Gers
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/49/Gers_banner.jpg/775px-Gers_banner.jpg)
Gers | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
![]() | |
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Okcitanio |
Numero | 32 |
Prefektejo | Auch/Aush |
Subprefektejoj | Condom/Condòm Mirande/Miranda |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Philippe Dupouy (ekde 2021) |
Prefekto | Laurent Carrié (ekde aŭgusto 2023) |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 192 437 (2021) |
Areo | 6 257 km² |
Loĝdenso | 31 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 25 |
Komunumoj | 462 |
Gers, jen france, prononco [ʒɛʁ(s)], do [ĴER aŭ ĴERS], same skribita okcitane, estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi sekvas la malnovajn limojn de la provinco Armagnac. Ĝi etendiĝas sur 6 257 km2 kaj havis 190 276 loĝantojn en 2013[1]. Ĝia ĉefurbo estas Auch [oŝ], jen france, okcitane Aush. La departemento enhavas 462 komunumojn. En Esperanto proponatas la nomo Ĝersio por la departemento kaj Auĉo por la ĉefurbo.[2]
Gers estas agrikultura departemento (cerealoj) kie larĝaj valoj kaj malaltaj montetoj formas la pejzaĝon. La plejparto de tiuj valoj etendiĝas norde-suden.
Gers estas ankaŭ granda gastronomia departemento en Francio, aparte fama pro siaj specialaĵoj el anasaĵo: confit kaj grashepataĵo.
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Personaĵoj
[redakti | redakti fonton]El Gers interalie devenis la origina historia militisto D'Artagnan, kiu inspiris la francan verkiston Alexandre Dumas al samnoma ĉefrolo en la mondfama romano La tri musketeroj (france Les Trois Mousquetaires).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3b/The_Gers_France_summer.jpg/220px-The_Gers_France_summer.jpg)
Notoj kaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insee. Chiffres clés : Département du Gers (32) (france). Alirita 8-an de septembro 2013.
- ↑ Laŭ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio de la franclingva SAT-Amikaro, arkivigita laŭ stato de julio 2021
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Prefektejo de Gers
- france Departementa konsilio de Gers Arkivigite je 2011-04-27 per la retarkivo Wayback Machine