Saltu al enhavo

Notlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bindita notlibro

Notlibro estas libro kun malplenaj paĝoj, kie oni povas noti ideojn, rimarkojn aŭ ĉiuspecajn notojn .

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Notlibroj ekzistas kiel ringlibro, kun glubindaĵo, krampita aŭ kiel kolekto de malfiksitaj folioj. La folioj povas esti liniitaj, kvadratitaj aŭ tute blankaj. Du specialaj firmaoj por notlibroj estas Moleskine kaj CIAK, kiuj estas ofte uzataj de verkistoj aŭ artistoj.

notlibro de Leonardo da Vincis (Codex Forster 3a) en origina kovrilo.

La plej frua speco de kajero estis la vaksa tabulo, kiun oni uzis kiel reuzeblan kaj porteblan skribebenon en antikva Eŭropo kaj tra la Mezepoko.[1] Kiam papero fariĝis pli havebla en Eŭropo ekde la 11-a jarcento, vaksaj tabuloj iom post iom eksiĝis, kvankam en Anglujo, kiu ne havis komerce sukcesan paperfarejon ĝis fine de la 16-a jarcento, ili restis relative ofte uzataj.[1][2] Kvankam papero estis malpli kosta ol vakso, ĝi ankoraŭ kostis sufiĉe, por ke viŝeblaj kaj reuzeblaj kajeroj el speciale traktita papero estu popularaj. Ĉi tiuj kajeroj kutime nomiĝis "tabul-libroj", kaj ofte menciiĝas en renesanca literaturo, interalie en Hamleto de Ŝekspiro: "La tabuleton donu! Mi enskribos, Ke oni povas ĉiam ridetadi Kaj tamen esti friponeg’."[1]

Malgraŭ la ŝajna abundeco de tabullibroj en la 17-a jarcento, tre malmultaj specimenoj plu ekzistas, kaj oni scias malmulte pri iliaj ecoj, uzoj, kaj historio.[1][3]. La plej frua ekzistanta ekzemplero estas bindita kun presita almanako kaj farita en Antverpeno, Belgujo, en 1527. Jam fine de tiu jardeko, tabullibroj estis importataj en Anglujon, kaj ekde la jardeko de 1570 estis presataj en Londono. Ŝajne, tamen, la koncepto ankoraŭ estis novaĵo inter la brita publiko, ĉar iuj tabullibroj enhavis presitajn instrukciojn kun la titolo: "Por purigi viajn tabulojn, kiam ili estas surskribitaj, kio por iuj estas ankoraŭ nekonata."[1] La folioj de iuj tabullibroj estis faritaj el azena haŭto;[1] aliaj havis eburajn[4] aŭ simple kartonajn.[3] La surŝmiraĵo estis el miksitaj gluo kaj pentrogipso, kaj nuntempaj eskperimentoj pruvis, ke inkaj, grafitaj, kaj arĝentogrifelaj skriboj estas facile forviŝeblaj de la ŝmiritaj paĝoj per malseka spongo.[1] Aliaj specoj de kajeroj eble estis produktataj dum la sama tempo; en la 17-a jarcento la verkisto Samuel Hartlib priskribis tabullibron el skribardezo, kiu "ne bezonas tiel tedan viŝadon per spongoj aŭ tukoj".[5]

Komence de la 19-a jarcento estis multe malpli da bezono por viŝeblaj kajeroj pro la amasa produktado de fontoplumoj kaj la eltrovo de malpli kostaj manieroj fabriki paperon,[1] kaj modernaj paperaj kajeroj normaliĝis. Dum la klerisma epoko, oni kutime instruis al britaj lernejanoj kiel mem fari kajerojn el nebinditaj paperaj folioj, por kio necesis faldi, trapiki, kolekti, kaj kunkudri aŭ bindi la foliojn.[6]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Michael Rutschky: Vor dem Schreiben. Über Notizkalender. en: Merkur 56,6 (2002), p. 480–493.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 (Winter 2004) “Hamlet's Tables and the Technologies of Writing in Renaissance England”, Shakespeare Quarterly 55 (4), p. 379–419. doi:10.1353/shq.2005.0035. 
  2. Bower, Jacqueline. (2000) “Kent Towns, 1540–1640”, Early Modern Kent 1540–1640. Boydell Press, p. 170. ISBN 0-85115-585-5.
  3. 3,0 3,1 Woudhuysen, H. R. (2004). “Writing-Tables and Table-Books”, Electronic British Library Journal. doi:10.23636/924. 
  4. Stallybrass, Peter (October 2004). “The Library and Material Texts”, PMLA 119 (5), p. 1347–1348. doi:10.1632/003081204X17914. 
  5. Yeo, Richard. (2014) Notebooks, English Virtuosi, and Early Modern Science. University of Chicago Press, p. 104. ISBN 978-0-226-10656-4.
  6. (2018) “The Nature of Notebooks: How Enlightenment Schoolchildren Transformed the Tabula Rasa”, Journal of British Studies 57 (2), p. 275–307. doi:10.1017/jbr.2017.239.