Saltu al enhavo

Rainer Maria Rilke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rainer Maria Rilke
Persona informo
Rainer Maria Rilke
Naskonomo René Karl Wilhelm Johann Josef Maria Rilke
Naskiĝo 4-an de decembro 1875 (1875-12-04)
en Prago, Reĝlando Bohemio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 29-an de decembro 1926 (1926-12-29) (51-jaraĝa)
en Montreux VD
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Leŭkemio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Raron Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno aŭstroj vd
Lingvoj francagermana vd
Ŝtataneco Germanio
Aŭstrio
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Munkena universitato (1896–)
Germana Universitato de Prago - literaturo (1895–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Rainer Maria Rilke
Memorigilo Rainer Maria Rilke
Familio
Edz(in)o Clara Westhoff (en) Traduki (1901–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Claire Goll
Lou Andreas-Salomé
Baladine Klossowska (en) Traduki
Nimet Eloui (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ruth Sieber-Rilke (en) Traduki
 ( Clara Westhoff (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Jaroslav von Rilke (en) Traduki (onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
tradukisto
dramaturgo
poeto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literaturo, Prague German Literature (en) Traduki, teatro kaj traduko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Munkeno vd
Aktiva dum 1894–1925 vd
Verkado
Verkoj La notlibroj de Malte Laurids Brigge ❦
Duinaj Elegioj ❦
Sonetoj al Orfeo ❦
Worpswede ❦
The carousel vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rainer Maria RILKE [rajne maria rilke], vera nomo: René Karl Wilhelm Johann Josef Maria RILKE (naskiĝis la 4-an de decembro 1875 en Prago, mortis la 29-an de decembro 1926 en Val-Mont apud Montreux, Svislando) estis aŭstra modernisma poeto.

Lia junaĝo en Prago ne estis tre feliĉa. La patro, Josef Rilke, post fiaskinta militista kariero laboris kiel fervoja oficisto. Lia patrino, Sophie Entz estis filino de riĉaj Pragaj fabrikposedantoj. En la jaro 1884 la geedzoj disiĝis. La rilato inter la patrino kaj la sola filo estis malfacila, ĉar la patrino ne eltenis la fruan morton de sia unua filino kaj la filo nomita René franca nomo signifikanta Renaskito!) estis destinita por kompensi tiun ĉi perdon.

Konforme al la deziro de la gepatroj la poezie kaj desegne talenta knabo ekde 1886 vizitis militistan lernejon, kiun li pro malsano forlasis en la jaro 1891. Ekde 1892 li per privataj lecionoj preparis la abiturientan ekzamenon, kiun li sukcese trapasis en 1895. Ĝis 1896 li studis literaturon, arthistorion kaj filozofion en Prago kaj Munkeno. Forlasinte Pragon li ŝanĝis sian antaŭnomon René al Rainer, dokumentante per tio sian provon, kritike analizi la malfeliĉan rilaton al sia familio.

En la jaro 1897 Rilke en Munkeno renkontis la verkistinon Lou Andreas-Salomé (1861-1937) kaj enamiĝis al ŝi. La intensa rilato kun tiu ĉi edziniĝinta virino daŭris ĝis 1899 kaj eĉ post la oficiala disiĝo Lou Andreas-Salomé estis por la poeto la plej grava amantino, subtenantino kaj patrineca konsilantino.

En 1898 Rilke pasigis plurajn semajnojn en Italio. Dum la du sekvaj jaroj li plurfoje vizitis Rusion : En 1899 li kune kun la geedzoj Andreas-Salomé renkontis Lev Tolstoj en Moskvo kaj en la posta jaro (de majo ĝis aŭgusto) li vojaĝis sole kun Lou al Moskvo kaj Peterburgo.

En aŭtuno 1900 Rilke restadis en la nordgermana artista vilaĝo Worpswede, kie li renkontis la skulptistinon Clara Westhoff (1878-1954). La du artistoj geedziĝis sekvajare printempe kaj en decembro naskiĝis ilia filino Ruth. Sed jam en somero 1902 Rilke forlasis la komunan loĝejon kaj akceptis la taskon verki libron pri la franca artisto Auguste Rodin (1840-1917). La edzeco inter Rilke kaj Clara Westhoff ja daŭris ĝis lia morto, sed Rilke ne ŝatis la burĝan familian vivon. Krome lin premis financaj zorgoj, kiuj nur per la vendo de menditaj verkoj malrapide malpliiĝis.

En la somero 1905 li ricevis la oferton, fariĝi la sekretario de Rodin. Auguste Rodin fariĝis patreca amiko kun granda influo al la vivo kaj la verkado de Rainer Maria Rilke. Tamen ankaŭ tiu ĉi rilato finiĝis malfeliĉe, ĉar post la morto de la vera patro de Rilke (en marto 1906), Rodin maldungis Rilke pro banalaj kialoj.

