Saltu al enhavo

Norvegio en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norvegio en la Olimpikoj

Flago de Norvegio
IOK-kodo  NOR
NOK  Norvega Sporta Konfederacio kaj Olimpika kaj Paralimpika Komitato
Retejowww.idrettsforbundet.no (norvege)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
107 sportistoj en 18 disciplinoj (fakoj)
Medaloj oro
4
arĝento
1
bronzo
3
sumo
8
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1900 · 1904 · 1908 · 1912 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 ­· 2014 · 2018 · 2022
vdr
la plaĝa volejbalisto Christian Sørum (jen en 2022) estis la vira teama flagoportanto en la inaŭgura ceremonio

La sportista teamo de Norvegio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 27-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizis la Norvega Olimpika Komitato, oficiale la Norvega Sporta Konfederacio kaj Olimpika kaj Paralimpika Komitato (norvege Norges idrettsforbund og olympiske og paralympiske komité en bokmal kaj en nynorsk, mallongigo NIF, ofte simple nomata Idrettsforbundet).

Konkuris sume 107 norvegaj atletoj en 18 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio kaj ankaŭ en la solena fermo estas la plaĝa volejbalisto Christian Sørum kaj la manpilkistino Katrine Lunde.[1]

La teamo sume atingis 8 medalojn, 4 orajn, 1 arĝentan kaj 3 bronzajn, kaj sekve ricevis la 18-an rangon.

Medalistoj

[redakti | redakti fonton]
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
 Oro Markus Rooth atletiko vira dekatlono 3-a de aŭgusto

Jen nur la komenco, laŭ la stato fine de la 6-a de aŭgusto. Kiel indikas la informkesto dekstre, sume estis 4 oraj, 1 arĝenta kaj 3 bronzaj medaloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]