Saltu al enhavo

Korbopilko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korbopilko
Tripoenta ĵeto dum la finalo de la Eŭropa ĉampionado de virinoj en 2005
speco de sporto • olimpika sporto
pilkosportoteama sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Olimpia turniro 1936(Viroj), 1976(Virinoj)
Monda Ĉampionado 1950(Viroj), 1953(Virinoj)
Internacia federacio
Nomo: Internacia Federacio de Korbopilkado (FIBA)
Fondita: 1932
Rilataj paĝoj
Kategorio:Korbopilkado
vdr

KorbopilkoKorbopilkado (sporto foje nomita "basketbalo" pro la angla termino basketball) estas pilka sporto inter du teamoj de po 5 ludantoj. Ĝi estas unu el la plej popularaj sportoj de la mondo, precipe en Usono, sed ankaŭ en la suda kaj orienta Eŭropo.

Eltrovo de korbopilkado

[redakti | redakti fonton]

Korbopilkado estas unu el la malmultaj sportoj, kiuj estis eltrovitaj de individuo. La kanada kuracisto kaj pedagogo James Naismith eltrovis la pilkoludon en la jaro 1891 en Springfield (Masaĉuseco) kiel hala sporto por siaj studantoj. James Naismith rimarkis ke la batalintenco de aliaj pilkosportoj estiĝas ĉar la tuta ludado okazas en la sama nivelo (kiel ekzemple ĉe usona piedpilkado).

Li serĉis malpli batalan sporton kun malgranda vundiĝorisko por aktivigi la 18 studantojn de la klaso dumvintre. Tial li metis la korbojn (angle baskets) en alian nivelon ol la ludantoj. La domprizorganto Pop Stabbins fiksis tiam persikokorbojn ĉe la 10 futojn altaj balkonoj de la YMCA en Springfield. La tiam hazarde fiksita alto de la korboj (3,05 metroj) estas ĝis nun internacie valida. Por malhelpi, ke spektantoj de la galerio influu la ĵetojn al la korboj, oni metis bretojn malantaŭ ilin. La lerneja sekretariino Lyons helpis al Naismith starigi la 13 bazajn regulojn, kiuj validas preskaŭ neŝanĝitaj ĝis nun.

La 20-an de januaro 1892 okazis en Springfield la unua oficiala korbopilkomatĉo. Ene de la du duonoj de la matĉo kun paŭzo de 5 minutoj kutime okazis nur unu golo. Malgraŭ tia malalta golnombro la ludo baldaŭ disvastiĝis tra Usono.

Jam en la sekva jaro enkondukiĝis virina korbopilkado ĉe la Smith College en Northampton, Masaĉuseco. Senda Berenson Abbott multe influis la tiaman virinan korbopilkadon, adaptante la regulojn de James Naismith.[1]. La 22-an de marto 1893 okazis la unua korbopilkado de virinoj ĉe la Smith College. Senda Berenson publikigis poste gazeton aparte por virina korbopilkado.

Reguloj de James Naismith

[redakti | redakti fonton]

James Naismith establis aron de 13 bazaj reguloj por la ĵus naskita sporto:[2][3]

