Saltu al enhavo

Aŭstralio en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstralio en la Olimpikoj

Flago de Aŭstralio
IOK-kodo  AUS
NOK Australia Olimpika Komitato
Retejowww.olympics.com.au
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
461 sportistoj en 33 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Eddie Ockenden kaj Jessica Fox (inaŭguro)
Matthew Wearn kaj Kaylee McKeown (fermo)
Medaloj
Rango: #4
oro
18
arĝento
19
bronzo
16
sumo
53
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj

1896 · 1900 · 1904 · 1908* · 1912* · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024

* kun Nov-Zelando kiel Australazio
Vintraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Aliaj parencaj aperoj
Aŭstralazio (1908-1912)
vdr
la slaloma kanuistino Jessica Fox (jen en 2022) estas la ina teama flagoportanto en la inaŭgura ceremonio

La sportista teamo de Aŭstralio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 30-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizas la Aŭstralia Olimpika Komitato (angle Australian Olympic Committee).

Konkuris sume 461 aŭstraliaj atletoj en 33 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la hokeisto Eddie Ockenden kaj slaloma kanuistino Jessica Fox,[1] kiu poste ankaŭ atingis du orajn medalojn.

En la solena fermo la flagoprtantoj estis la velisto Matthew Wearn kaj la naĝistino Kaylee McKeown.

La teamo sume atingis 53 medalojn, 18 orajn, 19 arĝentajn kaj 16 bronzajn, kaj sekve ricevis la kvaran rangon, do estis inter la plej sukcesaj teamoj.

Medalistoj

[redakti | redakti fonton]
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
 Oro Grace Brown biciklado ina ŝosea biciklista konkurso 27-a de julio
 Oro Ariarne Titmus naĝado ina 400-metra liberstila konkurso 27-a de julio
 Oro ina stafeta teamo naĝado ina 4x 100-metra liberstila stafeto 27-a de julio
 Oro Jessica Fox kanuado ina slaloma kajakado 28-a de julio
 Oro Mollie O'Callaghan naĝado ina 200-metra liberstila konkurso 29-a de julio
 Oro Kaylee McKeown naĝado ina 100-metra dorsostila konkurso 30-a de julio
 Oro Jessica Fox kanuado ina slaloma kanuado 31-a de julio
 Oro ina stafeta teamo naĝado ina liberstila 4x 200-metra stafeto 1-a de aŭgusto
 Oro Cameron McEvoy naĝado vira 50-metra liberstila konkurso 2-a de aŭgusto
 Oro Kaylee McKeown naĝado ina 200-metra dorsostila konkurso 2-a de aŭgusto
 Oro Saya Sakakibara biciklado ina konkurso de BMX, formo de montara biciklado 2-a de aŭgusto
 Oro Matthew Ebden
John Peers
teniso vira duobla konkurso 3-a de aŭgusto
 Oro Noemie Fox kanuado ina kajakada kroso 5-a de aŭgusto
 Oro Arisa Trew rultabulado ina parka rultabulado 6-a de aŭgusto
 Oro Matthew Wearn velado regatto de la velboata klaso Lasero 7-a de aŭgusto
 Oro Keegan Palmer rultabulado vira parka rultabulado 7-a de aŭgusto
 Oro vira persekuta teamo biciklado vira teama persekutado 7-a de aŭgusto
 Oro Nina Kennedy atletiko ina stanga altsalto 7-a de aŭgusto

Jen nur la oraj medaloj: Kompreneble ĉiutage aldoniĝis ankaŭ arĝentaj kaj bronzaj medaloj. Cetere: Estas pli da interesaj sportistoj ol iam estos kapacitoj krei artikolojn esperantlingvajn pri ili - tial nur metu internajn ligilojn post kiam vi mem kreis biografian paĝon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]