Mira Modelska-Creech
Mira Modelska-Creech | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de marto 1946 (78-jaraĝa) en Varsovio | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Alma mater | Universitato de Varsovio vd | |
Profesio | ||
Okupo | psikologo sociologo tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mira Modelska-Creech (naskiĝis la 30-an de marto 1946 en Varsovio) estas pola psikologo, sociologo kaj tradukisto.
Diplomitino de Varsovia Universitato. Defendis doktorecon ĉe Pola Scienca Akademio pri sociologio de laboro. De la dua duono de la 70-aj jaroj loĝas en Usono. Lekciis interalie en Universitato Georgetown en Vaŝingtono ĉe Fakultato de Historio kaj Diplomatio.
Ankaŭ estis kabineta tradukistino, laboris por Blanka Domo, Pentagono, NASA kaj pluraj aliaj institucioj. Ŝi specialiĝis pri tridirekta kabineta tradukado: angla-pola-rusa. Interalie tradukis usonajn prezidentojn: Jimmy Carter, Bill Clinton kaj Miĥail Gorbaĉov aŭ Lech Wałęsa.
Socia aktivulino kaj agantino de la pola diasporo. Partoprenas en lekcioj kaj histori-politikaj disputoj.
Aŭtobiografiaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Zapiski bez cenzury (Notoj sen cenzuro), Oficyna Wydawnicza ASPRA-JR, Warszawa 2015
- Wymarsz do wielkiego świata (Formarŝo al la granda mondo), Oficyna Wydawnicza ASPRA-JR, Warszawa 2017
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Powstanie Warszawskie – Wykład dr Miry Modelskiej-Creech w MPA Ribelo de Varsovio - lekcio de d-rino Mira Modelska-Creech en Pola Muzeo en Ameriko, "Polish News"
- Była tłumaczką wielkich polityków Arkivigite je 2018-09-18 per la retarkivo Wayback Machine Ŝi estis tradukistino de grandaj politikistoj, Gmina Łomianki (Komunumo Łomianki, oficiala paĝo
- Stanisław Grabowski, Czy heroizm popłaca? Arkivigite je 2018-09-18 per la retarkivo Wayback Machine Ĉi heroaĵo valoras? Pisarze.pl