Saltu al enhavo

Senperforto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La aktivulo de senperforto: Mohandas Karamchand Gandhi, 1944
"Ahimsa" alidirektas ĉi tien. Por la sveda muzikgrupo, vidu la paĝon Ahimsa (muzikgrupo).

Senperforto estas koncepto forĝita de Gandhi el la sanskrita vorto ahimsa (a: sen kaj himsa: perforto), estas metodo de politika batalado kontraŭ violento teoriita de Mohandas Karamchand Gandhi dum lukto por sendependigo de Hindio el Britia koloniorego.

Hindia proverbo, kiu klarigas la filozofion de senperforto:

"La justulo devas simili je l'santal-ligno, kiu bonodorigas la hakilon per kiu ĝi estas batita."

La 2-a de oktobro, la naskiĝdatreveno de Gandhi, estas observata kiel Internacia tago de senperforto.

En sia mesaĝo okaze de la Monda Tago de Paco 2017 la katolika papo Francisko skribis : "Etiko de frateco kaj paca kunekzistado inter homoj kaj inter popoloj ne povas baziĝi sur la logiko de timo, perforto kaj fermiteco, sed ja sur tiu de respondeco, respekto kaj sincera dialogo"[1]

Personoj kaj movadoj kiuj inspiriĝis je senperforto

[redakti | redakti fonton]
Manifestacio kontraŭ nukleaj armiloj, Parizo, 1995

Organizoj

[redakti | redakti fonton]

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Kiel parolantoj de la internacia lingvo Esperanto ni celas al edukado kaj publika konscio pri neperforto, ĉar neperfortan konduton oni lernas per pozitiva kunvivado kaj kunlaboro, per malferma interkonatiĝo kaj senbara renkontiĝo. Per Esperanto ni proponas ponton inter la lingvoj por kreskigi komprenon kaj estimon inter ĉiuj homoj[2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (9-llingva : ar, de, es, fr, it, pl, pt, zh) Papo Francisko, Neperforto, stilo de politiko por paco, Mesaĝo por la Monda Tago de Paco 2017.
  2. Mesaĝo de UEA okaze de la internacia tago de neperforto, n-ro 1068, la 30-an de septembro 2022.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Aldo Capitini, trad. N. Rossi, Teknikoj de neperforto, Edistudio, Pisa, 2011, 186 p. en: Perforto, senperforto kaj vero-forto, recenzo de Renato Corsetti, revuo Esperanto, 1295 (10) oktobro 2015.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj