtataj milicoj kontraŭ islamanoj en Inguŝio inter 2006 kaj 2010". Mi dirus ke pli larĝa teksto pri "Rusoj en Inguŝio" povus ankaŭ esti bonvena temo (la komencaj tri alineetoj fakte derektas al tiu temo), sed la nuna kompleta teksto klare ne estas tiom larĝa, kaj devus nomiĝi "terorismo kontraŭ neislamanoj en Inguŝio inter 2006 kaj 2010", aŭ eĉ "...kaj 2008". Mi scias ke en la hejmo de RG72 parolatas la hispana, kaj supozas ke li regetas ankaŭ iujn aliajn ne-rusajn lingvojn krom Esperanton. Mi alvokas al vi, Stanislavo, vere kontribui al la evoluo de la teksto, anstataŭ nur polemiki kontraŭ "viaj malamikoj", ĉar vere restas signifas duboj, kvankam la listigo de civilaj mortigoj inter 2006 kaj 2008 estas tre detala, kaj la listoj de korespondaj nur-rusaj referencoj ankaŭ - sed tiam la teksto almenaŭ devas alinomiĝi al titolo "terorismo kontraŭ neislamanoj en Inguŝio inter 2006 kaj 2008". ThomasPusch (diskuto) 20:15, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: La teksto vere ne konvinkas min, kaj mi ne miras ke tiu teksto ekzistas ne en la rusa, ne en la kartvela, armena, azera, aŭ en iuj ajn alia inter la vikipediaj lingvoj. Kvankam ĝi komenciĝas promesplene, la detala listo en la dua parto igas ĝin tro malvasta. Oni povas alinomiĝi ĝin al titolo "terorismo kontraŭ neislamanoj en Inguŝio inter 2006 kaj 2008", sed tio ne igas la kovratan temon pli vasta, nur klare vidigas la malvastecon. RG72 sendube parolas la rusan: vi provu iun tian tekston planti en Vikipedion de via denaska lingvo, kaj vi vidos ke se ĝi strukturiĝos simile kiel la nuna e-lingva teksto, ĝi ne konvinkis la rusajn vikipediajn kolegojn. Vere ne temas pri "cenzura batalo de la malamikoj". Vi faris multajn bonajn artikolojn, kiujn oni forte defendos kontraŭ redukto aŭ forigo, sed tiu ĉi artikolo en nuna formo ne konvinkas. Kaj la kompare alta kvanto de ruslingvaj referencoj de 2006 ĝis 2008 tute ne helpos igi ĝin pli konvinka. Aidas (diskuto) 21:35, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Bone bone, la flama pledo de Aidas kontraŭ la nuna teksto konvinkis min ŝanĝi mian voĉon de "provizore kontraŭ" forigo (de la tuta teksto) al Por Por: . Daŭre mi opinias ke la temo havu lokon en tiu ĉi vikipedio, ĝuste tial mi proponis kompromison en mia unua noto, mi ankaŭ tute subtenus pli klarigan titoligon "terorismo kontraŭ neislamanoj en Inguŝio", kvankam la teksto tiam plej bone ne limiĝu nur al inter 2006 kaj 2008. Sed tio ĉio nur eblus se la iniciatinto RG72 aŭskultus la kritikajn voĉojn kaj kunserĉus kompromisan redakton. Se tio ne eblas, ne estas bazo por vivteni la artikolon. Mi samopinias kun Aidas: RG72 provu instali la tekston en rusa traduko en la ruslingvan vikipedion, se ĝi tie konvinkas, ĝi jam estos pli polurita, kaj se ĝi ankoraŭ estos en 2-3 pliaj grandaj naciaj lingvoj, ankaŭ tie akceptita laŭ strukturo, ni povas rekonsideri ĝian meton ankaŭ ĉi tie, sed ankaŭ tiam nur se eblas diskuti pri ĝia enhavo kaj aspekto. Vere la nura kvanto de detalaj referencoj ne estas la sola kriterio de bona teksto - teksto devas esti entute ĵurnalisme konvinka laŭ strukturo. Mi malsamopinias pri la juĝo de Goren ke la teksto estus "tipa artikolo far RG72": mi estas firme konvinkita ke Stanislavo kapablas fari brilajn artikolojn, se li klopodas... ThomasPusch (diskuto) 12:42, 12 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Tio estas tipa diskuto en Vikipedio, nuntempe dominata de eŭropaj kontribuantoj, do forte influataj de okcidentaj amaskomunikiloj, kiuj ĉiam pli memorigas al mi tiujn el la malfrua Sovetunio. Mi ne miros se finfine la artikolo estos forigita aŭ forte cenzurita, ja tio okazas ĉiutage en la okcidentaj amaskomunikiloj, do la homoj alkutimiĝas ke ekzistas nur tre mallarĝa spaco ene de kiu eblas diskuto — ĉiuj opinioj ekster ĝi estas marĝenigataj kiel "ekstremismaj" aŭ rekte malpermesataj kiel "propagandaj, falsaj ktp".