James Naismith, inventinto de la korbopilko, kun pilko kaj dekomenca korbo.
  1. La pilkon oni rajtas lanĉi ajndirekte, per unu aŭ du manoj.
  2. La pilkon oni rajtas frapi ajndirekte, per unu aŭ du manoj (sed neniam per fermitaj pugno aŭ mano).
  3. La ludantoj ne rajtas kuri kunportante la pilkon. Ili rajtos pasigi ĝin eĉ de alia loko disde tiu en kiu li prenis ĝin; oni permesos relativan toleremon al ludanto kiu dumkure ricevas la pilkon kaj devas halti.
  4. La pilkon oni ne rajtas porti per ambaŭ manoj aŭ inter ili. Oni ne rajtas ankaŭ uzi brakojn aŭ korpon por elteni la pilkon ajnaokaze.
  5. Estas malpermesite ataki per la ŝultro kontraŭ kontraŭulo, kaj ankaŭ treni, puŝi, krurfalĉi aŭ frapi iel ajn la kontraŭulon. Ajnan malobeon al tiu regulo fare de ajna ludanto oni konsideros faŭlon kaj okaze de ripeto, la faŭlinton oni eliminos ĝis atingo de nova korbenmeto. Se la intenco frapi estas evidenta, la ludanto estos elimita por la cetero de la matĉo kaj ne povos esti anstataŭita.
  6. Frapi per pugno la pilkon estas faŭlo, kiel malobeo de la reguloj 2a kaj 4a, kaj oni punos tion same kiel ĉe la regulo 5a.
  7. Se ajna el la teamoj faras tri sinsekvajn personajn faŭlojn, oni kalkulos unu korbenmeton por la kontraŭa teamo (sinsekvon oni komprenos tiel ke dum tiu tempo la kontraŭanto ne faris faŭlon).
  8. Oni kalkulos korbenmeton kiam la pilkon oni lanĉis, frapis aŭ polmofrapis el la planko ĝis la korbo kaj ĝi restu ene de la korbo; la defendantoj neniam rajtas tŭsi la pilkon malfaciligante la korbenmeton. Se la pilko restas korboborde kaj ne eniras kaj kontraŭanto movas la korbon, oni kalkulos tion kiel poenton.
  9. Se la pilko eliras el la ludejo, ĝi revenos ĉi tien. La unua persono, kiu tuŝu ĝin, lanĉos ĝin al la ludejo. Okaze de diskuto, la (helpo) arbitracianto estros salton inter du kontraŭuloj. Tiu kiu ludigas la pilkon disponos de kvin sekundoj por fari ĝin; se li retenas la pilkon pli longe, la pilko venos al la kontraŭa teamo. Se ajna el la teamoj insistas prokrastigi la ludadon, la help-arbitracianto indikos faŭlon.
  10. La help-arbitracianto estos la juĝisto kiu notos la personajn faŭlojn kaj avertos la ĉefan arbitracianton kiam oni faros tri sinsekvajn faŭlojn. Li povos elimini la ludantojn laŭ la regulo 5a.
  11. La ĉefa arbitracianto juĝos tion kio rilatas al la pilko kaj determinos ĉu ĝi estas en ludo aŭ for, al kiu teamo ĝi apartenas, kaj regos la kontrolon de la tempo. Li decidos kiam oni atingos poenton kaj kalkulos la korbenmetojn kaj plenumos la kutimajn devojn de arbitracianto.
  12. La matĉo konsistos de du partoj de 15 minutoj, kun 5 minutoj por ripozo inter ambaŭ.
  13. La teamo kiu atingos plej grandan nombron de korbenmetoj en tiu tempo estos deklarita venkinto. Okaze de egaleco, se la kapitanoj interkonsentas prie, la matĉo povos plui ĝis atingo de unu korbenmeto.

Universitata korbopilkado

[redakti | redakti fonton]
Teamo de la Universitato de Kansaso en 1899, kun sia trejnisto James Naismith en la supra vico dekstre.

Jam baldaŭ post la eltrovo de korbopilkado en la jaro 1891, tiu sporto disvastiĝis ĉe universitatoj en Usono. La unua korbopilkomatĉo inter du universitataj teamoj okazis la 8-an de aprilo 1893 en Beaver Falls (Pensilvanio). La Geneva College gajnis kontraŭ la New Brighton YMCA.[4] En la unuaj korbopilkomatĉoj ludis sep aŭ naŭ ludantoj en ĉiu teamo. La 18-an de januaro 1896 okazis la unua matĉo laŭ la nuntempa sistemo de nur kvin ludantoj en Iowa City. La Universitato de Ĉikago gajnis la matĉon per 15:12 poentoj kontraŭ la Universitato de Iovao. En la sekvaj jaroj universitata korbopilkado iĝis pli kaj pli populara ene de Usono. La plej prestiĝaj universitatoj, kiel la Universitato Kolumbio, kaj aliaj universitatoj subtenis siajn teamojn. Pro la granda nombro de universitataj teamoj fondiĝis en la jaro 1906 la organizaĵo National Collegiate Athletic Association (NCAA) en Ĉikago.

