Chico Alencar
Chico Alencar | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | la 19-a de oktobro 1949 en Rio-de-Ĵanejro (subŝtato), Rio-de-Ĵanejro (urbo) | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Federacia Universitato Fluminense vd | ||||
Partio | Partio Socialismo kaj Libereco (PSOL) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto politikisto vd | ||||
Aktiva en | Braziljo vd | ||||
| |||||
En TTT | http://www.chicoalencar.com.br/ | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Francisco Rodrigues de Alencar Filho (naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro, la 19-an de oktobro 1949), pli konata kiel Chico Alencar estas brazila historiisto kaj politikisto.
Nuntempe li estas federacia deputito de la Partio Socialismo kaj Libereco (PSOL) de Rio-de-Ĵanejro (subŝtato) en sia tria sinsekva mandato (2003–2006, 2007–2010 e 2011–2014). Li estas membro de la komisiono pri homaj rajtoj kaj de la konsilantaro pri etiko de la deputitaro, kaj vic-gvidanto de sia partio en la deputitaro.
Li diplomiĝis pri historio en la Federacia Universitato Fluminense, kaj estis profesoro pri tiu temo en bazlernejoj kaj mezlernejoj de Rio-de-Ĵanejro, kaj en publikaj kaj en privataj lernejoj. Li magistriĝis pri edukado en la Fondaĵo Getúlio Vargas pri la movado de Asocioj de Loĝantoj de Rio-de-Ĵanejro, kaj li estis unu el la ĉefaj gvidantoj de tiu movado en la komenco de la 1980-a jardeko.
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]Li estis fondinto kaj prezidanto de Asocio de Loĝantoj de la Placo Sáenz Peña (AMOAPRA), kaj ankaŭ direktoro kaj prezidanto de Federacio de la Asocioj de Loĝantoj de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro (FAMERJ). Per la Partio de la Laboristoj (PT), li estis urba konsilanto en la urbo Rio-de-Ĵanejro dum du mandatoj: 1989–1992 kaj 1993–1996.
En 1996, li kandidatiĝis je urbestro kaj finiĝis en la 3-a loko, surpriza rezulto en tiu tempo. Malgraŭ la bojkoto de la nacia direktoraro de la partio, li akiris 642 mil voĉdonojn, kaj ne atingis la duan etapon pro nur 1,5%. Poste, li estis elektita kiel subŝtata deputito por la periodo 1999–2002, la tria loko je nombro de voĉdonoj. En 2003, Chico komencis sian unuan mandaton kiel federacia deputito, ankoraŭ en Partio de la Laboristoj (PT), kaj havis la plej grandan nombron da voĉdonoj en tiu partio.
En 2005, Chico eliris el Partio de la Laboristoj (PT). En sia nova partio Partio Socialismo kaj Libereco (PSOL), li estis reelektita je federacia deputito kaj en 2010 li estis elektita por sia tria mandato. En 2012, li partoprenis en la komisiono pri edukado kie oni traktis ĉu oni metu Esperanton kiel nedevigan lingvon en brazilaj mezlernejoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2012-04-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Paĝo en la retejo de deputitaro