La sekvajn jarojn (1907-1912) karakterizis intensa verkista laboro. Nun estiĝis la poemkolektoj Novaj poemoj (1907) kaj Novaj poemoj dua parto (1908) kaj Requiem (1908). En la jaro 1910 Rilke finis sian solan romanon kiu priskribis la malgajan junaĝon de la aŭtoro.

Post la publikigo de la romano la verkiston trafis profunda krizo, kiu daŭris ĝis 1922 kaj interrompiĝis nur per la verkado de la DuinajElegioj . Tiu ĉi poemciklo ŝuldas sian nomon al la restado de Rilke en la kastelo Duino ( apud Triesto) de grafino Marie von Thurn und Taxis de oktobro 1911 ĝis majo 1912.

La Unuan Mondmiliton Rilke trapasis sendamaĝe, ĉar li finfine ne devis komenci la planitan militservon kaj laboris en la Viena militarkivo. En la jaro 1916 li post duonjara militservo povis forlasi la armeon. La tempon poste li pasigis ĉefe en Munkeno kaj en la Vestfalia bieno Möckel, apartenanta al Hertha König. Tiujn jarojn karakterizis granda maltrankvilo kaj denove montriĝis la nekapablo de Rilke, vivteni proksimajn kaj konstantajn (am-)rilatojn.

En la jaroj 1919 kaj 1920 Rilke entreprenis plurajn prelegvojaĝojn al Svislando. Per l helpo de mecenato li finfine trovis konstantan loĝadejon en la kastelo de Muzot, en Veyras apud Sierre en la kantono Wallis. Ĉi tie dum lasta intensa verkadoperiodo en la printempo de 1922 estiĝis la kvina ĝis deka de la Duinaj Elegioj, kaj krome la poemciklo Sonetoj alOrfeo.

Poste Rilke travivis gravajn san- problemojn. Evidente la granda artista streĉo de la jaro 1922 same kiel la sekvoj de la antaŭa senfrukta agado kondukis al korpa elĉerpiĝo. Finfine, post pluraj restadoj en svisaj sanatorioj, Rilke malsaniĝis je leŭkemio. Li mortis la 29-an de decembro 1926 en la sanatorio Val-Mont, kaj la 2-an de januaro 1927 Li estis sepultita en la tombejo de Rauris. Sur lia tomboŝtono legeblas la mem-elektita diro:

Rose, oh reiner Widerspruch, Lust,
Niemandes Schlaf zu sein unter soviel
Lidern.

(=Rozo, ho pura kontraŭdiro, deziro, esti nenies dormo sub tiom da palpebroj)

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Leben und Lieder (1894)
  • Das Stunden-Buch (1905)
  • Die Weise von Liebe und Tod des Cornets Christoph Rilke (1906)
  • Requiem für eine Freundin (1908)
  • Die Aufzeichnungen des Malte Laurids Brigge (1910)
  • Duineser Elegien (1923)
  • Sonette an Orpheus (1923)
  • Leteroj al Juna Poeto trad. A. Mŭnz. 1935.
  • Printempiĝo; Aŭtuna tago; La pantero; Amkanto. Trad. de Guido Holz En: Übertragungen = Transkondukoj. Messkirch: Gmeiner, 1988. p. 83-86. ISBN 3-926633-14-X.
  • La kanto pri amo kaj morto de la flagisto Kristof Rilke. Esperantigita de Josef Mader. Reviziita de Walter Klag patro kaj filo. Vieno: Klag, 1993. - 31 p. ISBN 3-901211-07-1. Originala titolo: Die Weise von Liebe und Tod des Cornets Christoph Rilke.
  • La sonetoj al Orfeo. Trad. Mark Fettes. Novjorko: Mondial, 2020.
  • Leteroj al juna poeto, kolekto de dek leteroj verkitaj de Rilke al Franz Xaver Kappus, junulo kun literaturaj ambicioj[1].

Pri Leteroj al Juna Poeto

Citaĵo
 Inter la nuntempaj Germanaj poetoj R. M. Rilke okupas gravan lokon. Jen la unua verko el lia plumo kiu aperis en Esperanto. Ĝi konsistas el serio da psikologiaj eseoj en la formo de leteroj, en kiuj li rigardas la vivon ne cinike, kiel tro ofte okazas ĉe modernaj verkistoj, sed tolereme kaj simpatie. La konsiloj kiujn ili enhavas, povas tre helpi al leganto komprenema. Tamen, ne por ĉiu konvenas la volumo. 
— T. C. B., La Brita Esperantisto - Numero 364, Aŭgusto (1935)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Rainer Maria Rilke, Leteroj al juna poeto, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio, eld. Mondial, Novjorko, 2023 (2-a eld)