La YMCA ludis gravan rolon en la etendo de la korbopilko en Usono kaj Kanado, sed ankaŭ en la cetero de la mondo. La unua matĉo en Eŭropo okazis en Parizo en 1893.[5] Ĉirkaŭ tiu epoko la asocio organizis matĉojn ankaŭ en Tjanĝino, (Ĉinio),[6]​ en Hindio, en Japanio kaj en Persio.[7]

Pri organizaj asocioj, en 1897, la Amatora Atletika Unio ekkontrolis la administradon de korbopilko el la YMCA. En 1901, nombraj universitatoj ekfinancid la matĉojn kaj en 1905, la reprezentantoj de dek kvin universitatoj kreis la Komitaton por la Regularo de Korbopilko. Samjare, je sugesto de la usona prezidanto mem Theodore Roosevelt, oni formis la Intercollegiate Athletic Association, kiu absorbis la Komitaton en 1909 kaj iĝis en 1910 la NCAA, nome la ĉefa usona federacio de universitataj sportoj.[8]

Tuj antaŭ la komenco de la Unua Mondmilito, la NCAA kaj la Amateur Athletic Union kverelis por ekhavi la kontrolon de la regulro. Ekde la eniro de Usono en la milito, nome en 1917, la Armitaj Fortoj de Usono kontribuis al la etendo de la korbopilko en Eŭropon, ĉefe pere de grava ĉeesto de trejnistoj de tiu sporto apud la trupoj. Naismith mem pasigis du jarojn en Francio kun la YMCA en tiu epoko.[9]

La unua publika NCAA-turniro de viroj okazis antaŭ 5 500 spektantoj en la jaro 1939 en Evanston (Ilinojso). La Universitato de Oregono venkis la teamon de la Ŝtata Universitato de Ohio en la fina matĉo per 46:33.

Ankaŭ virina korbopilkado disvastiĝis tre frue ĉe universitatoj. En la jaro 1926 la Amateur Athletic Union organizis la unuan korbopilkoturniron por virinoj. De tiam okazas ĉiujare NAIA-turniroj por virinoj. En la 1930-aj jaroj organiziĝis ankaŭ korbopilkoturniroj inter virinoj kaj viroj. Oni tamen ĉiam uzis la regulojn por viroj.

En la jaroj 1948 ĝis 1951 universitata korbopilkado perdis popularecon pro multaj manipul-skandaloj (pro Match fixing), en kiuj enmiksiĝis profesiaj teamoj.

Unuaj famaj teamoj kaj profesiaj ligoj en Usono

[redakti | redakti fonton]
La Buffalo Germans, gajnintoj de la tutamerika turniro en la jaro 1901.

La unua profesia matĉo okazis en 1896, en Trenton, kaj en 1898 oni fondis la unuan profesian ligon, nomitan National Basketball League (distingendan disde alia ligo samnoma, sed fondita post jaroj: nome la National Basketball League, funkcianta inter 1937 kaj 1949). Tiu unua ligo estis formita de ses teamoj. La unuaj ĉampionoj estis Trenton Nationals, sekvitaj de New York Wanderers, Bristol Pile Drivers kaj Camden Electrics. Tiu ligo daŭris ĝis 1904. Dum la sekvaj jaroj organiziĝis aliaj ligoj de regiona nivelo.[10][11] En tiu epoko oni ne respektis la originan spiriton de la ludo kaj tiu iĝis ofte perforta, ne nur fare de la ludantoj, sed ankaŭ de la spektantoj.[11]

En tiu epoko oni ludis komence per pilkoj, kiuj similas la nuntempajn volejbal-pilkojn. Ĉar tiam validis ankoraŭ la regulo, ke pilko atingita lokon ekster la ludareo apartenos al tiu teamo, kiu unue atingis ĝin, ludantoj ofte saltis, senatente pri la spektantoj sur ties benkoj. Por ke la pilko ne povu atingi la spektantaron oni unue ĉirkaŭis la ludejon per maŝa barilo. Tiaj korbopilko-kaĝoj donis la anglan kromnomon cage game, tio estas kaĝoludo. Kiel malagrable estis ludi en tiuj kaĝoj priskribis Barney Sedran, teamano de la New York Whirlwinds: „La plej multaj inter ni daŭre havis tranĉvundojn, kaj la kampo estis kovrita de sango.“[12]

