István Ányos
Etoso
István Ányos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de marto 1881 en Nagyesztergár |
Morto | 21-an de aŭgusto 1919 (38-jaraĝa) en Badacsony |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd Universitatea Babeș-Bolyai |
Okupo | |
Okupo | terposedanto advokato verkisto de nefikcio |
István Ányos [iŝtvAn Anjoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ányos István estis hungara terposedanto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis fajszi [fajsi] kaj vámosi [vAmoŝi].
István Ányos[1] naskiĝis la 19-an de marto 1881 en Nagyesztergár, li mortis la 21-an de aŭgusto 1919 en Badacsony.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Ányos frekventis gimnaziojn en Veszprém (urbo) kaj Kalocsa, poste li studis en Budapeŝto kaj Kolozsvár inter 1899–1903. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1903, filozofian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1907, sed li studis ankaŭ en Lepsiko, Berlino kaj Parizo. Post siaj studoj li administris siajn bienojn kaj skribis jurajn kaj filozofiajn studojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az okviszony ismerettana. (1906)
- A filozófia és a pozitív tudományok viszonya a XX. század első évtizedében. (1910)
- A legújabb kor értékelméleti törekvései. (1912)
- Instrumentális felfogások a modern tudományelméletben. (1914)