Béla Eberling
Etoso
Béla Eberling | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1881 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de majo 1954 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1903) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Béla Eberling, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Eberling Béla József estis hungara arkitekto. Lia familia nomo ŝanĝiĝis al Budaváry [budavAri] en 1938.
Béla Eberling[1] naskiĝis la 19-an de septembro 1881 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de majo 1954 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Eberling akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1903. Lia bofrato estis Lajos Schodits, kun kiu li projektis aron da secesiaj konstruaĵoj. En 1913 li geedziĝis. Depost la 1-a mondmilito li laboris eksterlande, iom poste li havis postenon en la ministerio.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Tranoktejo-hotelo (1911-1912)
- Policejo de Kispest
- Hotelo Esplanade
- Domo en Kolonio Wekerle
-
Tranoktejo-hotelo
-
Policejo de Kispest
-
Hotelo Esplanade
-
Domo en Kolonio Wekerle
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabuleto en Budapeŝto