Ioma klarigo rilate prezentitajn argumeentojn:

  1. Estus naive serĉi alilingvajn fontojn kiam temas pri aktuala vivo de Inguŝio — la plej eta respubliko de Rusio kun loĝantaro egala al triono de mia urbo. Ni estu realismaj kaj ne serĉu unukornulojn.
  2. En ĉiuj vikioj ekzistas artikoloj pri islama terorismo kaj ili ĉiuj enhavas listojn de viktimoj de la teroristoj. Mi neniam vidis ke iu nomis ilin "plendaj". Cetere eo-vikio jam montris sin malpli libera kaj pli influema al manipulado fare de fanatikuloj, do mi ne miras.
  3. Ne ekzistis "teroro de milicoj" kontraŭ inguŝoj. Ekiztsis islamista teroro, kiun la teroristoj mem malkaŝe deklaras la teroristoj, raportantaj pri siaj atakoj fiere, kaj kontraŭterorisma agado fare de la ŝtato — same kiel en Germanio, Francio, Usono ktp. Mi ripetu: ĉu operacoj de eŭropaj sekurecservoj sekvintaj post atakoj de islamistoj en Parizo kaj Bruselo estis "teroro de eŭropaj milicoj kontraŭ araboj"? Kaj, pardonon, necesas havi enorman fantazion por trovi rusajn policanojn en Inguŝio.

Unu hontinda kampanjo iniciita de la samaj fanatikuloj jam sukcesis en eo-Vikipedio (en la internacia Global Voices ili fiaskis). Ĉu vere Esperanto estas lingvo de paco, amikeco kaj interpopola interkompreniĝo? Hontinde. RG72 (diskuto) 15:40, 12 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Thabiso Rekhotso (alinome Lolli-Stic Beats SA)

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Thabiso Rekhotso (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Denove suspektinda artikolo pri juna artisto. Ĝi ekzistas en la angla, sed oni petas ties forigon; kurioze tie estas neniu rfernco. En Esperanto la anglalingvaj referencoj estas fuŝaj: la kvar unuaj referencoj ne ekzistas. En la kvina estas galerio de 30 afrikaj artistoj, neniu tiu ĉi. Ankaŭ la kvin ceteraj estas falsaj.
Uzanto
--kani (diskuto) 17:29, 2 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Komento Komento: En la anglalingva versio li mem kreis la artikolon, alia metis referencojn, kiujn aliaj forigis konstatinte, ke ii estas falsaj.--kani (diskuto) 17:37, 2 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĉar mi ne trovis alilingvajn versiojn kaj nur informojn, ke oni forigis la versiojn en la simpla angla, mi sufiĉe dubas pri la menciindeco. Tlustulimu (diskuto) 07:32, 4 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Post la forigo mi konstatis, ke anonimulo kreis en 00:38, 6 sep. 2024 hispanlingvan version en nia Vikipedio kiel Lolli-Stic Beats S.A Mi tuj forigis ĝin.--kani (diskuto) 19:25, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento:

Spamo, gantopupumado, fiuzo. Taylor 49 (diskuto) 17:20, 10 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Jammu Siltavuori

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 10 septembro 2024 8:00
Artikolo
Jammu Siltavuori (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
praktike samenhava al la teksto nomita Veikko Siltavuori oficiale forigita je 11:49, 4 feb. 2023
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 17:16, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
kun 5 poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa - la novaj voĉoj eĉ ne bezintintus ĉar oni jam en feb. 2023 decidis pri definitiva forigo ThomasPusch (diskuto) 05:52, 10 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi povus tujforigi la tekston, ĉar la diskuto jam okazis pri ĝi komence de 2023, sed tamen simbole metas ĝin tien ĉi, por dokumentigi la re-forigon... ThomasPusch (diskuto) 17:16, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: pro viaj donitaj kialoj. - Moldur (diskuto) 17:27, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Thomas Guibal (diskuto) 17:49, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 19:18, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: kaj aldonan noton, kiel en ĉiu kvaronjaro: tiu ĉi paĝo jam denove estas tro longa, tion probable aparte rimarkas tiuj kiuj vidas ĝin per saĝtelefono. Iu kun komputila aliro devos denove arkivigi la malnovajn partojn. Dankon!! --Aidas (diskuto) 21:17, 9 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite komenca fazo: mi reduktis la paĝon per arkivigo je triono, de 240 mil bitokoj al iom malpli ol 160. Kompreneble oni povus ankoraŭ multe pli arkivigi, sed mi nun ne havas plian tempon kaj la unua paŝo jam devus helpi al tiuj kiuj aparte baraktas pri grandaj paĝoj. ThomasPusch (diskuto) 07:14, 10 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite En dua fazo mi povis redukti la paĝon per arkivigo je plia triono, de 160 mil bitokoj al ĉirkaŭ 80 (kompreneble kontinue alvenas iuj novaj notetoj, do aŭtomate ĝi rekresketos). Tia paĝo devus esti tute komforta por ĉiuj kiuj vidas kaj redaktas ĝin per saĝtelefonoj. ThomasPusch (diskuto) 15:09, 11 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 20 septembro 2024 9:30
Artikolo
AlAgha Group (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝa ĝermeto kiu ŝajnas nur propaganda, kun kelkaj strangaĵoj. Ĝi ekzistas nur en sinda, minoritata vikio, kaj ekzistas nek en araba, nek en egipta, nek en angla. Oni diras, ke temas pri elektronika kompanio kaj fakte iu retejo kondukas al vendado de elektronikaĵoj, sed la nura foto ankaŭ en retejo estas de tute alitipa industrio. La kreinto metis ĝustan ligon en la artikolo pri la loĝloko Kenao. Mi pardonpetas pri mia suspektemo.
Uzanto
--kani (diskuto) 09:26, 13 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: tuja forigo. Jam multfoje forigita el multaj vikioj. Vasta gantopupumado.
Taylor 49 (diskuto) 21:17, 13 sep. 2024 (UTC)[Respondi]