Komence de la 20-a jarcento estiĝis du famaj teamoj, kiuj troviĝis poste en la Basketball Hall of Fame. La Buffalo Germans estis inter la plej fortaj teamoj de la YMCA. En la jaro 1904 la Germans manifestaciis ĉe la 3-a somera Olimpiko en St. Louis, ĉar korbopilkado ne estis oficiale agnoskita de la IOK. Krom la Germans, la Original Celtics estis unu el la plej influaj teamoj. En la 1920-aj jaroj anstataŭis la teamon de la Germans kaj la Celtics aliaj teamoj kiel la New York Renaissance aŭ la Cleveland Rosenblums.

Harlem Globetrotters, kun la posedanto Abe Saperstein (dekstre) kaj teamsekretario W. S. Welch (maldekstre) en 1950.

La ĉefaj profesiaj ligoj aperis ekde la 1920-aj jaroj: nome la Metropolitan Basketball League aperis en 1921, kaj la American Basketball League en 1925. Krome en 1922 oni fondis la teamon de la Rens de Dayton, komponita ekskluzive de afrikusonanoj.[13] Iliaj ĉefaj rivaloj estis Original Celtics, konataj kiel la patroj de la korbopilko kaj prezentitaj kiel la tutmondaj ĉampionoj de la fako.[14] Kiel la Harlem Globetrotters, kreitaj en 1926, la Celtics organizis turnirojn tra la tuta lando kiel spektaklo de cirko kaj dominis la sporton de la korbopilko en Usono inter 1922 kaj 1928, kiam ili dissolviĝis.

En la jaro 1925 enkondukiĝis la American Basketball League (mallonge: ABL), kiu ŝanĝis la korbopilkadon en kelkaj manieroj. Tiel oni ĉesis konstrui kaĝojn el dratoj kaj anstataŭis ilin per ŝnuroj. Ankaŭ la dorsa breto (angle back-board) malantaŭ la korboj estis oficialigita.

La universitata korbopilko ekinteresiĝis je tutlanda nivelo per la tri diviziaj turniroj de la National Collegiate Athletic Association (NCAA), en kiu partoprenas totalo de 1 066 universitataj teamoj, el kiuj la plej grava kaj la plej antikva (funkcias ekde 1939) estas tiu de la Divizio I (en angla, NCAA Men's Division I Basketball Championship), formita de la 68 plej bonaj universitataj teamoj de la lando klasigitaj en ties respektivaj konferencoj. Oni ludas per formato de rekta elimino okazanta ĉiun printempon en Usono. La turniron kreis la Nacia Asocio de Trejnistoj de Korbopilko kaj estis ideo de la trejnisto de la Universitato de Kansaso nome Phog Allen.[15][16]​ Oni ludas plejgrandparte en marto, pro kio ĝi estas neformale konata kiel la "marta frenezeco", nomita ankaŭ la "Granda Balo" ĉar plej ofte estas la plej bonaj de ĉiu universitata konferecno en la fina etapo. La turniro, kaj ĉefe la landaj duonfinaloj kaj finalo (Final Four), iĝis unu de la sportaj eventoj plej atentitaj en la ladno, kun totala plenpleno en la stadionoj kaj ludejoj en kiuj oni ludas la matĉojn kaj ankaŭ de spektantaro kiam oni elsendas ilin per televido al la tuta lando, kaj plej bonkvalita ludado je nivelo simila al tiu de profesiuloj spite la fakton, ke temas pri amatoraj. Alia universitata sportorganizaĵo estas la National Association of Intercollegiate Athletics (NAIA), kies korbopilka turniro aĝas el 1937; tiun ludas nur 32 teamoj en unusola semajno, estante pli malgranda organizaĵo kaj malpli populara ol la NCAA.

Jerry West en 1961.

La 6an de junio 1946 oni kreis la Basketball Association of America (Nordamerika Asocio de Korbopilko), konata laŭ la mallongigo BAA. En la unua matĉo batalis la teamo Toronto Huskies ludante hejme kontraŭ la New York Knicks.[17] Post tri sezonoj, en 1949, la ligo fuziiiĝis kun la National Basketball League fondita en 1937 por formi la National Basketball Association (NBA). En la 1950-aj jaroj aperis la unuaj steluloj de tiu ĉi sporto, kiel George Mikan kaj Bob Cousy. La Lakers de Mineapolo, kiuj instaliĝis en Los-Anĝeleso en 1960 kaj iĝis Los Angeles Lakers, kaj la Boston Celtics dominis en la NBA pere de dekses venkoj inter ambaŭ, inter 1949 kaj 1970, plus dek matĉoj en la finalo inter 1959 kaj 1987.

En la 1960-aj jaroj famiĝis legendaj ludistoj: la pafgardisto de la Lakers nome Jerry West; la poentgardisto Oscar Robertson; la centrulo de la Celtics Bill Russell, dekunufoje ĉampiono de la NBA kiu revoluciis la praktikon de la defendo;[18] kaj Wilt Chamberlain, kiu retenas kelkajn jardekojn poste kelkajn rekordojn de la NBA.[19] La 2an de marto 1962, li sola atingis 100 poentojn dum matĉo inter la Warriors de Filadelfio kaj la Knicks de Novjorko.[19]

En 1967, oni kreis la American Basketball Association kiel rivalo de la NBA, kiu estis atinginta grandan popularecon.[20] La nova ligo tuj interesigis la publikon per sia propono de nova ludostilo kaj diferencaj reguloj; ĝi enkondukis trikoloran pilkon —rugza, blanka kaj blua—, pli agreseman kaj spektaklan ludadon kaj la trioblan poenton. Julius Erving estis la plej fama ludisto, pere de aera ludostilo en kiu saltoj kaj ludado super la tabulo estis tiom gravaj kiom la korbenmetoj. Tamen, nesufiĉaj enspezoj kaj iompostioma dekadenco de la ligo rezultis en ties absorbo fare de la NBA; ties kvar plej bonaj teamoj — nome la Nets de Novjorko, la Nuggets de Denver, la Pacers de Indianao kaj la Spurs de San Antonio— aliĝis al la NBA, kiu konservis kelkajn el iliaj elementoj kiel la triobla poento.[20]​​ Ekde 1970, la NBA estas sendube la plej grava ligo, laŭ populareco, buĝeto kajj ludnivelo.[21]

En 1996 oni kreis la porvirinan Womens National Basketball Association kies unua ĉampiono estas la Houston Comets.

En Eŭropo kaj internaciaj konkurencoj

[redakti | redakti fonton]
Dos equipos disputan un partido de baloncesto
Matĉo inter Usono kaj Francio en la Interaliancanaj Ludoj de 1919.

Tuj post sia kreado, la korbopilko etendiĝis iom post iom ekster Usono kaj Kanado kaj alvenis al Eŭropo, kie ĝi rapide enradikiĝis. En 1909, okazis la unua internacia matĉo de korbopilko inter Majak de Sankt-Peterburgo kaj usona teamo de YMCA.[22] La unua grava eŭropa evento okazis en 1919 en Joinville-le-Pont dum la Interaliancanaj Ludoj en kiuj partoprenis la aliancaj landoj de la Unua Mondmilito. La usona teamo, estrita de Marty Friedman, venkis kontraŭ Francio en la finalo.[23] En 1928, la korbopilko estis montrosporto en la Somera Olimpiko 1928 de Amsterdamo.

En la 18a de junio 1932, oni fondis la Internacian Federacion de Amatora Korbopilko (FIBA, laŭ franclingva mallongigo), kun sidejo en Ĝenevo. La unuaj landaj membroj estis Argentino, Ĉeĥoslovakio, Grekio, Italio, Latvio, Portugalio, Rumanio kaj Svisio.[24] Origine, tiu federacio kontrolis nur teamojn de amatoraj ludistoj kaj ludis fundamentan rolon por la enmeto de la korbopilko en la programon de la Somera Olimpiko 1936 de Berlino, en kiu oni ludis la matĉojn sur subĉiela tera ludejo. La teamo de Usono ricevis la unuan olimpikan titolon venkinte la kanadan teamon en la finalo.

Argentina korbopilka teamo en 1950, unua tutmonda ĉampiono de korbopilko.

La unua tutmonda ĉampioneco de korbopilko okazis en Argentino en 1950[25] kaj vekis en ĝi la gastiganta teamo, kiu surprizis la eksterlandajn observantojn. Tri jarojn poste, okazis la unua tutmonda ĉampioneco de porvirina korbopilko en Santiago de Chile. La porvirina korbopilko iĝis olimpika sporto en 1976, en la Somera Olimpiko 1976 de Montrealo.[26]

Olimpika sporto

[redakti | redakti fonton]

Ekde Somera Olimpiko 1936, korbopilko estas parto de la Olimpikoj.

En la Somera Olimpiko 1992 de Barcelono la konkurenco malfermiĝis por la unua fojo al la partopreno de la profesiaj ludistoj de la NBA, pro kio venis al la Olimpiko unu de la plej povegaj teamoj de la historio de tiu ĉi sporto, konata populare per la kromnomo Dream Team [drimTIM] (revoteamo), en kiu kuniĝis ludistoj tiom eksterordinaraj kiel Michael Jordan, Magic Johnson kaj Larry Bird.

Celo de la ludo estas ĵeto de la ĉ. 600 g (virinoj: 540 g) peza pilko en la kontraŭflankan korbon, kiu pendas en alto de 3,05 metroj.

La korbomatĉo ludatas en 4 kvaronoj kun paŭzoj de 12 minutoj en Usono, aŭ 10 min. alilande. Se la ludo estas nedecida fine de la kvara kvarono, okazas 5-minutaj plilongigoj ĝis venko de iu teamo.

korbopilka ludokampo

Oni akiras 2 poentojn je sukcesa korboĵeto kaj 3 poentojn, se tiu ĵeto okazas malantaŭ la tri-poenta linio (6,25 m) (tio estas, la ĵeton faras ludanto, kiu en tempo de la ĵeto staras aŭ eksaltis malantaŭ tiu linio). Okaze de faŭlo ĉe ĵetoprovo al korbo, la faŭlita ludanto ricevas eblon por liberaj ĵetoj tiomfoje, kiom da poentoj li akirintus. Se la pilko – spite al la faŭlo – atingas sukcese la korbon, oni kalkulas la poentojn kaj la faŭlita ludanto ricevas bonuse liberan ĵeton. Unu sukcesa libera ĵeto validas ĉiam unu poenton.

Oni distingas ĉe faŭlo personan, teknikan, nesportan kaj ekskludan faŭlojn.

  • persona faŭlo: se puŝo, ekŝoveto, firmteno kaj similaj
  • nesporta faŭlo: se oni malebligas defendon de la pilko, la judĝisto povas decidi pri nesporta faŭlo, donanta 2 liberajn ĵetojn por la faŭlita ludanto.
  • teknika faŭlo: ofendoj, maldecaj rimarkoj kaj mansignoj, longa pendo deringe post „trempo”; ĉi-okaze ne okazas korpa kontakto inter la ludantoj.
  • ekskluda faŭlo: ĉiu intence nesporta konduto de ludantoj, rezerva ludanto, trejnisto, asistanto kaj akompananto. Tiukaze oni ekskludas la ludantojn ĝi fino de la ludo.

La puno de la faŭlo dependas de tio, kia faŭlo okazis: ĉu dum korboĵeto aŭ ne, ĉu la teama faŭla limo estas atingata aŭ ne. La teama faŭla limo (teamfaŭlo) signifas, ke la teamo atingis ene de unu kvarono 4 faŭlojn, tiel la kontraŭa teamo ricevas post la 5-a faŭlo 2 liberajn ĵetojn.

  • Puno de la persona faŭlo:
    • Faŭlo ne dum korboĵeta moviĝo: Enĵeto de la kontraŭula teamo
    • Faŭlo ne dum korboĵeta moviĝo, post atingo de la teama faŭla limo: liberaj ĵetoj
    • Faŭlo dum korboĵeta moviĝo: liberaj ĵetoj
    • Faŭlo dum korboĵeta moviĝo, post atingo de la teama faŭla limo: liberaj ĵetoj
    • Faŭlo dum sukcesa korboĵeto: la poentoj validas kaj bonuse libera ĵeto
    • Faŭlo ĉe 3-poenta ĵetoprovo: tri liberaj ĵetoj
    • Faŭlo dum sukcesa 3-poenta korboĵeto: la poento validas kaj bonuse libera ĵeto
  • Puno de nesporta faŭlo:
    • Faŭlo ne dum korboĵeta moviĝo: 2 liberaj ĵetoj plus enĵeto ĉe mezlinio
    • Faŭlo dum korboĵeta moviĝo: liberaj ĵetoj plus enĵeto ĉe mezlinio
    • Faŭlo dum sukcesa korboĵeto: libera ĵeto plus enĵeto ĉe mezlinio
  • Puno de ekskluda faŭlo:

Kiel ĉe nesporta faŭlo. Krom tio, la pekanto devas forlasi la ludkampon aŭ la halon kaj iri al la vestiĝejo.

  • Puno de teknika faŭlo:
    • Antaŭ ludo: 2 liberaj ĵetoj rekte antaŭ la malferma altpilko
    • Dum la ludo: 2 liberaj ĵetoj plus enĵeto ĉe mezlinio

Paŝeraro

  • kuro kun pilko
  • salto kun pilko kaj reveno surteren kun pilko (ĝenerale 3 kontaktoj inter piedoj kaj grundo estas paŝeraro, se oni gardas dumtempe pilkon)

Ne estas paŝeraro:

  • 2 paŝoj, se la ludanto dum la moviĝo prenas la pilkon kaj provas ĵeti ĝin korben.
  • unu piedo surgrunde kaj turniĝo helpe de la alia piedo (kun pilko enmane) ĉirkaŭ la akso. Tiam oni ne rajtas ŝanĝi la fikspiedon. Fikspiedo estas tiu piedo, kiu atingas unue la grundon ĉe halto.

Se oni prenas la pilkon post driblo per ambaŭ manoj, oni ne rajtas denove dribli. Se oni faras tion, temas pri duobla driblo (sama valoras, se oni ambaŭmane driblas).

Kent Benson, korbopilkisto de la Indiana University Bloomington

Pozicioj:

  1. poentgardisto : Tiu ludanto – organizanto - organizas la ludon kaj decidas en la ofensiva ludo pri la pilkoj kaj donas asiston.
  2. pafgardisto: Tiu ludanto – ĵetanto - helpas organizanton ĉe konstruo de la ludo kaj akiras poentojn el distanco.
  3. Small Forward: Tiu ludanto – nomata ankaŭ flanka fluganto -, aperas kun ĵetanto flanke de la ludkampo.
  4. Power Forward: Tiu ludanto – nomata apoga fluganto – apogas la ludon de la centrulo proksime de la korbo.
  5. Centrulo estas tiu ludanto, kiu ludas plej ofte sub la korbo por ricevi la pilkon aŭ la resaltan pilkon kaj "trempi" ĝin.

Variantoj

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas multaj aliaj variantoj kun libere elpensitaj reguloj.

  • FIBA monda asocio (Fédération Internationale de Basketball)

Ligoj kaj Ĉampionadoj

[redakti | redakti fonton]

En 1946 fondiĝis la unua profesia korbopilka ligo, la usona NBA ("National Basketball Association"). La NBA validas kiel la plej forta ligo de la mondo. NBA-ludantoj kiel Michael JordanShaquille O'Neal estas internaciaj supersteluloj.

EuroBasket, antaŭe nomita Eŭropa Ĉampionado de Korbopilkado, estas la ĉefa tuteŭropa turniro pri viraj naciaj teamoj de korbopilkado aŭ neologisme basketbalo. Ĝi okazas ĉiun duan jaron kaj organiziĝas pere de FIBA Eŭropo, la eŭropa kontinenta federacio de la Internacia Federacio de Korbopilkado, mallongigata FIBA laŭ la franca nomo Fédération Internationale de Basketball. La ĉampionado unue estis okazigita en 1935 kaj regule okazas ĉiun duan jaron ekde 1947. Tamen en 2017 ĝi ŝanĝiĝos al kvarjara ciklo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Biografio de Senda Berenson Abbott (angle). Arkivita el la originalo je 2016-02-03. Alirita 2010-10-20.
  2. Dr. James Naismith's Original 13 Rules of Basketball alirita la 11an de oktobro 2021, en www.usab.com
  3. Tous Fajardo, Julio (1999), Reglamento de baloncesto comentado, Paidotribo, ISBN 9788480194471. «Cómo se originó el baloncesto», pp. 17-18.
  4. Pittsburghlive.com Arkivigite je 2007-02-10 per la retarkivo Wayback Machine: legeble sub la titolo „Basketball History Impact“.
  5. Chatellier, Anaïs. «A la découverte du plus vieux terrain de basket au monde». Arkivita el originalo la 27an de septembro 2015. Konsultita la 15an de julio 2017.
  6. Arceri kaj Bianchini, 2004, p. 79.
  7. Arceri kaj Bianchini, 2004, p. 37.
  8. ESPN (2009). ESPN College Basketball Encyclopedia (en angla). pp. 528–529. ISBN 9780345513922.
  9. Leslie Colbeck et al. (1972). The Basketball World (en angla). Munkeno: Internacia Federacio de Korbopilko. p. 81.
  10. Historia de la NBA en Sphera Sports, alirita la 28an de julio 2017, arkivita en [1] la 29an de julio 2017,
  11. 11,0 11,1 Joyce Duncan Sport in American Culture: From Ali to X-games, ABC-CLIO, 2004 isbn=9781576070246 p. 46
  12. Citaĵo de Barney Sedran: 100 Jahre Basketball (100 jaroj da korbopilkado); legebla sur la paĝo 19 sub la ero Die Käfige (La kaĝoj) (2005)
  13. Arceri kaj Bianchini, 2004, p. 38.
  14. Arceri kaj Bianchini, 2004, p. 37.
  15. En kusports.com
  16. Key Dates in NABC History
  17. Goldaper, Sam. «The First Game». NBA Encyclopedia (en angla). National Basketball Association. Arkivita el la originalo la 5an de julio 2012. Konsultita la 26an de septembro 2017 kaj la 23an de julio 2024.
  18. Demay, Jonathan (12a de februaro 2012). «Bill Russell, le père de la défense» (en franca). BasketUSA.com. Konsultita la 23an de februaro 2015.
  19. 19,0 19,1 «Wilt Chamberlain, Monsieur 100 points» (en franca). BasketUSA.com. 27a de aŭgusto 2014. Konsultita la 28an de septembro 2017 kaj la 23an de julio 2024.
  20. 20,0 20,1 ​​«Remember the ABA» (en angla). remembertheaba.com. Konsultita la 16an de februaro 2015.
  21. Arceri kaj Bianchini, 2004, p. 47.
  22. Arceri kaj Bianchini, 2004, p. 81.
  23. Fernández, Iván. «El Eurobasket: Repaso histórico». Guía BasketMe Eurobasket 2017.
  24. «FIBA's 80th anniversary celebration» (en angla). Internacia Federacio de Korbopilko. Arkivita el la originalo la 9an de oktobro 2007. Konsultita la 1an de oktobro 2017.
  25. Arceri kaj Bianchini, 2004, p. 185.
  26. «Montreal 1976». Olympic Games (en angla). Konsultita la 1an de oktobro 2017.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Tous Fajardo, Julio (1999), Reglamento de baloncesto comentado (en hispana), Paidotribo, ISBN 9788480194471..
  • Arceri, Mario; Bianchini, Valerio (2004), La leggenda del basket (en itala), Milano: Baldini Castoldi Dalai, ISBN 9788884906267..
  • Torres Martín, César (2006), La formación del educador deportivo en baloncesto. Bloque común (en hispana), Wanceulen S.L., ISBN 9788498233612..

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Baloncesto en la hispana Vikipedio.